Chico Xavier
| Origina titolo: | Chico Xavier |
| Lando: | Brazilo |
| Lingvo: | la portugala |
| Jaro: | 2010 |
| Ĝenro: | Biografio |
| Reĝisoro: | Daniel Filho |
| Geaktoroj: | Nelson Xavier, Ângelo Antônio, Matheus Costa, Tony Ramos, Christiane Torloni, Giulia Gam, Letícia Sabatella, Luís Melo, Pedro Paulo Rangel, Giovanna Antonelli, André Dias, Paulo Goulart Filho, Cássia Kiss, Cássio Gabus Mendes, Rosi Campos |
| Daŭro: | 2 h 04 min |
| IMDb: | ID 1234559 |
Priskribo:
Tiu filmo estas adaptaĵo por la kino el la libro “As Vidas de Chico Xavier ” (“La Vivoj de Chico Xavier”), de la brazila verkisto kaj ĵurnalisto Marcel Souto Maior. Ĝi priskribas multajn okazaĵojn de la brazila spiritisma mediumo Francisco Cândido Xavier, kiu vivis dum 92 jaroj inter ni kaj, ekde la adoleskanteco, sindediĉis al la mediuma psikografio kaj al la filantropio. Liaj pli ol 400 psikografitaj libroj grandparte temas pri la paco, la espero, la fido kaj la karitato kaj celas ne nur al spiritistoj, sed ankaŭ al ĉiuj ajn, kiuj serĉas konsolon aŭ klarigojn pri la homaj kaj spiritaj problemoj. Laŭ kelkaj liaj pli fervoraj admirantoj, li estis vera sanktulo. Al la nekredantoj li estis almenaŭ impresiga persono.
La subtekstojn tradukis Tamiris Assunção.
La subtekstojn redaktis James Rezende Piton.
La subtekstojn provlegis KienLi.

Pritakso de la filmo:
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:





2