Ĉielarka kolekto
Verŝajne ne multaj scias, ke mi laŭ mia profesia pedagogia klero okupiĝis dum kelka tempo pri minoritoj tute diversaj. Mia regiono estas multnacia, mia universitato klerigas ankaŭ instruistojn por lernejoj, kie lernas “specialaj” infanoj, mi estas ĉirkaŭata de neformaluloj, miaj amikoj reprezentas diversajn subkulturojn. Pro tio la vorto “normo” jam delonge iĝis por mi konservativa kaj malofta. La ĉirkaŭaĵo influas miajn vidpunktojn kaj mondkoncepton.
Tute nature naskiĝis la deziro ĉe mi prilumi diversajn minoritatajn temojn en ludfilmoj tra la mondo.
Do, fojfoje en la Verda Filmejo aperados filmoj, tradukit(at/ot)aj de mi (redaktitaj de aliaj personoj), foje ŝokigaj, foje mirindaj, foje neagrablaj, sed ĉiam veraj kaj spektindaj (laŭ mia opinio).
Certe mi invitas vin partopreni la kolektadon de filmoj (ludfilmoj kaj dokumentaj filmoj), kiuj reprezentas ideojn de minoritatoj: seksaj, lingvaj, religiaj, naciaj, sociaj (ekz., handikapitoj).
Aleksander Osincev
Ĉi-foje mi prezentas mallongajn filmojn, trovitaj de mi en kelkaj lokoj, kiuj temos pri samseksemuloj.
1. Enamiĝo
| Origina titolo: | Crush |
| Lando: | Usono |
| Lingvo: | la angla |
| Jaro: | 2000 |
| Ĝenro: | mallonga, komedio, dramo |
| Reĝisoro: | Phillip J. Bartell |
| Geaktoroj: | Brett Chukerman, Ema Tuennerman, Weston Mueller |
| Daŭro: | 0:27 h:min |
| IMDb: | ID 0253011 |
Priskribo:
16-jara knabo venas por somero al sia avinjo kaj konatiĝas kun 13-jara knabino, sed baldaŭ evidentiĝas, ke al li plaĉas knaboj kaj por ne perdi la amikon knabino aranĝas interesan rendevuon.
2. Inter knaboj
| Origina titolo: | Between the Boys |
| Lando: | Usono |
| Lingvo: | la angla |
| Jaro: | 2004 |
| Ĝenro: | mallonga, dramo |
| Reĝisoro: | Jake Yuzna |
| Geaktoroj: | Rick Stahlmann, Adam Vanderveen, Thalia Drori |
| Daŭro: | 0:04 h:min |
| IMDb: | ID 0421722 |
Priskribo:
Dum ege mallonga tempo la reĝisoro sukcesas pentri feliĉan bildon de interrilatoj inter du junuloj.
3. Kuri sensone
| Origina titolo: | Running Without Sound |
| Lando: | Usono |
| Lingvo: | la angla |
| Jaro: | 2004 |
| Ĝenro: | mallonga, romantika |
| Reĝisoro: | Judd King |
| Geaktoroj: | Trace Barnes, Bryan Bukoliski, Scott Clark, Jake Klein, Shad Sager |
| Daŭro: | 0:12 h:min |
| IMDb: | ID 0410536 |
Priskribo:
Ĉu vi povas diri, kion pensas surduloj? Eble jes, eble ne. Sed vi neniam komprenos, kion sentas surduloj, ĉar tion necesas percepti ne per konscio, sed per koro. Tre romantika historieto.
4. Mia eta knabo
| Origina titolo: | My Little Boy |
| Lando: | Germanio |
| Lingvo: | la germana |
| Jaro: | 2007 |
| Ĝenro: | mallonga, dramo |
| Reĝisoro: | Matthias Vom Schemm |
| Geaktoroj: | André Röhner, Dominik Glaubitz, Hildegard Vom Schemm, Katia Kandziora, Markus Klauk, Tom Wlaschiha, Volker Büdts |
| Daŭro: | 0:19 h:min |
| IMDb: | ID 1118600 |
Prislribo:
Ĉu facilas ami en malamika ĉirkaŭaĵo? Kion vi dirus, se via amato propravole portas uniformon de malamiko?
5. Sub malfeliĉa stelo
| Origina titolo: | Starcrossed |
| Lando: | Usono |
| Lingvo: | la angla |
| Jaro: | 2005 |
| Ĝenro: | mallonga, dramo |
| Reĝisoro: | James Burkhammer |
| Geaktoroj: | J.B. Ghuman Jr., Marshall Allman, John Wesley Shipp, Simon Ragaine, Derek Sean Lara, Darcy DeMoss, Gina Rodgers, Torrey DeVitto, Victor Bevine, Colette Divine, Steven Guy |
| Daŭro: | 0:15 h:min |
| IMDb: | ID 0420931 |
Priskribo:
Du fratoj komprenas, ke ili amas unu la alian pli forte ol nur frate. Sed ĉu tiuj rilatoj estas naturaj? Ĉu ili havas feliĉan finon?
6. Ŝranko
| Origina titolo: | The Closet |
| Lando: | Usono |
| Lingvo: | la angla |
| Jaro: | 2008 |
| Ĝenro: | mallonga |
| Reĝisoro: | Stewart Hendler |
| Geaktoroj: | Jay Edwards, Andy Scott Harris, Dalton O’Dell, James Bolt, Chloe Bookmyer, Steve Filice, Jason Boegh |
| Daŭro: | 0:04 h:min |
| IMDb: | ID 1248123 |
Priskribo:
La historio ne bezonas tradukon. En maljuneco ni pli akre sentas niajn perditajn eblecojn, sed ĉiam denove ni revenas tien, kie ni sentis nin pli bone kaj pli libere.
7. Trankvila pejzaĝo
| Origina titolo: | Stille landskap |
| Lando: | Norvegio |
| Lingvo: | la norvega, la persa |
| Jaro: | 2004 |
| Ĝenro: | mallonga |
| Reĝisoro: | Rahman Milani |
| Daŭro: | 0:08 h:min |
| IMDb: | ID 0418199 |
Priskribo:
Hamid estas irana adoleskulo, kies seksa oriento gvidas lin al konflikto kun lia muzulmana familio.
Sub malfeliĉa stelo
Enamiĝo
Pritakso de la filmo:
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:






19