Verda Filmejo

Esperanto estas…

12a de Oktobro 2009

Esperanto estas…


Priskribo

Origina titolo: Esperanto estas…
Lingvo: Esperanto
Jaro: 2008
Ĝenro: Dokumenta filmo
Ĉefaj kunlaborantoj:
  • Rogener Pavinski – Muntado, filmado kaj teksto
  • Hokan Lundberg – Ideo, teksto kaj kunordigado
  • Petro Baláž – Enhav-konsiloj kaj filmado
  • Arono Chapman & Karlina Daley – Voĉoj
Daŭro: 43 minutoj konsistigas 6 partojn.
Oficiala paĝaro: http://www.esperantodvd.net/
Dublado: 10 lingvoj
Subtekstoj: 29 lingvoj

Priskribo:

Esperanto estas internacia vivanta lingvo – se vi ne konas ĝin, aŭ kredas, ke ĝi ne plu funkcias, jen filmo por vi.

Spertu la bonan etoson de “internacia familio” loĝanta ĉie en la mondo, kiu tre ŝatas multmaniere uzi la lingvon. Post la filmo vi scios multon pri “Lingvo internacia” kaj ĝia bunta komunumo. Vi ricevos realan bildon pri Esperanto, rakontitan de tiuj kiuj vere konas kaj uzas la lingvon. Spektinde la filmon vi eble eĉ volos ĝin mem lerni.

DVD-video “Esperanto estas…” estas moderna inform-filmo pri Esperanto, dediĉita al neesperantista publiko. Ĉefa celo estas prezenti Esperanton kiel vivan, modernan kaj plene funkciantan internacian lingvon kun multaj trajtoj.

Krom la filmo mem, apartigita je 6 partoj, la DVD ankaŭ havas kelkajn kromajn intervjuojn, koncerterojn de Esperanto-artistoj, fotojn kaj bildojn uzitajn en la filmo.

La DVD-video aperis en 2 eldonoj – dividitaj laŭlingve (versio A kaj B)

DISKO A

*sontrakoj*
01.esperanto
02.angla
03.slovaka
04.ĉeĥa
05.pola
06.ĉina

*subteksttrakoj*
01.esperanto
02.angla
03.slovaka
04.ĉeĥa
05.pola
06.ĉina
07.slovena
08.kroata
09.serba
10.litova
11.rusa
12.japana
13.korea
14.vjetnama
15.persa
16.hebrea

DISKO B

*sontrakoj*
01.esperanto
02.angla
03.franca
04.germana
05.itala
06.portugala

*subteksttrakoj*
01.esperanto
02.angla
03.franca
04.germana
05.itala
06.portugala
07.hispana
08.kataluna
09.okcitana
10.nederlanda
11.dana
12.sveda
13.finna
14.hungara
15.greka

Grandkvante mendebla ĉe http://www.esperantodvd.net/

Popece mendebla ĉe Landaj Libroservoj.

Rete spektebla ĉe: http://www.youtube.com/user/Esperantoestas

kaj http://vimeo.com/channels/esperantoestas

Reklamfilmetoj

Parto 2

Parto 3


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (11 voĉoj, averaĝe: 5,00 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Beboj
  • Esperanto – la centjara
  • Profesia dokumentaĵo pri Esperanto
  • Dek minutojn pli aĝa
  • Tenerife: Haveno de la Kruco kaj la Papago-parko
  • Komentoj:

    1. KienLi

      Bonega DVD, estas nekutima mutado.

    2. KienLi

      Karaj, ne forgesu pritaksi la filmon per steloj fine de la artikolo. 1 – malbona … 5 -bonega. Dankon!

    3. Estas Arono Chapman..

    4. Jes, certe! Dankon!

    5. Kun permeso de aŭtoroj de la filmo ni disdonas la Esperanto-parton:

      http://torrage.com/torrent/824DDE4395C4069A50C208FE889FB4C0B0BFE446.torrent

      Rapidshare:

      baldaŭ aperos

    6. Laux mia opinio estas la plej bona propagandilo pri E-o kiu mi jam vidis.

    7. Mi samopinias ;)

    8. KienLi

      La versio por iPhone:

      Esperanto estas …

      Torento: http://torrage.com/torrent/D10026075B9C400DDB3BB6B8EE712F698884F4AF.torrent

      Rapidshare: baldaŭ aperos

      Filmo
      Formato: mp4
      Grando: 351 Mb
      Lingvo: Esperanto
      Subtekstoj: forestas

      La filmo estas kun nigraj strioj.

    9. Ulises

      Saluton, kie mi povas elŝuti la subtekstojn?

    10. KienLi

      Saluton, Ulises.

      Bedaŭrinde dume ne eblas elŝuti subtekstojn. Sed mi esperas, ke baldaŭ eblos.

    Enskribi komenton por “Esperanto estas…”