Verda Filmejo

Ĉu vi ŝatas filmojn?

6a de Aŭgusto 2009

Ĉu vi ŝatas filmojn?


Ĉu vi ŝatas filmojn, kiel ŝatas ilin mi? ;) Se jes, do vi restos kun ni ;)

Ekde la 8-a de aŭgusto mi ferios, feliĉe por mi tio daŭros dum tri semajnoj, malfeliĉe por vizitantoj de ĉi tiu retejo la afiŝoj malaperos por tri semajnoj.

Do, vi havos sufiĉe da tempo por denove spekti filmojn de ĉi tiu retejo, ili ĉiuj estas bonegaj.

Ĝuu la filmojn.

Lernu kaj praktiku la lingvon kun helpo de filmoj.

Interŝanĝu kun viaj proksimaj gesamideanoj filmojn aŭ simple donacu subtekstigitajn filmojn al ili. Certe ili ĝojos.

Rakontu al viaj amikoj, ke vi scias, kie oni povas trovi interesajn informojn pri filmoj kaj ne nur.

Kreu kaj traduku mem subtekstojn. Ju pli vi donacas al aliaj, des pli vi ricevas. Estas pruvita regulo.

Subtenu aliajn vizitantojn.

Aleksander Osincev


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (4 voĉoj, averaĝe: 4,50 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Video-raporto pri kinofestivalo
  • Kargo: seksum-trafiko
  • Filmo tradukata
  • Servilo paneis
  • Esperanta Kinofestivalo
  • Komentoj:

    1. Pro la paŭzo ni denove ekafiŝos filmojn ĉi tie por oni ĝuu. Dum venontaj semajnoj mi havos ŝancon mem fintraduki kelkajn filmojn, kiujn mi ege ŝatas, ĉar pro organiza laboro mi preskaŭ ne havas tempon por traduki.

      Ni reorganizos disdonadon de filmoj kaj serioze pripensos dubladon. Subtekstoj estas bonega kaj neevitebla afero, sed dublado ege helpos pri aktiva uzo de la lingvon kaj ĝia percepto.

      Kaj ni daŭre bezonas:

      1. Aŭtorojn de afiŝoj (priskriboj de filmoj)
      2. Tradukantojn de subtekstoj
      3. Redaktantojn (bone posedantajn gramatikon kaj stilon de Eo)
      4. Dublantojn (ĉar baldaŭ ekos dublado)

      Kune oni povas fari pli multe ol mi sola.

      Mi estas atingebla per kontaktoj ĉe: http://osincev.mp

    2. Tony Sar

      Certe mi estas sincera esperantisto kaj pro tio, chio kio estas en esperanto esta interesa kaj agrabla por mi. Se temas pri filmoj,des pli bone, char aparte interesas al mi la kino. Krome la elektitaj filmoj por nia Verda Filmejo aparte plachas al mi. Gratulon pro via laboro!!!

    3. Dankon pro via takso de nia laboro. Ankaŭ vi povas kontribui al la interŝanĝo tradukinte bonan filmon. ;)

    Enskribi komenton por “Ĉu vi ŝatas filmojn?”