Verda Filmejo

24/50

21a de Januaro 2010

24/50


Mi gratulas vin, karaj vizitantoj kaj teamanoj de Verda Filmejo, pro tio, ke hodiaŭ en la retejo aperis la 50-a filmo.

Kion tio signifas?

Tio signifas, ke ni multe laboris dum 7 monatoj, ke multaj interesaj  homoj aliĝis al la Verda Filmejo kaj ne nur por ĝui la mondan filmarton, sed ankaŭ por krei proprajn tradukojn de filmoj.

Finsemajne ni atingos la belan ciferon je 10 000 vizitantoj kaj 37 000 montritaj paĝoj. (Laŭ statistiko de Google Analytics)

Kaj mi malkaŝas sekreton: ankoraŭ 50 filmoj atendas sian aperon en Verda Filmejo.

(Ili nur devas esti redaktataj. Mi invitas aŭtorojn)

Ankaŭ hodiaŭ, la 21-an de januaro, mi festas mian naskiĝtagon. Do, la bela cifero estas donaco ankaŭ por mi.

Okaze de tiu malgranda festo, mi organizas AKCIONON:

Ideo: Mi NE ŝatas ricevi donacojn, sed mi aktive donacas en mia naskiĝtago. Mi ŝatus, ke vi sekvu la ekzemplo hodiaŭ. (Ekzemple, al vi mi donacis la filmon “Kazaroza”, kiun mi tradukis ankoraŭ somere, sed mankis tempo por finredakti.)

Ago: Por fari agrablaĵon por mi (nur se vi tion volas), vi donacu al via amiko, konato, samklubano, kiu parolas Esperanton iun filmon el Verda Filmejo.

1. Prenu DVD-on;

2. Registru ĝin kun iu filmo el Verda Filmejo, kiun vi persone opinias spektinda;

3. Donacu ĝin al via E-amiko.

4. Skribu en la komentoj, ke vi donacis. (Poste ni kalkulos, kiom da homoj iĝis pli feliĉaj la 21-an de januaro kaj post ĝi)

(En la kazo, se en via loĝloko mankas aliaj esperantistoj, elektu filmon, kie oni nur malmulte parolas, ekz. Printempo, Somero…, Triopo de Belleville kaj donacu ĝin.)

Sciu, ke ĉiuj filmoj en Verda Filmejo ne estas farataj komerce, ili estas farataj nur por la disvastigo kaj propagando de la internacia lingvo Esperanto.

Ĉu vi partoprenos la akcionon? (24/50)

  • Jes (67%, 14 voĉo(j))
  • Ne (19%, 4 voĉo(j))
  • Eble (14%, 3 voĉo(j))

Tutaj respondintoj: 21

Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Aleksander Osincev

kunordiganto


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (1 voĉoj, averaĝe: 5,00 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Video-raporto pri kinofestivalo
  • Kargo: seksum-trafiko
  • Filmo tradukata
  • Servilo paneis
  • Esperanta Kinofestivalo
  • Komentoj:

    1. Feliĉan Naskiĝtagon!
      kaj
      DANKON!
      pro
      VERDA FILMEJO

    2. KienLi

      Ni kreas la Verdan Filmejon kune, ĉiuj partoprenantoj. Mi persone nur kreas kondiĉojn por aliaj esperantistoj kunlaboru kaj uzu la lingvon kiel veran lingvon.

      Dankon pro viaj bondeziroj ;)

    3. Saluton el Meksiko, Feliĉan Naskiĝtagon!, vi ĉiuj faras mirindan laboron. Mi jam elŝutis du filmojn kaj tre ŝatis ilin. Mi nur volas diri ke RapidShare-n ne ŝatas mi, sed estas mia persona opinio; mi iomete frustriĝas ĉar oni devas atendi longe por elŝuti la dosierojn, ĝi havas elŝuto-limojn kaj ĝi ne permesas elŝuti multajn filmojn samtempe. Mi rekomedas http://www.mediafire.com-n.

      Dankon pro la filmoj :)

    4. KienLi

      Baldaux mi rakontos al cxiuj, kiel eblas elsxuti de Rapidshare kaj ne atendi tre multe kaj ne zorgi pri cxiu parto de la arkivo.

      Dankon al vi pro bonaj vortoj.

      Interalie, se iu sxatas krei “spegulon” de filmoj, aperantaj cxe Verda Filmejo, tiu estas bonvena publikigi ligilojn en la komentoj.

    5. Mi ne spertas pri speguloj. Mi havas ĉiujn verfilmejajn filmojn en mia komputilo sedmi ne scias kiel publikigi la ligilon. Ĉu vi povas klarigi la aferon?

    6. Spegulo estas la sama dosiero, sed en alia loko.

      Temas pri senpagaj dosier-gastigejoj, kiel rapidshare.com. kie oni povas konservi la dosierojn por elŝuto de aliaj homoj.

      Mi ekzemple uzas Rapidshare.com pro ĝia alŝut-servo kaj ke mi povas fari arĥiv-liston.

      Sed ekzistas multaj aliaj servoj, ekzemple http://www.mediafire.com

    7. Dankon pro la respondo. Tamen mi havas demandon ĉar mi tute ne spertas pri tio: Ĉu ne eblas havi leĝajn problemon se mi alŝutas filmojn al mediafire? Ĉu vi konas kion la leĝo diras pri tio en EU kaj en Hispanio/Katalunio?

    8. Tony Sar

      Okaze de via naskighotago, mi volas deziri al vi sanon kaj prosperon dum ankoraû multaj pliaj jaroj.

    9. Dankon, Tony.

    10. Mi donacis jenajn filmojn: Mia Najbaro Totoro, Printempo, Somero…, Animacia Kolekto-2 kaj La pedalaŭto.

    11. KienLi

      Dankon, Joan. Bonan elekton vi faris.

      Kio koncernas la alŝuton de dosieroj al mediafire en Hispanio, mi preskaŭ certas, ke tio estas kontraŭleĝa, samkiel en EU.

    12. Mistera Ulo

      Saluton KienLi,

      Unue, mi volus danki vin pro la mirinda retejo kiun vi kreis cxi tie! Due, mi miras cxu eblus meti la liston de filmoj kiuj atendas siajn aperon en Verda Filmejo ie je la retejo? Mi pripensas pri kelke da filmoj kiujn eble mi tradukos sed mi ne volas eki je filmo kiu estas jam preta kaj nur bezonas esti redaktata.

      Dankon denove pro via bonega laboro!

    13. KienLi

      Nedankinde, sed kontribuinde ;)

      La ideo pri la listo de aperontaj filmoj estas realigebla. Fakte tiu listo certe jam ekzistas, sed necesas prilabori ĝin kaj enmeti en la retejon.

    14. KienLi

      Por tiuj, kiuj havas problemojn kun Rapidshare, bv. legi la temon en la forumo: http://filmoj.net/forumo/topic.php?id=17

    15. Antaŭhieraŭ okazis retbabilado, en Madridiario, kun la prezidanto de AI (Asssociación de Internautas – Asocio de Retuzantoj), Victor Domingo (http://www.madridiario.es/victor-domingo/413/chat.html) pri la “Ley Sinde” – hispana leĝo kontraŭ reta dosier-interŝanĝo.
      Mi partoprenis ĝin laŭ jena interveno:
      ——————————————————————————-
      Mi estas esperantisto kaj okazas ke grupo de esperantistoj de alia lando kreis retejon enhavante originalversiajn filmojn subtitolitaj en esperanto. Oni povas elŝuti ilin per P2P aŭ el dosier-serviloj. La kreintoj de la retejo petas nin ke ni, krom esti maksimuman tempon konektitaj per samtavola interŝanĝo (P2P), ni kreu spegulojn en aliaj serviloj kiel mediafire, megaupload, rapidshare, ktp. Mi havas du demandojn:

      1) ¿Ĉu mi elmetas min al iu polica danĝero pro leĝa malobservo uzante P2P?

      2) ¿Ĉu mi elmetas min al iu polica danĝero pro leĝa malobservo se mi alŝutas la filmojn en iun servilon kiel la menciitaj?
      ——————————————————————————-
      Respondo de Victor Domingo.

      Pro uzi la p2p ni devas nenion timi, eĉ se ni, sen-profit-avide, interŝanĝas dosierojn kun aŭtor-rajtoj. Se iu retejo enhavas dosierojn kun ne rajtigitaj aŭtor-rajtoj, jes. Alia afero estas ke tiu retejo nur enhavu ligojn al la dosieroj p2p.
      ——————————————————————————–
      Mi transskribas las aferon cele al ebla helpo.

    16. Dankon, Joan.

      preskaŭ la samon mi scias. Sed ĉi tie estas valoraj kelakj momentoj:
      a) ke ni uzas la dosierojn senprofite
      b) la retejo ekhavas nur ligilojn, sed ne dosierojn.

    Enskribi komenton por “24/50”