Erinaceto en nebulo
| Origina titolo: | Ёжик в тумане |
| Lando: | Sovetio |
| Lingvo: | la rusa |
| Jaro: | 1975 |
| Ĝenro: | Animacio, mallonga, dramo |
| Reĝisoro: | Yuriy Norshteyn |
| Scenaristo: | Sergei Kozlov |
| Geaktoroj: | Voĉoj de Vyacheslav Nevinnyy, Mariya Vinogradova, Aleksey Batalov |
| Daŭro: | 0:11 h:min |
| IMDb: | ID 0073099 |
Priskribo:
Dum vesperoj Erinaceto vizitadis Urseton por kune kalkuli stelojn. Ili sidiĝis sur ŝtipojn, ŝmactrinkis teon, kaj observis la stelplenan ĉielon. Ĝi pendis super la tegmento, tuj malantaŭ la fornotubo. Dekstre de la fornotubo estis la steloj de Urseto kaj maldekstre tiuj de Erinaceto.
Premio
En 2003 «Erinaceto en nebulo» estis agnoskita de 140 film-kritikistoj kaj animaciistoj el diversaj landoj kiel la plej bona animacia filmo de ĉiuj tempoj kaj popoloj de la mondo en la animacia festivalo “Laputo”, pasinta en Tokio.
Interesaj faktoj
- En januaro 2009 en Kievo estis instalita monumento de Erinaceto. La korpo estas farita el ligno kaj pikiloj el ŝraŭboj. Ĝi sidas kun paketo sur alta ŝtipo.
(La bildoj estas klakeblaj)
- Erinaceto en nebulo estas populara ankaŭ en alia parto de la mondo: en oktobro 2009 parodio de tiu filmeto estis uzita por la seriero “Spies Reminiscent of Us” de usona animacia serio “Family Guy”.
- La parodio de la filmeto aperis ankaŭ en rusia animacia serio “Viglobetoj“
- En YouTube ekzistas antaŭfilmeto farita en la ĝenro de hororo:
- Multaj vidas en la “Erinaceto en nebulo” ankaŭ asociojn kun aliaj filmoj:
- Erinaceto aperas ankaŭ en tre nekutimaj lokoj:
Recenzo
En tiu ĉi animacia filmeto mankas klasika formo de rakonto, do la vojaĝo de Erinaceto ŝajnas esti aŭ realo aŭ sonĝo, kiu fakte tute ne similas infanan fabelon.
Kaj tiu infaneca karaktero de filmo finiĝas ĝuste tiam, kiam Erinaceto trafas nebulon por ekscii, kiel estas tie, en la blanka vualo de nekonataĵo. Kaj en ĝi al tiu malgranda estaĵo falas ĉiuj timoj, konataj al ni de infanaĝo. De nenie aperas falanta grandega folio, la heliko ŝajnas esti granda kaj iu moviĝas en la nebulo, iu malbona… La arbaro mem transformiĝas al gotika kastelo kun ĝiaj enloĝantoj kaj atendantaj kaptiloj. Kaj pro kio okazas ĉio ĉi? Nur por atingi hejmon de Urseto kaj kalkuli stelojn en ĉielo. La stelojn, kiuj estas maldekstre de fornotubo, ili estas tiuj de Erinaco.
Framb-konfitaĵo, juniperaj branĉetoj kaj samovaro estas valora premio, kiu atendas pikil-havantan heroon fine de la vojo…
Okulfrapa estas la surrealismo de Norŝtejn, ĝi estas fantasmagorio de teda ĉiutageco, kiu estas konata al ĉiu, sed kiun estas malfacile kompreni ĝis la fino. Pripensu, ĉu vi neniam volis fari la ĉirkaŭaĵon iom pli bela, ornami ĝin, fari nekutima, por nur unu vespero iĝu malsimila al miloj da aliaj travivintaj…
En iu senco Jurij estas ne simpla reĝisoro, li estas pentristo kaj fantasta verkisto. Dum sia kreado li penas uzi minimumon da specialaj efektoj kaj buntaj grafikaĵoj.
Kelkaj filmo-kritikistoj komparas “Erinaceton en nebulo” kun verkoj de Ando Hiroshige, majstro de japana kolora ksilografio. En siaj verkoj Ando pentris ne nur suĵetajn bildojn, sed li penis en la unua vico substreki ŝanceliĝemon kaj ŝanĝiĝemon de naturo kaj ankaŭ timigan karakteron de nebulo.
Aliaj sciencistoj vidas en la “Erinaco” nuancojn de transmonda filozofio, precize: vojaĝo de Erinaco estas vojaĝo de animo inter du mondoj, ĉar vojaĝo komenciĝas en krepuskoj, kiam limoj inter lumo kaj mallumo estas forviŝitaj.
Blanka ĉevalo, senzorge paŝtiĝanta en nebulo, memorigas pri slava mitologo, kie la ĉevalo havas rolon de transmonda besto, kaj ĝia ĉefa tasko estas helpi al animo de mortinto trapasi la limon inter du mondoj. Mem la vojo tra la arbaro estas la Vojo de Kompreno, kaj meze de ĝi staras granda kverko, simbolo de la Monda Arbo, kiu kreskas tra limoj de kelkaj mondoj. La ĉefa heroo renkontas nigran riveron, kien ĝi hazarde falas. Tio estas simbolo de transiro de unu vivo al la alia, de unu bordo al la alia. Sed ankaŭ en la rivero Erinaceto renkontas beston, parolkapablan fiŝon, kiu kvazaŭ bona spirito portas ĝin sur bordon, simbolante la novan vivon, ja por Erinaceto nenio restas la antaŭa.
Kiel oni diras, kiom da kapoj, tiom da opinioj: iu vidas profundan filozofian sencon en la verko de Norŝtejn, iu sentas neklarigeblan melankolion, iu penas rigardi al sia pasinteco kaj estonteco, kaj iu simple estos kunvojaĝanto tra la arbaro… ĉiu el ni, kiu elektos iun sencon de la filmeto estos prava. Ĉar “Erinaceto en nebulo” montras samtempe intensan pleniĝon kaj absurdan malplenon…
La subtekstojn tradukis KienLi.
Redaktis: Svetozar Lashin.

Pritakso de la filmo:
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:


(2 voĉoj, averaĝe: 4,50 el 5)



5