Verda Filmejo

Esperanto en kino

9a de Januaro 2010

Esperanto en kino


Kun permeso de a?toro Eduardo Kozyra ni publikigas la mallongitan artikolon “Esperanto en kino” (La da?rigo sekvos).

La unua konata apliko de Esperanto en kinarto koncernas Ludovikon Zamenhof mem, kiu en 1909 dum la Universala Kongreso de Esperanto en Barcelono salutas esperantistojn. Li komencas per la vortoj: Profitante la okazon de mia estado en Barcelono… Tiu pionira “Esperanta filmo” da?ras duonon da minuto kaj estas apena? komprenebla. Mankas sinkrono inter vortoj kaj bildoj. En tiu epoko sonfilmoj trovi?is en eksperimenta fazo. Filmado ver?ajne okazis aparte de la fonografa vo?registrado. Kiam okazis tiu kombino de la sono kun la kinbildoj? Ver?ajne multe pli malfrue. La “filmeto” trovi?as en la arkivo de Pola Televido kaj estis uzita por la dokumenta filmo Esperanto, kiun TVP produktis okaze de la centjara jubileo de la lingvo internacia en la pola kaj Esperanta versioj.

Enciklopedio de Esperanto sub titolo Sonbildo asertas, ke Ch.Chaplin rekonis la valoron de E. tiurilate kaj aldonas plu: En 1929 okaze de la E-Kongreso Nordamerika la Paramount Filmkompanio farigis parolfilmon; ?i konsistas el triminuta dialogo kaj saluto al la mondo de E. (H.Hetzel kaj s-ino C.Chomette). Tiu filmo estis prezentita en 1930 dum la 22-a UK en Oxford. En 1933 okaze de la skolta mondtendaro en G?d?ll? por la granda ?amborea sonfilmo oni faris sceneton, en kiu diverslingvaj skoltoj parolas frazon en la propra lingvo, poste unu (P.Balk?nyi) diras, ke ili ?iuj komprenas unu la alian en E. kaj ili vivukriante faldas la verdstelan flagon de SEL. Dum la UK en Stockholm (1934) oni prezentis la sonfilmon Morga? ni komencos la vivon. La filmon oni fabrikis originale en la germana lingvo kaj poste aldonis E-lingvan parolon, sub la gvidado de Jean Forge. [1] La prezentado havis gravan sukceson.

La? Vikipedio la titolo de la menciita filmo estis: Morga? komenci?os la vivo kaj ?ia re?isoro Jan Fethke. Fakte Jean Forge estis pola esperantisto kun la vera nomo Jan Fethke (nask.1903). Li fami?is en Esperantujo kiel talenta verkisto. Lia plej interesa romano Mr. Tot a?etas mil okulojn estis tradukita en plurajn lingvojn kaj surbaze de ?i oni faris kelkajn filmojn. Onidire ?i inspiris George Orwell verki la romanon sub titolo 1984. La? la Enciklopedio de Esperanto Jan Fethke praktikis kiel re?isora asistanto ?e la fama Universum Film A.G. (UFA) en Berlino. De 1928 aperis liaj filmoj, inter ili la plej sukcesaj Transe de la strato kaj Voja?o de Panjo Krause en feli?on. [2] La enciklopedio ne sciigas, ?u la filmoj estis iel ligitaj kun Esperanto.

En 1944 li estis arestita de la germana sekreta polico (gestapo) kaj sekve kondamnita je 4 jaroj de punlaboro. En 1945 li revenis al Pollando kaj intense laboris en la kinematografio, ?efe kiel scenaristo, sed anka? mem re?isoris la? propraj scenaroj kelkajn sukcesajn filmojn, malgra? la deviga tiuepoke stilo, nomata “socialisma realismo”, i.a. Vel?ipistaro (Za?oga – 1951), Aran?enda afero (Sprawa do za?atwienia – 1953), Irena, hejmen! (Irena do domu! – 1955).

En tiu tempo la kinematografio apartenis al la ?tato kaj Esperanto kiel temo de filmarto havis neniun ?ancon. Jan Fethke elprofitis sian filmistan sperton nur okaze de la jubilea UK en Varsovio (1959). Pri la 44-a Universala Kongreso de Esperanto li realigis kelkminutan raporton, por Pola Televido kaj por Filmkroniko, kiu produktis informprogramojn prezentatajn en kinejoj anta? projekciado de longda?raj filmoj. En 1961 Jan Fethke petis azilon en la Okcidenta Germanio, rezulte lia nomo fari?is tabuo en Pollando kaj liaj verkoj estis ka?itaj. Li mortis en Berlino (1981).

Jen informoj el Esperanto en perspektivo: En 1934 oni planis fondon de kooperativo por financado de Esperantaj sonfilmoj, sed la tiamaj politikaj cirkonstancoj malebligis la efektivigon de la ideo. Nuntempe aperas ?iujare 2-3 novaj filmoj, ?efe kun komerca, turisma, propaganda a? kultura karaktero. [3]

Turisttrafika Asocio de Oslo vaste utiligas Esperanton en sia turista propagando. ?i eldonis plurajn bro?urojn kaj du filmojn kun Esperanta parolo. [4]

Estas menciinde, ke en la mondfama filmo de Chaplin “La Granda Diktatoro” ?iuj surskriboj de la butikoj en la juda kvartalo estas en Esperanto. Alia iom grava usona filmo, kiu uzis la Internacian Lingvon, estas “Idiot’s Delight” (?uo de Idioto).

Post la dua Mondmilito, la? komisio de Brita Esperantista Asocio, komerca filmentrepreno produktis filmon, en kiu oni prezentas la lingvajn malfacila?ojn kaj la solvon, kiun donas Esperanto. En 1951 la jugoslavia filmentrepreno “Triglav” produktis kulturan filmon “Ni Obeigos la Akvojn” kun klarigoj en Esperanto. Tiu filmo estis prezentita anka? en eksterlando kaj alvokis konsiderindan atenton. En 1953 A?stralia Nova?a kaj Informa Servo pretigis sonfilmon “A?stralio Hodia?” kun teksto en Esperanto. Tiu filmo estis dum pluraj jaroj vaste prezentata en diversaj landoj. En 1954 aperis la filmo “Danlando”, produktita de la Ministerio por Eksterlandaj Aferoj. En 1955 estis produktita en Beograd mallonga filmo por “Filmske Novosti” (Filmaj Nova?oj), kiu estis prezentita poste en jugoslaviaj kinejoj. Kultura filmo pri “Novzelando” estis produktita en 1957. En 1958 Voja?trafika Asocio por Oslo kaj ?irka?a?o produktis 15-minutan koloran filmon “Bonvenon al Oslo”. En 1959 aperis sur la kinomerkato la granda japana filmo “La Sturmo de Johano Arima” farita de Itoo daisuke, unu el la plej konataj re?isoroj. En la filmo pluraj dialogoj estas parolataj en Esperanto. En 1972 estis produktita plia filmo pri “A?stralio”, jam la kvara la?vice, en kiu estas prezentitaj la ekonomia evoluo kaj eblecoj de tiu lando en la 70-aj jaroj.

La unua fikcia filmo plene en la Internacia Lingvo estis “Angoroj”, produktita de J.L.Mah? en Parizo. Temas pri kriminala filmo, en kiu la ?efajn rolojn ludas geaktoroj S. Flego, Marc Darnault kaj Jana Flego-Rav?elj. La filmo estis prezentita en diversaj lokoj, plej multe dum la Tria Internacia Arta Festivalo en Budape?to (1966).

En 1966 la konata “Paramount” produktis la filmon “Incubus”, en kiu la dialogoj estas en Esperanto. Beda?rinde la geaktoroj tute ne regas la lingvon, tiel ke la filmo ne povas esti rigardata kiel sukcesa el tiu vidpunkto.

En la lastaj jaroj estis produktitaj anka? pluraj aliaj kulturaj filmoj. Menciindaj estas la unuhora “Brila Festotago”, produktita en 1965 okaze de la 15-a datreveno de ?ina Popola Respubliko; “Esperanto-Fonto”, produktita de “Hungarofilm” en Budape?to (1966); “Gotenburgo”, kolora filmo pri tiu sveda urbo; “Oomoto-Festivalo”, duonhora filmo pri internacia festivalo en Kameoka (Japanio) en 1965, produktita de Oomoto; “Spuroj de la Historio”, en kiu estas prezentita la urbo Mainz (F.R.Germanio); “48-a Universala Kongreso de Esperanto”, dokumenta filmo produktita en 1963; “Mi estis tie”, kolora turisma filmo pri voja?o en Suda Norvegio, produktita de Norvega ?tata Fervojo en 1970; “Varsovio Matene” kaj dokumenta filmo “Vidinda?oj de Wroc?aw”.

Mondfamaj kompanioj produktis reklamajn filmojn, el kiuj kelkaj sendube havas anka? edukan valoron. Al tiuj apertenas “E?ropa Rapsodio”, duonhora, produktita de Philips; “?ermoj de Lumo”, iom pli ol duonhora, produktita de Gevaert (nun Agfa-Gevaert); pluraj filmoj de Fiat, inter kiuj la 40-minuta “Fiat-A?tomobiloj”, “Fiat 850”, “Renkonto kun Fiat”. [5]

Jen informo el Vikipedio pri la filmo “Angoroj”:

Angoroj

“Angoroj” estas filmo en Esperanto. Mah? el la amikaro de Raymond Schwartz, konata pse?donime kiel Lorjak, jam anta? la dua mondmilito iniciatis propagandan Esperanto-filmon, sed mutan: “Anta?en!”.

Komence de la 1960aj Mah?, profesie foto- kaj kino-fakulo, investis en la produktado de la unua fikcia filmo en la Zamenhofa lingvo. La? scenaro de Mah? mem, la geaktoroj de Internacia Arta Teatro (Srdjan Flego, Marc Darnault, Jana Flego) prezentas krimrakonton, lokitan en la Pariza periferio de la etaj ?telistoj kaj trompistoj. En la filmo ludas anka? Raymond Schwartz (la komisaro), Gaston Waringhien (la komentisto) kaj pluraj el la tiama Pariza medio, inkluzive de tre juna Michel Duc-Goninaz.

La produktado okazis en 1963/64, sed la merkato ne reagis favore. Mah?, kiu perdis grandan sumon, akuzis UEAn pri bojkoto. Kulmine de deprimi?o, li detruis ?iujn ekzemplerojn: restis nur du (a?etitaj siatempe de Kastelo Grezijono kaj Esperanto-Asocio de Britio) jam eluzitaj, kaj la originalo, kiun LF-koop savis en 1991, eldonante 61-minutan vidbendon.

La? Vikipedio en la Kastelo Grezijono oni produktis 5-minutan E-filmon “Murdoj en la Kastelo”; 2002, re?isoro Axel Rousseau.

Pliaj informoj de Vikipedio / www.eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-filmo /:

Esperantaj filmistoj

Esperantaj filmkompanioj

Filmoj en Esperanto

Filmoj kun esperanta?oj

Esperantaj frazoj povas aperi kiel simbolo de “fremda lingvo”.

Filmetoj en Esperanto


[1] Enciklopedio de Esperanto, II volumo, redaktis L.K?k?ny kaj V.Bleier, HEA, Budapest, 1979, p. 498
[2] samloke, p. 142
[3] Ivo Lapenna, Esperanto en perspektivo, London – Rotterdam, 1974, p. 62
[4] samloke, p. 479
[5] samloke, p. 331-334


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:

Komentoj:

  1. Pogo

    Kie oni povas trovi la dokumentan filmon Esperanto-n, kiun TVP produktis?

    Anta?an dankon.

  2. La filmo aperis en Verda Filmejo anta? nelonge: http://filmoj.net/esperanto-la-centjara

Enskribi komenton por “Esperanto en kino”

Mi ne estas roboto.