DVD Inkubo
Nun ankaŭ en DVD-formato.
| Origina titolo: | Incubus |
| Lando: | Usono |
| Lingvo: | Esperanto |
| Jaro: | 1965 |
| Ĝenro: | Hororo |
| Reĝisoro: | Leslie Stevens |
| Geaktoroj: | William Shatner, Allyson Ames, Eloise Hardt, Robert Fortier, Ann Atmar, Milos Milos |
| Daŭro: | 1:18 h:min |
| Video: | nigra-blanka |
| IMDb: | ID 0059311 |
Priskribo:
En pacama marborda regiono, kun kuracakvaj fontoj, Marko (Willian SHATNER) loĝas kun sia fratino. Sed la fortoj de l’Malbono estas proksimaj kaj virinaspekta demono, “Kia” (Allyson AMES), elektas la puran animon de Marko por ĝin damnigi. Kia tamen ne kapablos rezisti al siaj amsentoj al Marko, kaj demonestrino (Eloise HARDT) alvokos la demonon “Incubus” por pereigi la animon de Marko.
Inter horor-filmo pri vampiroj kaj Bergman-etosa verko, tiu vidinda filmo, produktita de la konata firmao “Paramount” en 1965, enmergos vin en plej strangan etoson, al kiu la lingvo Esperanto tute ne fremdas. Efektive, post la kriminala filmo “Angoroj”, produktita de J. L. Mahe en Parizo, “Incubus” estis la dua fikcia filmo plene en la Internacia Lingvo. Ĉar la geaktoroj fakte ne estis esperantistoj kaj tute ne kontentige majstris la lingvon, utilis surskribi la filmon ne nur en diversaj lingvoj, sed ankaŭ en Esperanto.
Atentu, la filmo mem ŝajnas kvazaŭ damnita: Ne nur ĝi ne konis sukceson (krom en Francio, kie estis retrovita lasta kopio originale surskribita en la franca lingvo), sed komplete perdiĝis kaj malbona sorto ankaŭ trafis preskaŭ ĉiujn geaktorojn! Ĉiaokaze, la filmo estas malpermesita al infanoj (< 12 jaroj).
La sekva informo estis prenita de Vikipedio:
Produktado de Incubus
La baza temo de la filmo estas do la eterna lukto inter bono kaj malbono, lerte substrekita per akraj kontrastoj kaj nigre-blanka scenaro. Produktinte evidente per malaltaj kostoj (la tuto estis filmita dum nur 10 tagoj) kaj kun malmultaj specialaj efektoj (bizara pejzaĝo, nuboj, fumo, suneklipso) la reĝisoro Leslie Stevens (ankaŭ konata kiel produktisto de la filmserio “The Outer Limits” en la 60aj jaroj) kun sia teamo sukcesis krei sufiĉe harstarigan etoson, kun multaj lirikaj scenoj kaj ne tro da perforto. Spertuloj pri internacia kinarto certe rekonas en la filmo diversajn paralelojn al kelkaj verkoj de la fama svedo Ingmar Bergman kaj de la japano Kurosawa Akira. Speciale laŭdinda ĉiukaze estas la kontribuo de la kameraistoj Conrad Hall kaj William A. Fraker. Ambaŭ jam gajnis diversajn premiojn kaj Hall, cetere, eĉ ricevis Oskaron por sia laboro en la filmo American Beauty.
En la listo de la geaktoroj aperas nur ses nomoj, kaj inter ili estas unu vera stelulo: William Shatner (en la rolo de Marko), kiu poste famiĝis kiel Captain Kirk en la scienc-fikcia serio Star Trek. Ĉiuj roluloj parolas plene en Esperanto. Notinde tamen estas, ke ilia prononco vere estas aĉega, kaj (almenaŭ por esperantistoj) ĝi forprenas multon de la kvalito de la filmo. Eble la neglekto de tiaj “fajnaĵoj” tamen iĝos pardonebla, se oni ekkonas la motivon de la kreintoj uzi Esperanton. Leslie Stevens, kiu ankaŭ verkis la scenaron, volis krei fremdan, misteran etoson – kaj substreki tion per lingvo, kiu – li kredis – ne estas parolata de iu ajn popolo de la mondo. Por solvi la “lingvan problemon” oni komence havis la ideon, uzi ian galimatian lingvaĵon, sed ion tian la geaktoroj ne volis uzi. Ĉar ankaŭ Volapuko ne plaĉis al ili, oni fine decidis, ke la fortoj de l’ mallumo parolu Esperanton. Nia lingvo estas do nura stilrimedo, kaj supozeble neniu el la filmteamo tiutempe vere pensis, ke Incubus iam povus esti spektata de veraj esperantistoj.
Mortoj post la produktado kaj preskaŭa malapero de la filmo
Menciindas ankaŭ, ke la fono, la okazaĵoj malantaŭ la kulisoj de la filmo, eble estas pli hororaj, ol la verko mem. La aktorino Ann Atmar (en la rolo de Arndis) baldaŭ post la pretigo de la filmo mortigis sin. Ankaŭ Milos Milos, la prezentanto de Incubus, ne atingis altan aĝon: en 1966 li mortpafis sin mortiginte sian amatinon. Eloise Hardt (Amael) travivis familian tragedion: ŝia filino estis forrabita kaj murdita. Kaj la filmo mem post kelkaj tre sukcesaj prezentadoj pro eraro aŭ akcidento estis komplete detruita en iu laboratorio. La produktisto Anthony Taylor dum 30 jaroj vane serĉis restintan ekzempleron kaj en 1996 li fine eksciis pri unu lasta kopio en la arkivo de la Cinémathèque Française en Parizo. El tiu ĉi li per senlaca laboro sukcesis restarigi la filmon, tiel ke ĝi nun aĉeteblas kiel sufiĉe bonkvalita vidbendo kaj viddisko (la viddisko (DVD).
Ekzistas ankaŭ AVI-versio: Inkubo
Pritakso de la filmo:
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:


(2 voĉoj, averaĝe: 4,00 el 5)



10