Etaj novaĵoj
Kelkaj novjaraj novaĵoj.
Novaĵo 1 – Verda Filmejo ekhavis favorikonon kaj serĉilon por Fajrovulpo.
Kiam vi vizitas la Verdan Filmejon per via retumilo Fajrovulpo (Mozilla Firefox), maldekstre supre de la paĝo en la sekcio “Serĉilo” (Search engine) vi trovos la lumantan triangulon:

Klaku ĝin kaj vi vidos malsupre de la listo de viaj serĉiloj la jenon:

Klakante la proponon, vi aldonos nian serĉilon.
Vi vidas, ke ni penas plifaciligi la serĉon de la filmoj en Verda Filmejo, kiam ilia kvanto pligrandiĝas.
Ankaŭ por via serĉo ekzistas Listo de filmoj kaj kolorigitaj etikedoj laŭ ĝenro:

Certe ni daŭre penos fari la serĉon pli komforta kaj rapida.
Novaĵo 2 – Ekis la oficiala traduko de la filmo

Antaŭ nelonge mi kontaktis la rajto-posedantojn de la filmo Revolution OS (http://en.wikipedia.org/wiki/Revolution_OS) kaj ili oficiale permesis al Verda Filmejo traduki subtesktojn en Esperanton kaj poste promesis publikigi ilin en sia paĝaro.
La dokumenta filmo Revolution OS rakontas pri GNU, Linukso kaj libera programaro kun intervjuoj de Richard Stallman, Michael Tiemann, Linus Torvalds, Larry Augustin, Eric S. Raymond, Bruce Perens, Frank Hecker kaj Brian Behlendorf.
Via helpo pri tradukado estas bonvena. Ni disvastigu la ideon pri libera operaciumo kaj libera programaro per la filmo.
La komuna tradukejo troviĝas ĉe “La Ponto” http://laponto.esperanto.org.ar/filmo.php?id=194
Novaĵo 3 – Kiel traduki en “La Ponto”
Mi efektivigis unu el miaj ideoj: fari videon “Kiel fari…”. La unua provo temas pri “Kiel traduki en “La Ponto”.
La sono ŝajnas al mi iom aĉa, sed mi esperas, ke ĝi estos utila por vi. La video estas kontribuo por la manlibro de tradukado de subtekstoj Subtekstejo :
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:





5