DVD Kiaj sonĝoj povas veni
| Origina titolo: | What Dreams May Come |
| Lando: | Usono, Novzelando |
| Lingvo: | la angla |
| Jaro: | 1998 |
| Ĝenro: | Dramo, fantazio, romantiko |
| Reĝisoro: | Vincent Ward |
| Geaktoroj: | Robin Williams, Cuba Gooding Jr., Annabella Sciorra, Max von Sydow, Jessica Brooks Grant, Josh Paddock, Rosalind Chao, Lucinda Jenney, Maggie McCarthy, Wilma Bonet, Matt Salinger, Carin Sprague, June Carryl, Paul P. Card IV, Werner Herzog |
| Daŭro: | 1:53 h:min |
| IMDb: | ID 0120889 |
Priskribo:
Kris Nielsen mortas en aŭtoakcidento, kaj nun kiam li estas “senmorta”, li daŭre penas resti kune kun sia bela, sed mortula edzino Ann. Dank’ al akompananta lin amika spirito li ekkutimiĝas al sia nova stato kaj paradiza ĉirkaŭaĵo. Kaj kiam senespera Ann mortigas sin kaj estas malbenita kaj por eterno kondamnita al infero, Kris provas serĉi ŝin por esti kun ŝi, sed ankoraŭ neniu sukcesis savi pekan animon, terure, sed juste punatan. Por helpi al Kris venas liaj tre proksimaj ĉielaj amikoj kaj kune ili komencas la plej danĝeran kaj plej turmentan vojaĝon en ilia vivo, ĝuste en ilia vivo post la morto.
Pri la titolo:
La angla titolo de la filmo “What dreams may come” devenas de la fama dialogo de Hamleto “To be, or not to be” (“Ĉu esti aŭ ne esti, tio estas la demando”.). L.L.Zamenhof tradukis la “Hamleton” de William SHAKESPEARE en Esperanton jam en 1894, kaj tio estis la 71-a libro en Esperanto.
Tio influis nian decidon preni por la E-versio de la titolo la frazon de la traduko de Zamenhof.
For in that sleep of death what dreams may come
When we have shuffled off this mortal coil,…(William Shakespeare – To be, or not to be (from Hamlet 3/1)
Jen estas la barilo! Kiaj sonĝoj
Viziti povas nian mortan dormon
Post la forĵeto de la teraj zorgoj,..(L. L. Zamenhof – “Ĉu esti aŭ ne esti, tio estas la demando”)
Premioj:
La filmo ricevis la sekvajn premiojn:
1999 – Premio “Oskar” pro “La plej bonaj bildigaj efektoj”
1999 – Premio “Satellite Awards” pro “La plej bonaj bildigaj efektoj”
kaj aliaj ĉefe pro bildigaj efektoj.
La subtekstojn tradukis Douwe Beerda kaj KienLi.
Provlegis: Farmehr Amirdust.

Pritakso de la filmo:
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:





5