Verda Filmejo

Bukedo

30a de Julio 2009

Bukedo


Priskribo

Origina titolo: Kytice / Wild Flowers
Lando: Ĉeĥio
Lingvo: la ĉeĥa
Jaro: 2000
Ĝenro: Dramo, fantazio, hororo
Reĝisoro: F.A. Brabec
Geaktoroj: Martina Bezousková, Sylvie Kraslová, Sára Vorisková, Anna Bezousková, Dan Bárta, Linda Rybová, Jana Svandová, Vojtech Sahula, Nada Safratova, Karel Roden, Klára Sedlácková, Jirí Schmitzer, Bolek Polívka, Zuzana Bydzovská, Anna Geislerová
Daŭro: 1:21 h:min
IMDb: ID 0239102

Priskribo:

Treege bela poetika filmo konsistas el 7 fabeloj laŭ motivoj de ĉeĥa folkloro kun bela subakva filmado. Ĉiuj temas pri amo kaj amoro, kiuj ne timas tempon. Fianĉinoj kaj edzinoj amindumas kun riveraj spiritoj, princoj kaj magoj. Dronita junulino, sadista duonpatrino, mortinta fianĉo, kiu tiras vivantan fianĉinon al tombejo; pendumitaj infanmurdistoj… Unu el tiuj suĵetoj sufiĉos por unu filmo, sed ĉi tie ili estas sep, laŭ filmitaj fabeloj de Karel Jaromír ERBEN, ĉeĥa poeto kaj historiisto, la unua arkivisto de la urbo Prago.

Al ĉiu rakonto kameraisto dediĉis propran koloran gamon, de luksa aŭtuna ĝis timiga mort-blua.

Premioj

  • Camerimage — premio de spektantoj (Brabec) (2001)
  • Ĉeĥaj leonoj — la plej bona kameraista laboro (Brabec), la plej bona afiŝo por la filmo, la plej bona muziko, la plej bona sono (2001).

Reklamfilmeto

Subtekstoj

La subtekstojn tradukis Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

Elsxuti

Nepre legu!


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

aĉamalbonabonabonegasuperba (3 voĉoj, averaĝe: 4,00 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • eXistenZ
  • DVD Kiaj sonĝoj povas veni
  • Kiaj sonĝoj povas veni
  • La Fonto
  • La labirinto de la faŭno
  • Komentoj:

    1. Alekso

      La torren-dosiero troviĝas ĉe:

      http://torrage.com/torrent/BF5D26D0552570A11BB4694C3FD782B50EA4C38B.torrent

      Formato: MKV
      Grando: 1,36 Gb
      Lingvo: la cxehxa
      Subtekstoj: Esperanto

      Bv. resti disdonanta per via torrent-kliento.

    2. Ŝajne, mi devu ekuzi tiun p2p, nomata torrent…
      Regratulon pro la projekto.
      Esperanto antaŭen!

    3. Ĝis la fino de la Unua konkurso restis malpli ol unu semajno. Rapidu!

      http://filmoj.net/konkurso-nr-1

    4. >Regratulon pro la projekto.

      Dankon pro via takso! Estas tre agrable. ;)

    5. avro

      Filmo interesa (nur domaĝe ke en Matroska formato), sed ĉu estas iu ajn kiu jam spektis ĝin kun esperantaj subtekstoj? Aldonita .ssa dosiero ŝajnas neebla por uzi. Mi provis konversi ĝin, sed vane.

    6. Mi spektis ĝin kun esperantaj subtekstoj en formato .ssa per VLC media Player. Ĉio bone funkcias.

      Kial Matroska ne kontentigas vin?

    7. avro

      Nu, Matroska ne estas tiel populara kiel AVI/MPEG, kaj multaj eksteraj DVD-spektiloj povas nur revi pri servo de raraj kodekoj kaj UTF-8/16. Ja oni celas pere de filmoj disvastigi Esperanton. Eĉ se returne – spektado devus esti senproblema. Bedaŭrinde, mi ne sukcesis ĝuste konversi ĉi tiun filmon.

    8. Ĉu rakonti al vi, kiel vi povas ricevi AVI el MKV? Aŭ elŝutebligi la AVI-dosieron?

    9. avro

      Nu, por mi pli bone estus – se ne estus por vi granda klopodo – ligilo al AVI, ĉar mi uzas fakte nur Ubuntun (kaj tie avidemux-n, kiu ne scipovas ĝuste konversi MKVn), kaj rakonto pri ebla konverso certe koncernos Vindozon. Dankon anticipe.

    10. Mi konvertos. Ĉu torrent aŭ Rapidshare?

    11. avro

      Rapidshare, sed mi ne ploros pro torrent ;) Dankon.

    12. La AVI-dosiero troviĝas ĉe Rapidshare:

      http://rapidshare.com/users/M640BQ

      Grando: 804 Mb

    Enskribi komenton por “Bukedo”