Dua administranto
Mi ĝojas informi la vizitantojn de Verda Filmejo, ke hodiaŭ ni ekhavis la duan administranton kaj aŭtoron de blogafiŝoj. Lia nomo estas Kirill Ŝvedov.
Multaj konas lin eble per lia agado en Vikipedio (ekzemple). Kirill jam dum longa tempo okupiĝas pri subtekstigado, administras retejojn Kino en Esperanto rete kaj Suzdal-festivalo de rusia animacio, li verkis Manlibron pri kreado de Esperantaj subtitoloj. Kiel evidentiĝis antaŭnelonge, antaŭ unu jaro li inspiris rusparolantajn forumanojn de e-novosti.info/forumo traduki la filmon “Loĝata insulo” de F. Bandarĉuk laŭ romano de Fratoj Strugackij. Ekde tiu ĉi komuna traduklaboro kaj tiu filmo funkcias la Verda Filmejo.
Kiel vi eble rimarkis lia tereno estas subtekstigado de precipe ruslingva kinarto: dokumentaj filmoj, ludfilmoj, animaciaj filmoj. Ŝajnas, ekzistas pli ol dudeko da filmoj, kiujn li tradukis. Kaj mi esperas, ke la plejmulto aperos ĉe Verda Filmejo.
Kirill jam ekagis ĉe Verda Filmejo (“Eta Vasilisa“) kaj mi deziras, ke nia kunlaboro kaj komuna agado estu fruktodona kaj kiel eble plej longdaŭra.
Aleksander Osincev
P.S. Ŝajne vi jam rimarkis, ke ekde nun ĉiu afiŝo estas aŭtomate subskribata de sistemo pri tio, kiu verkis la blogafiŝon per “Blogafiŝo publikigita de …”.
Pritakso de la filmo:
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:





4