Verda Filmejo

DVD Bin-jip (Malplenaj domoj)

27a de Aprilo 2010

DVD Bin-jip (Malplenaj domoj)


Nun ankaŭ en DVD-formato

Priskribo:

Bela junulo Tae-suk kun aspekto de anĝelo veturadas tra la urbeto per motorciklo kaj noktumas en domoj, kiujn portempe forlasis iliaj posedantoj. Li dormas en fremdaj litoj, manĝas fremdan manĝaĵon, duŝas sin kaj ĉiufoje fotas sin sur la fono de foto de mastroj. Kiel pago pro tranokto Tae-suk lavas mastrajn tolaĵojn, purigas ŝuojn kaj riparas  teknikon. En unu el tiuj domoj li trovas junulinon nome Sun-hwa, kiu neniel reagas la invadon. Li ekscias, ke ŝia edzo batas ŝin kaj tenas ŝin neellasante el la domo. Kaj nun ili duope kvazaŭ senbruaj fantomoj, invadas domojn sen lasi la spurojn. Anonima vivo iĝas absoluto en la momento, kiam Tae-suk transiras el la reala mondo en la paralelan. Trejniĝinte en malliberejo per medito li lernas esti nevidebla kaj poste li iĝas fantomo aŭ simple imago de amatino.

Pli detale pri la filmo legu Bin-jip (Malplenaj domoj)


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (2 voĉoj, averaĝe: 4,50 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • DVD Berlin Calling
  • DVD Kiaj sonĝoj povas veni
  • Macario
  • La cent paŝoj
  • Senmova
  • Komentoj:

    1. KienLi

      La DVD elŝuteblas per torento:
      http://torrage.com/torrent/C3C00B11CF0BBB14BE264A593B1773E83BBA22F0.torrent

      Formato: DVD-video
      Kodeko: MPEG2
      Sistemo: PAL
      Proporcio: 16:9
      Grando: 3,11 Gb.

      Lingvo: (1) la korea, (2) la franca, (3) la rusa
      Subtekstoj: (1) Esperanto, (2) anglaj, (3) rusaj

      Tri menuoj en Esperanto kun muziko.

    2. Tony Sar

      Nova granda paŝo de Esperanta Filmejo. Temas pri DVD parolata en tri lingvoj kaj subtekstigita same en tri lingvoj, sed ĉifoje unu el ili estas esperanto.Ni ne menciu la bonan kvaliton de la DVD kaj ties artan menuan prezenton. Mi nur volas komenti ke estas konvena al diskonigado de nia lingvo la prezento de la filmo en kiel eble plej granda kvanto da lingvoj kaj subtekstoj. Oni povas pruntedoni aŭ donaci la DVD-on al familianoj, amikoj kaj konatuloj por ke ili spektu la filmon en iu nacia linvo, sed pro tio ke en la menuo aperas la lingvo esperanto, ili konatiĝos kun la internacia idiomo de Zamehof kaj ankaŭ nia. Mi opinias tres bona ideo aranĝi la DVD-ojn en pluraj naciaj lingvoj, kiel okazas en ĉi tiu okazo kun la filmo “Malplenaj Domoj”. Gratulon al Verda Filmejo kaj al KIENLI!

    Enskribi komenton por “DVD Bin-jip (Malplenaj domoj)”