Demando kaj novaĵoj
Komence venas la plej aktuala demando:
Ĉu la nigra aŭ la blanka Verda Filmejo?
- Blanka (66%, 23 voĉo(j))
- Nigra (34%, 12 voĉo(j))
Tutaj respondintoj: 35
La nigra Verda Filmejo aspektis tiel (klakebla):
Kaj la novaĵoj:
Novaĵo 1 – Poŝtelefona versio de la paĝaro
Se vi estas uzanto de iPhone/IPod Touch/Android blackberry/mini HTC aŭ poŝtelefono kun esplorilo Opera Mini, ekde nun por vi estas pli facile rigardi la retejon de Verda Filmejo per vi aparato. Mi lanĉis la poŝtelefonan version de la paĝaro tute en Esperanto. Ĝi estas nun en testa versio. Se vi trovos per via aparatoj la poŝtelefonan version de la retejo, kaj via aparato ne estas en la listo, skribu en komentoj, mi aldonos.
Novaĵo 2 – Filmoj laŭ la sama ĝenro
Se vi nun rigardas la afiŝon por la filmo, malsupre de la afiŝo vi povas trovi sugestojn por la filmoj, kiuj jam aperis en la Verda Filmejo laŭ la sama ĝenro. Esploru pli da filmoj en Esperanta Filmarto.
Novaĵo 3 – Manlibro pri kreado de subtekstoj
Iom post iom pretiĝas Manlibro pri kreado de subtekstoj kaj video-redaktado. Jes, mi planas daŭre plenigi ĝin per utilaj informoj kaj ankaŭ pri artikoloj, kiuj esplikos la manierojn redakti videon kaj sonon.
Jam nun vi povas legi ĝin kaj ekkrei kaj ektraduki subtekstojn. (http:://filmoj.net/subtekstejo).
Mi daŭre invitas helpantojn por pliriĉigi la manlibron per spertoj de diversaj homoj.
Novaĵo 4 – Freŝaj torentoj
Ĉiuj afiŝitaj filmoj ricevis freŝajn torentojn (pli ol 40 filmoj), kiuj estas deponitaj ĉe www.torrage.com. Ili troviĝos tie eterne. Sed se la torenta dosiero ne estos elŝutita dum 6 monatoj, ĝi aŭtomate estos forviŝita el la sistemo.
Novaĵo 5, kiu fakte ne estas novaĵo – Principo de torenta disdonado
Estas neoficiala ora principo de torenta disdonado: “Disdonu minimume tiom da Mb, kiom da Mb vi ricevis”. Precipe en nia medio, kiam la elŝutantoj malmultas, mi petas vin resti disdonantaj tiom longe, kiel longe vi povas.
Tio gravas, ĉar mi mem estas disdonanta pli ol 40 filmoj samtempe, kaj tio kaŭzas problemojn kaj por aldona servilo kaj por la disdono de novaj filmoj.
Novaĵo 6 – Pritaksa sistemo
Mi sentas mankon da komentoj pri filmoj. Mi petas vin komenti pri tio, ĉu plaĉis al vi la filmo aŭ ne, kion vi sentis, kiam vi spektis la filmon, ĉu la traduko estis bona aŭ ne.
Tio helpos al aliaj pli komforte orientiĝi kaj al mi plibonigi la servon.
Vi povas simple komenti sub la filma afiŝo kaj aldone taksi la filmon laŭ malsupre troviĝanta 5-stela sistemo.
Novaĵo 7 – Listo de filmoj
La kvanto de filmoj kreskas, pro tio nun estas ne tre oportune orientiĝi en kvarpaĝa listo de filmoj.
Kun helpo kaj ideo de Chuck Smith mi kreis Liston de filmoj kun plej gravaj informoj pri filmoj (http://filmoj.net/pri/listo-de-filmoj). Nun estas pli facile trovi la filmojn laŭ la dezirata ĝenro, lingvo kaj la originala nomo.
Novaĵo 8 – Donacoj al UEA-konto
Vi povas donaci al Verda Filmejo per UEA-konto: aosn-o (Tio estas UEA-konto de Aleksander Osincev)
Mi serĉas la eblon akcepti donacojn per Paypal.
Jam nun mi ŝatus danki la unuan donacinton:
1. Chuck Smith (www.chucksmith.de)
La akiritaj donacoj estos utiligitaj por:
1. Pago de retgastigo
2. Avantaĝoj por tradukistoj de subtekstoj kaj dublistoj
3. Aĉeto de novaj filmoj
Novaĵo 9 – Listo de aperontaj filmoj
Mi finfine kolektis ĉiujn restintajn subtekstojn por filmoj en unu liston. Dank’ al Douwe Beerda kaj Maksim Griŝin, kiuj alsendis sufiĉan kvanton da subtekstoj, mi ekplanis pli ol 30 filmojn por la venontaj 4 monatoj.
Kiel helpi al Verda Filmejo?
1. Traduku subtekstojn por filmoj (http://filmoj.net/subtekstejo) kaj sendu ilin al ni (alex.osintsev ĈE gmail PUNKTO com)
2. Provlegu kaj redaktu la subtekstojn por ni (Listo de subtekstoj por provlegado http://217.114.238.56/provlegado/): (se vi ekredaktas la subtekstojn, sendu la mesaĝon al ni pri tio, por ke ni forigu la koncernajn subtekstojn el la listo)
2. Faru kovrilojn por DVD-bokso (Ekz., http://217.114.238.56/kovriloj/)
3. Disdonu la filmon kiel eble plej longe, se vi elŝutas ĝin per torenta kliento.
4. Faru donacon al UEA-konto: aosn-o
5. Skribu en via blogo pri Verda Filmejo
Pritakso de la filmo:
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:


(2 voĉoj, averaĝe: 4,00 el 5)



0