Verda Filmejo

Berlin Calling

5a de Aprilo 2010

Berlin Calling


Priskribo

Origina titolo: Berlin Calling
Lando: Germanio
Lingvo: la germana
Jaro: 2008
Ĝenro: Dramo, komedio, muzika
Reĝisoro: Hannes Stöhr
Geaktoroj: Paul Kalkbrenner, Rita Lengyel,Corinna Harfouch, Araba Walton, Peter Schneider, Rolf Peter Kahl, Henriette Müller, Udo Kroschwald, Megan Gay, Max Mauff, Peter Moltzen, Dirk Borchardt, Erdal Yildiz, Ernest Hausmann, André Hoffmann
Daŭro: 1:40 h:min
Oficiala paĝaro: http://www.berlin-calling.de/en
IMDb: ID 1213019

Priskribo:

Berlino dum la 90aj jaroj: DĴ Ickarus (Paul Kalkbrenner) estas famulo el la elektronika muzik-industrio kaj pretigas la eldonon de nova albumo. Li vojaĝas kun sia agentino kaj koramikino Mathilde (Rita Lengyel) tra la mondo, de unu dancejo al alia – festumante, seksumante, kaj drogiĝante.
Pro tro fortaj drogoj li finfine troviĝas en la kliniko de dr. Paul (Corinna Harfouch) kaj devas retrovi la ekvilibron de sia spirito.

La reĝisoro Hannes Stöhr faras en tiu tragikomedio la portreton de la ĝuamanta socio kaj montras per la muzika vojaĝo tra la teknometropolo Berlino la vivsenton de tuta generacio.

Antaŭfilmeto


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (1 voĉoj, averaĝe: 5,00 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • DVD Berlin Calling
  • Popularmuziko de Vittula
  • DVD Ivan Vasiljeviĉ ŝanĝas la profesion
  • Ivan Vasiljeviĉ ŝanĝas la profesion
  • Ĝojan Kristnaskon
  • Komentoj:

    1. KienLi

      La torenta dosiero troviĝas ĉe:
      http://torrage.com/torrent/176D05BCF4C1CED9F989BCA53C063659A392D0F5.torrent

      Rapidshare: http://rapidshare.com/users/GKS4S1

      [Filmo]
      Formato: AVI
      Grando: 2,08 Gb.
      Lingvo: la germana
      Subtekstoj: (1) Esperanto, (2) la rusa

      [Video]
      Distingivo: 640×352
      Kodeko: DivX 5
      Kadroj po sekundo: 25,00
      Bitrapido: 2636 Kbps
      Kvalito: 0,48 b/px

      [Sono]
      Kodeko: ATSC/A-52 Dolby AC3
      Kanaloj: 2
      Frekvenco: 48000 Hz
      Bitrapido: 320 Kbps

      DVD

      La torenta dosiero troviĝas ĉe:

      http://torrage.com/torrent/8B2E30C8AF9BFF0704012DF314873B765FBEFF94.torrent

      Formato: DVD-video
      Kodeko: MPEG2
      Sistemo: PAL
      Proporcio: 16:9

      Grando: 3,17 Gb
      Lingvo: la germana
      Subtekstoj: Esperanto

    2. Tony Sar

      Vova filmo, nova laboro, nova gratulo! Pro tiel bona filmo kaj bonega laboro: duobla gratulo. Sed, ¿kiel ne lanĉi ĝin kun algluitaj subteksto en esperanto por ebligi ĝian spektadon (kaj legadon) pere de salona Divx reproduktaparato? En mia DVD-Divx aparato, la subtekstoj montriĝas strange kaj esperante nelegeblaj.Ĉu estas teknika solvo?

    3. KienLi

      Pro tio, ke esperantaj literoj trafas la signaron Unikodo, okazas foje, ke aparatoj, kiuj ne subtenas unikodon prezentas la subtekstojn kriple, malbone kaj fuŝe.

      Jen kelkaj solvoj (kun miaj komentoj):
      (1) Uzi ne subtekstojn en “Unikodo”, sed en “utf-8″ aŭ “h-metode” aŭ “x-metode”. (Por tio mi elŝutebligas subtekstojn en diversaj formatoj) – Du lasta variantoj ne plaĉas al mi persone, ĉar mi ŝatas niajn ĉapelitajn literojn.

      (2) Fiksi subtekstojn al video. Tion sukcese faros la senpaga programo VirtualDub, kiu subtenas unikodon. – Mi dum longa tempo ne sukcesadis fiksi subtekstojn, sed antaŭnelonge solvis la problemon. Tamen ni ne povas prezenti samtempe du videon kun kaj sen fiksitaj subtekstoj. Mia tempo por prilabori tion simple ne sufiĉos.

      (3) Spekti filmojn en DVD-formato. Tie subtekstoj estas prezentataj ne en teksta formato, sed en speciala bilda. – Kreado de DVD postulas de mi iom pli da tempo ol nura konvertado de video al AVI. Sed tamen mi planas fari DVD-ojn por la plejmulto de filmoj aperontaj/-intaj en Verda Filmejo.

      (4) Spekti filmojn ne per DVD-ludilo, sed per komputilo uzante komputilajn programojn, ekzemple, VLC Media Player.

    4. Tony Sar

      Mi estas danka al vi KIENLI, pro viaj efikaj klarigoj. Mi kunsentas kun vi, ĉar ankaŭ mi pli ŝatas la ĉapelitajn literojn. Certe mi ne havas problemojn por spekti la subtekstojn per mia komputilo. Kaj se temas pri spektado de la filmoj en la salona televida ekrano, estas ege taŭga la DVD-formato.Aliflanke mi konscias pri manko de tempo por DVD-igi la filmojn: jam estas sufiĉe granda via laboro en Verda Filmejo, pro kio mi ankoraŭfoje volas gratuli vin. Ĝis!!

    5. KienLi

      Mi konstruas DVD-on por la filmo.

    6. Tony Sar

      Dankon kaj kuraĝon en la konstruado de la DVD por ĉi tiu nova filmo!

    Enskribi komenton por “Berlin Calling”