Verda Filmejo

Animacia kolekto 1

23a de Junio 2009

Animacia kolekto 1


Priskribo

1. Ŝalupeto

Origina titolo: Катерок (Katerok)
Lando: Sovetio
Lingvo: la rusa
Jaro: 1970
Ĝenro: Animacia filmo
Reĝisoro: Inessa KOVALEVSKAJA
Daŭro: 09:48 min:sek

Priskribo:

Muzika animacia filmo pri poŝta ŝalupeto kaj pri ĝia vojaĝo al insulo Ĉunga-Ĉanga.

2. Etulo prociono

Origina titolo: Крошка Енот (Kroŝka Enot)
Lando: Sovetio
Lingvo: la rusa
Jaro: 1974
Ĝenro: Animacia filmo
Reĝisoro: Oleg ĈURKIN
Daŭro: 08:50 min:sek

Priskribo:

La etulo prociono havas naskiĝtagon, li ricevas taskon de patrino kolekti iom da karekso ĉe lageto. Sed li timas, kiam li estos paŝanta en mallumo kaj tiam komenciĝas aventuro….

Eĉ rideto povas savi vin…

Laŭ fabelo de Lilian Moor por etuloj.

3. Fabelo pri popo kaj lia dungito Balda

Origina titolo: Сказка о попе и его работнике Балде (Skazka o pope i ego rabotnike Balde)
Lando: Sovetio
Lingvo: la rusa
Jaro: 1940
Ĝenro: Animacia filmo
Reĝisoro: Pantelejmon SAZONOV
Daŭro: 21:34 min:sek

Priskribo:

Pri avara popo kaj saĝa Balda, pri konkurso kun diablo kaj justeco.

Laŭ fabelo de Aleksander PUŜKIN.

4. Fabelo pri caro Saltan

Origina titolo: Сказка о царе Салтане (Skazka o care Saltane)
Lando: Sovetio
Lingvo: la rusa
Jaro: 1984
Ĝenro: Animacia filmo
Reĝisoro: Ivan IVANOV-VANO, Lev Milĉin
Daŭro: 56:18 min:sek

Priskribo:

Tre fama fabelo de Aleksander PUŜKIN pri aventuroj de kuraĝa carido Dvidon, pri carino Cigno, pri caro Saltan rememorigas al ni, ke amo, fideleco kaj kuraĝeco povas superi ĉiujn barojn.

La animacia filmo estas en versoj kaj la traduko estas versa. Multaj homoj diras, ke la fabelo estas tute ne por infanoj, sed por plenkreskuloj.

Reklamfilmeto

Subtekstoj

La subtekstojn tradukis Skirlet

Elsxuti

Nepre legu!


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (6 voĉoj, averaĝe: 4,67 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Eta Vasilisa
  • DVD La moviĝanta kastelo de Haŭl
  • La moviĝanta kastelo de Haŭl
  • Mia najbaro Totoro
  • DVD Mia najbaro Totoro
  • Komentoj:

    1. Alekso

      3 el 4 filmetoj vi povas elsxuti de Rapidshare:

      Etulo prociono (160 Mb.):

      http://rapidshare.com/files/247535330/etulo.prociono.rar

      Fabelo pri popo kaj lia dungito Balda (148):

      baldaŭ aperos

      Ŝalupeto (135 Mb):
      baldaŭ aperos

      Baldaŭas torrent-dosiero

    2. KienLi

      Karaj, ne forgesu pritaksi la filmon per steloj fine de la artikolo. 1 – malbona … 5 -bonega. Dankon!

    3. La vivo preparas por ni surprizojn. Evidentiĝis (okazas ĉe fuŝuloj), ke formatoj utf-8 kaj unikodo ne estas la samaj. Ne ĉiuj el menciitaj de ni ludiloj akceptas utf-8.

      Do, karaj, mi petas vian pardonon kaj konsolas elŝuti de la retejo nun ĝustajn subtekstojn por viaj filmludiloj.
      Simple elŝutu!

    4. Kienli ĉu vi povas ebligi la ligilo de rapidshare de la animaĵo Fabelo pri caro Saltan?
      Mi dankegas vin.
      Pietro.´.

    5. Saluton Alekso.
      Bedauxrinde la arkivoj de la amimacia filmeto “Fabelo pri caro Saltan” ne funkcias, oni ne kapablas malstrecxigi gxin.
      Sed mi dankegus vin se vi montros min alia ligilo. (mi jam elsxutis cxi tiu arkivoj 3 fojoj uzante malsimilajn konektojn kaj komputilojn)
      Amike vin salutas:

      Pietro von Herts

    6. Pietro, ĉu vi ne povas malpaki? Mal-”RAR”-igi?

    7. Jes, mi ne sukcesis fari tion.
      Kiam la arkivoj estas 45 % elmalpakiĝante ĝi informas ke la arkivoj estas koruptitaj.

    8. Pardonu, mi penos refari.

    9. Dankon Kienli.

      Hodiaux mem mi elsxultos gxin.
      Se vi volas mi havas en mia domo 5 originalajn filmojn en esperanto kaj unu vocxe parolita esperante, mi povas sendi al vi, bedauxrinde mian konekton ne suficxas por sendi interete, sed mi povas sendi al via hejmadreso.
      Se cxi tiu placxos vin, sendu al mi vian hejman adreson en mia retposxto: esperanton@gmail.com
      Amike vin salutas:

      Pietro.´.

    10. Tiajn etajn filmojn oni povus enŝuti en youtube, vimeo, ktp ĉu?

    11. KienLi

      Jes, certe. Oni povus. Kaj mi permesas tion fari, se iu ŝatas tion fari.

      Persone mi nun ne havas tempon por tio.

    Enskribi komenton por “Animacia kolekto 1”