Eta Vasilisa
| Origina titolo: | Маленькая Василиса |
| Lando: | Rusio |
| Lingvo: | la rusa |
| Jaro: | 2007 |
| Ĝenro: | Animacio |
| Reĝisoro: | Дарина Шмидт (Darina Ŝmídt) |
| Geaktoroj: | Кира Заморина (Kíra Zamórina), Олег Куликович (Olég Kulikóviĉ),Анатолий Петров (Anatólij Petróv), Константин Бронзит (Konstantín Brónzit), Сергей Меринов (Sergéj Mérinov), Елена Шульман (Jeléna Ŝúlman) |
| Daŭro: | 15 min |
Priskribo:
Kiam ĉi tiu animaciaĵo aperis, ĝin kun admiro akceptis kaj infanaj kaj adoltaj spektantoj. En la 13-a Malfermita Rusia festivalo de animacia kino, kiu okazas ĉiujare en antikva urbo Suzdal, ĝi ricevis premiojn kiel plej bona debuto kaj plej bona porinfana filmo. Kvankam la historio, kiun montras la filmo, estas verkita de la reĝisorino mem, ĝi bonege prezentas fabelojn, kiujn oni rakontas al infanoj en Rusio. Eta knabino Vasilisa estas tro malforta por ke memstare venki malfacilaĵojn en vivo. Sed dank’ al sia bona koro ŝi ĉie trovas amikojn, kiuj helpas al ŝi eviti danĝeron kaj venki Baba Jaga – malican koboldinon de la rusa folkloro.
Interesaj faktoj:
La filmo estas farita en stilo de ŝtofpeca teksaĵo – roluloj kaj fonoj aspektas, kvazaŭ ili estas kunkudritaj el ŝtofaj pecoj. Tio respegulas ĝian enhavon, ĉar Vasilisa devis fari litkovrilon el ŝtofpecoj.
La voĉon de Baba Jaga aktoris Konstantin Bronzit, kiu estas konata animacia reĝisoro, aŭtoro de sukcesaj plendaŭraj animaciaĵoj kaj premiitaj “aŭtoraj filmoj”.
Pritakso de la filmo:
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:



(2 voĉoj, averaĝe: 4,50 el 5)



10