Verda Filmejo

Angoroj

11a de Majo 2010

Angoroj


Priskribo

Origina titolo: Angoroj
Lando: Francio
Lingvo: Esperanto
Jaro: 1964
Ĝenro: Kriminala filmo
Reĝisoro: Atelier Mahé
Geaktoroj: Michel Duc-Goninaz, Raymond Schwartz, Gaston Waringhien
Daŭro: 1:01 h:min
IMDb: ID 0229990

Priskribo:

La unua fikcia filmo plene en la Internacia Lingvo estis “Angoroj”, produktita de J.L.Mahé en Parizo. Temas pri kriminala filmo, en kiu la ĉefajn rolojn ludas geaktoroj S. Flego, Marc Darnault kaj Jana Flego-Ravšelj. La filmo estis prezentita en diversaj lokoj, plej multe dum la Tria Internacia Arta Festivalo en Budapeŝto (1966).

Jen informo el Vikipedio pri la filmo “Angoroj”:

Angoroj

“Angoroj” estas filmo en Esperanto. Mahé el la amikaro de Raymond Schwartz, konata pseŭdonime kiel Lorjak, jam antaŭ la dua mondmilito iniciatis propagandan Esperanto-filmon, sed mutan: “Antaŭen!”.

Komence de la 1960-aj Mahé, profesie foto- kaj kino-fakulo, investis en la produktado de la unua fikcia filmo en la Zamenhofa lingvo. Laŭ scenaro de Mahé mem, la geaktoroj de Internacia Arta Teatro (Srdjan Flego, Marc Darnault, Jana Flego) prezentas krimrakonton, lokitan en la Pariza periferio de la etaj ŝtelistoj kaj trompistoj. En la filmo ludas ankaŭ Raymond Schwartz (la komisaro), Gaston Waringhien (la komentisto) kaj pluraj el la tiama Pariza medio, inkluzive de tre juna Michel Duc-Goninaz.

La produktado okazis en 1963/64, sed la merkato ne reagis favore. Mahé, kiu perdis grandan sumon, akuzis UEAn pri bojkoto. Kulmine de deprimiĝo, li detruis ĉiujn ekzemplerojn: restis nur du (aĉetitaj siatempe de Kastelo Grezijono kaj Esperanto-Asocio de Britio) jam eluzitaj, kaj la originalo, kiun LF-koop savis en 1991, eldonante 61-minutan vidbendon.

Reklamfilmeto


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (5 voĉoj, averaĝe: 4,00 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • La cent paŝoj
  • Komentoj:

    1. KienLi

      La filmon eblas elŝuti de:

      http://www.megaupload.com/?d=YZHZ0P6H

      Formato: mp4
      Grando: 340 Mb
      Lingvo: Esperanto
      Subtekstoj: mankas

      La DVD-on (en pli bona kvalito) eblas elŝuti pere de torento:

      http://torrage.com/torrent/B67FA97172C207D7CB44E8D347FDB17A07E7CDF8.torrent

      Formato: DVD-video
      Grando: 3,55 Gb
      Lingvo: Esperanto
      Subtekstoj: mankas

      La DVD enhavas enkondukan videon pri la filmo kaj elekteblon de scenoj.

    2. KienLi

      Maratono komenciĝis.

    3. mi esperas ke la maratono estos tuta sukceso.

      dankon pro la filmoj,

    4. KienLi

      Nedankinde. :) Mi ĝojas, ke vi vizitas la Verdan Filmejon.

    5. kaja

      Mi devas konfesi ke mi ne komprenis ĉi tiun filmon. Tamen, la aktoroj bonis kaj la Esperanto klaris.

    6. KienLi

      Ĉu al vi plaĉas nur tiaj filmoj, kies senco kuŝas surface? ;)

    7. Tony Sar

      Miajn plej sincerajn bondezirojn por la sukceso de la maratono! Ek al la laboro!

    8. Stanislavo Mandrak

      Mi ege gratulas ĉiujn kunlaborantojn de tiuj paĝoj. Mi pensas, ke ankaŭ mi trovos tempon por helpi kunkrei tiun bonegan projekton.

    9. KienLi

      Dankon pro viaj vortoj. Mi gxojos, se vi povus helpi nin pri tradukado, redaktado aux provlegado.

    10. Ege dankon!

    11. Pogo

      Dankon, bedauxrinde la ligo de la dvd-on sxanas malbona (Error 503 Service Unavailable). Cxu vi konas alian?

    12. KienLi

      Mi serĉos alian torentan gastigon.

      Sed prenu la torentan dosieron ĉi tie: http://www.sendspace.com/file/ln7hnl

    13. Patrick Buck.

      Saluton! Mi tre sxatus ekscii kie kaj kiel mi povos acxeti kopion de Angeroj. Mi logxas en Lexington Kentucky Usono. Dankon kaj gxis, Patrick

    14. KienLi

      Laŭ mia informo, oni ne povas nuntempe aĉeti “Angoroj”.

    15. Filĉjo

      Jes, oni povas aĉeti ĝin. Estas relative malfacile trovi tiun informon en la reto, sed ankoraŭ ekzistas VHS vidbendo de la filmo, vendita de :

      Kultura Centro Esperantista
      Chemin des Postiers 27
      CH-2301 La Chaux-de-Fonds
      Svislando

      tel. 032-9267407
      kce@esperantio.net

      Prezo: 45 CHF (= 35 EUR = 51 USD) plus sendokosto.

      Bedaŭrinde, ĝis nun ili ne faris DVD-n, kaj VHS ne ĉiam bone funkcias kun usonaj magnetoskopoj. En tiu tre interesa vidbendo oni trova iomete renovigitan version de la filmo, kaj mallongan sed tre interesan antaŭkomenton pri la filmo.

      Kore,

      Filĉjo (Francio)

    Enskribi komenton por “Angoroj”