Verda Filmejo

Feliĉan Novan Jaron!

30a de Decembro 2010

Feliĉan Novan Jaron!


La Jaro 2010 estis tre interesa jaro, kiu donis al ni multajn impresojn. Aperis interesaj esperantaĵoj en diversaj filmoj. La Verda Filmejo aperigis amason da interesaj filmoj de diversaj landoj kaj diversaj lingvoj. Mi ĉiam ŝatas doni ciferojn kaj statistikon, sed ĉi-foje mi rezignis pri tio, ĉar tio vere ne tre gravas.

Gravas, ke kreskis kvanto de interesiĝantoj pri E-kinarto, aperis pliaj konstantaj kunlaborantoj de Verda Filmejo. Mem la blogo kreskis tiel, ke nun ĝi ne plenumas ĉiujn postulojn de kreskanta intereso.

Aperis tre interesa kaj energia movado ĉirkaŭ dublado de filmoj kaj estas konstruata krea unuiĝo “Filmoj sen limoj” (Vikio, dissendolisto).

La jaro 2011 donas al mi esperon, ke la movado ĉirkaŭ subtekstigado daŭre kreskos, ke ĝi iĝos pli kvalita kaj pli amasa. Mi esperas, ke la Verda Filmejo estos rekonstruita kaj ĝi iĝos portalo por grandaj informofluoj pri esperanta kaj ne-esperanta kinartoj.

Mi ŝatus gratuli ĉiujn okaze de Nova Jaro 2011 kaj deziri multegajn surprizojn kaj neforgeseblajn filmajn impresojn!


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (1 voĉoj, averaĝe: 5,00 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Video-raporto pri kinofestivalo
  • Kargo: seksum-trafiko
  • Filmo tradukata
  • Servilo paneis
  • Esperanta Kinofestivalo
  • Komentoj:

    1. luisladeira

      mi dankas kaj reciprokas: felichan kinjaron!

    2. KienLi

      Ankaŭ al vi mi deziras feliĉan Novan Jaron!

    3. Gratulon!
      Feliĉan 2011-n al la teamo de Verda Filmejo!
      Dankon…

    4. Tony Sar

      Ankaŭ mi deziras al vi kara KienLi tre Feliĉan Novan Jaron! Mi jam respondis al la enketo de V.F. kaj sendis al ĝi, pere de UEA-konto, etan mondonacon kiel apogon kaj helpon al la organizo de vi kreita kaj direktita. Gratulon!

    5. KienLi

      Dankon, Tony, pro via respondo de enketo kaj mondonaco. Mi ĉion utiligos por la retejo.

    Enskribi komenton por “Feliĉan Novan Jaron!”