Verda Filmejo

Esperanta Kinofestivalo

6a de Aprilo 2011

Esperanta Kinofestivalo


Venis tempo prezenti al vi la plej ekscitan novaĵon de la lastaj du monatoj kaj eble de la tuta ekzisto de Verda Filmejo.

Mi ĝojas informi, ke ekde la 10-a de julio ĝis la 13-a de julio 2011 en San-Paŭlo, Brazilo, okazos la unua Esperanta Kinofestivalo, vera Kinofestivalo en kutima senco de la vorto, la nekutima estas tiu formo de E-aranĝo, kiu pli frue ne ekzistis.

La oficiala retejo de Kinofestivalo: http://kinofestivalo.org.

La Kinofestivalo okazos paralele kun tri grandaj kongresoj: 8-a Tutamerika Kongreso de Esperanto (TAKE), 46-a Brazila Kongreso de Esperanto (BKE) kaj 31-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (BEJK). Bonega moderna amfiteatro de kongresejo gastigos la Kinofestivalon kaj por 4 tagoj iĝos spektejo kun 300 sidlokoj.

La Festivalo konsistos el du programoj: konkursa kaj nekonkursa.

Konkursa programo

En la konkurso partoprenos mallongegaj videoj kun daŭro de 5 sekundoj, 15 sekundoj kaj 30 sekundoj. Videoj devas havi trajtojn de filmo (enhavo, senco, ideo). Se en la filmeto estas signifa informo en parola (doalogoj, monologoj, vortoj) aŭ skriba (surskribaĵoj, subtekstoj) formoj, ĝi devas esti en Esperanto. La filmeto povas ne enhavi parolon.

Se vi havas kameraon en poŝtelefono, iPhone, fotilon aŭ videokameraon, faru mallongegan filmon kaj sendu al Konkurso. La kvanto de filmoj de unu aŭtoro ne estas limigita.

La gajnintoj ricevos valorajn premiojn. Legu detalajn regulojn en la oficiala retejo.

Nekonkursa programo

Nekonkursa programo celas prezenti filmojn, kiuj reprezentas Esperantan kaj ĝeneralan kinarton. Ni elektis tiujn filmojn laŭ specialaj kriterioj.

Esperanta parto

Esperanta parto de nekonkursa programo prezentos filmojn, kiuj havas iun ligon kun Esperanto. Sian antaŭkonsenton donis filmofarantoj de la sekvaj filmoj:

Ĝenerala parto

La ĝenerala parto de nekonkursa programo prezentos filmojn, kiuj ŝanĝas niajn imagojn pri la ĉirkaŭa mondo, forigas stereotipojn kaj montras la mondon en ĝia diverseco kaj bunteco. Krom tio ni prezentos filmojn sen iu ajn cenzuro, lingva, politika, nacia aŭ morala. Inter tiuj filmoj estos premiitaj filmoj de grandaj kaj famaj internaciaj kinofestivaloj.

Specialaj eventoj

Ĉiuj programeroj estas parto de specialaj eventoj de Kinofestivalo, sed samtempe ili estas programeroj por la Kongreso.

Metiejo “Subtekstigado”

Dum 1,5-hora metiejo mi planas rakonti kaj montri, kiel eblas krei kaj traduki subtekstojn eĉ por nefakuloj. Multaj ekzercoj kaj ekzemploj klarigos al vizitantoj bazajn principojn de subtekstigado. Mi planas prezenti diversan programaron kaj diversajn formatojn.

Prezento de Verda Filmejo

Dum la 1,5-hora programero mi ŝatus prezenti la plej grandan kolekton de subtekstoj en Esperanto, rakonti pri ĝia historio, rakonti, kiel ĝi funkcias kaj kiel ĉiu deziranto povas kontribui al ĝi. Krom tio mi rakontos pri kaŝitaj procezoj malantaŭ la retejo, pri manieroj de kunlaboro kaj “kvalita ĉeno”.

Dum la programero la kunlaborantoj de Verda Filmejo povos ekvidi unu la alian kaj konatiĝi persone.

Metiejo “Esperanta kinarto. La plej kreema arto.”

Mi ŝatus organizi tiun aktivan 1,5-horan metiejon, dum kiu ni parolos pri la nuntempa stato de E-kinarto, pri ĝiaj problemoj kaj ĝia estonteco. Ni priparolos la eblajn solvojn de ekzistantaj problemoj en tre malkutima maniero. La programero devas stimuli la kreemon de vizitantoj proponante freŝajn ideojn el internacia sperto de kinarto.

Prelego “Ĉu kopirajto mortigas Esperanton? Prezento de liberaj permesiloj”

Dum 1,5-horoj mi ŝatus skizi la modernajn problemojn de aŭtorrajto kaj kopirajto, analizi ilian detruan karakteron por E-kulturo kaj prezenti solvojn, kiel eblas riĉigi E-kulturon uzante modernajn liberajn permesilojn.

Mi prezentos la movadon ĉirkaŭ liberaj verkoj, kiu iĝas pli kaj pli populara. Mi rakontos sekreton, kiel eblas perlabori per liberaj verkoj en nuntempa mondo de severa kopirajto kun multaj ekzemploj.

Certe tio ne estas ĉiuj novaĵoj. La Kinofestivalo estas nun preparata kaj certe aperos pli multe da interesaj novaĵoj.

Vi povas sekvi la novaĵojn pri festivalo en:

Mi esperas, ke multaj ekvolos partopreni la konkursan programon, ĉar ĉiu ajn sen specialaj teknikaj postuloj povas produkti filmeton. Rakontu pri la Konkurso al viaj amikoj kaj konatoj, ankaŭ al tiuj, kiuj ankoraŭ ne parolas Esperanton.

Se vi havas blogon aŭ retejon, havas konton en tvitero aŭ facebook, ni ĝojus se vi kundivis la novaĵon pri la okazigo de Kinofestivalo kun viaj amikoj kaj konatoj.


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (4 voĉoj, averaĝe: 5,00 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Video-raporto pri kinofestivalo
  • Kargo: seksum-trafiko
  • Filmo tradukata
  • Servilo paneis
  • Ĉu kopirajto mortigas Esperanton?
  • Komentoj:

    1. Gratulon kara! Vi faras tre grandan laboron!

      Ho Esperanta Kinofestivalo! Mi amas Esperanton kaj Kinon! Nun eblas havi ambaŭ samloke! Mi (ni) kore dankas al vi pro tiu bela donaco!

      Brakumojn! :)

    2. KienLi

      Kara Ulises!

      Dankon pro viaj gratuloj!

      Partoprenu la konkurson! ;) (Eble ne sola)

    3. Andy

      Saluton, mi gratulas kaj ĝojas pri tia granda novaĵo. Miaj revoj finfine realiĝas… (plenigi tiun gravan parton de la kulturo) Mi planas sendi etfilmon sed mi ne komprenas kial ĝi devas esti tiom mallongega….

    4. KienLi

      La formato de filmoj estas nekutima, ĉar ni ne ŝatus plene imiti tion, kio jam ekzistas, per Esperanto eblas krei tion, kio dume estas freŝa kaj nekutima.
      Krom tio, du monatoj por produkti grandan filmon aŭ eĉ kutiman mallongan estas tro kurta periodo.

    5. Tony Sar

      Mi antaŭvidas kaj kore deziras grandan sukceson al Unua Esperanta Kinofestivalo en Brazilo. Kiam oni semas, la sekvo estas rikolto. Espereble ĉi tiu rokolto estos granda kaj kvalita. En la nuna mondo, la povo de la bildoj kaj kino ĝenerale havas grandan influon en la socio. Do Esperanto eniros en la cerbon de la ĝenerala publiko pere de la kinoarto. Pro ĉi tio mi gratulas al ĝia inicianto kaj dankas lin pro la granda laboro favore de nia lingvo. Malantaŭ la kaŝnomo KIENLI, troviĝas sindonema homo kiu dediĉas multe da tempo kaj energio al esperanto en la areno de la kinoarto kaj kulturo. Gratulon kaj sukceson!

    6. KienLi

      Dankon, Antono, pro viaj afablaj vortoj.

      Kiel ĉiam vi kuraĝigas min fari bonajn aferojn. Ankaŭ mi esperas, ke ĉio sukcesos kaj ke nia E-kulturo riĉiĝos.

    7. Tony Sar

      Kara KienLi (Alex.O.) Mi ĉeestis la UKOn en Kopenhago. Kun ĝojo mi aŭskultis la premion aljuĝitan de UEA al vi pro via agado en la Kino-Festivalo. Koran Gratulon. Mi ricevis la sciigon ke Marta Masferrer (Conlang) laboras en nova produktaĵo “Asternauts”. Ĉu vi apogas ankaŭ ĉi-foje ŝian projekton? Mi sugestis al ŝi ĝian dubladon en esperanto. Ĉu eblas? Koran saluton!!

    8. KienLi

      Kara, Tony, dankon pro via mesaĝo kaj sciigo.

      Mi ricevis sciigon de Marta pri la filmo kaj ni volonte kunlaboros kun ŝi pri la traduko en Esperanton.

      Pri la premio mi ankoraŭ ricevis neniun sciigon.

    9. Tony Sar

      Kara KienLi. UEA anoncis en la Solena Fermo de la U.K. (eble ne premion), sed oni donas al vi subvencion pro via laboro en la Kino Festivalo. Gratulon! Eble en Libera Folio oni informas pri la temo. Pri la nova filmo de Marta, mi ĝojas ke vi kunlaboras kun ŝi.

      Ĝis!

    Enskribi komenton por “Esperanta Kinofestivalo”