Verda Filmejo

Dek minutojn pli aĝa

2a de Junio 2010

Dek minutojn pli aĝa


Priskribo

Origina titolo: Vecāks par 10 minūtēm
Lando: Sovetunio
Lingvo: la latva
Jaro: 1978
Ĝenro: Dokumenta
Reĝisoro: Herz Frank
Daŭro: 10 min
IMDb: ID 1018920

Priskribo:

Historio de la dokumenta kino de la 20-a jarcento estus alia, se en ĝi ne estus la filmoj de Herz Frank. Senduba ĉefverko de la majstro, farita kune kun disĉiplo – Juris Podnieks, kaj tuj farinta lin klasikulo, kinoversaĵo “Dek minutojn pli aĝa”. Per unu fragmento, sen ajna muntado, la reĝisoro fiksis sur la filmbendo malgrandan laŭ tempo kaj grandegan laŭ enhavo parton da animaj travivaĵoj de infano. La tuta nia atento estas koncentrita sur la vizaĝo de knabeto, observanta nevideblan por ni spektaklon en pupa teatro. Kiom da emocioj en liaj okuloj! Komence – indiferenco, poste – scivolemo, io serioze tuŝis lin, kunsentado, gajo, poste – angoro, timo, teruro, kaj, fine, ĝoja faciliĝo – la bono venkis… La knabeto travivis tiom da emocioj sur ekrano, ke antaŭ okuloj de spektantoj li fariĝis nova personeco.

Ĉi tiu filmo siatempe ravis multajn agnoskitajn majstrojn de kinematografo, kaj post multaj jaroj Wim Wenders proponis al siaj kolegoj en diversaj landoj de la mondo ripeti la ideon de la reĝisoroj el Rigo, kunmetite almanakon el 10-minutaj filmetoj – tiel aperis “La trumpeto” kaj “La violonĉelo”.

Fonto: Priskribo de la filmo ĉe Woodash.ru.

P.S. Reta versio de la filmo, kiun vi povas atingi klakinte la afiŝon, estas diferenca. Titoloj en ĝi estas en la rusa lingvo, kvalito de bildo estas pli bona. Notindas, ke antaŭ komenco de la filmo mem aperas titolo “Fabelo pri bono kaj malbono”.

Subtekstoj

Subtekstoj ne estas bezonataj.


Blogafiŝo publikigita de KirShvedov.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (2 voĉoj, averaĝe: 5,00 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Beboj
  • Esperanto – la centjara
  • Profesia dokumentaĵo pri Esperanto
  • Tenerife: Haveno de la Kruco kaj la Papago-parko
  • Utopio en kvar movimentoj
  • Komentoj:

    1. KirShvedov

      BitTorrent:
      http://film.arjlover.net/torrents/starshe.na.desjat.minut.avi.torrent

      http://www.megaupload.com/?d=KT5EZAME

      http://rapidshare.com/files/376895663/Starshe_na_desya_minut.avi

      Ecoj de la video:
      Grando: 117 MB
      Video: 640×480 00:09:47 25fps DivX5 1.5Mbps
      Audio: 46 Stereo 128Kbps mp3

    Enskribi komenton por “Dek minutojn pli aĝa”