Verda Filmejo

Fermitaj spacoj

10a de Septembro 2009

Fermitaj spacoj


Priskribo

Origina titolo: Закрытые пространства (Zakritije prostranstva)
Lando: Rusio
Lingvo: la rusa
Jaro: 2008
Ĝenro: Komedio, Dramo
Reĝisoro: Igor VORSKLA
Geaktoroj: Leonid BIĈEVIN, Oleg Makarov, Marija MAŜKOVA, Nelli UVAROVA, Aleksander ILJIN, Aleksander SKLAR, Anatolij UZDENSKIJ, Elena ŜEVĈENKO
Daŭro: 1:35 h:min
Oficiala paĝaro: http://closedspacesfilm.ru/ (en la angla kaj la rusa)
IMDb: ID 1279976

Priskribo:

Junulino Vika alportas la menditan picon en la lastan etaĝon de unu domo. Junulo pagas pro la mendo, kaj evidentiĝas, ke la pordo estas fermita. La junulo klarigas siajn planojn seksperforti la kaptintinon kaj komencas plenumi siajn planojn… La rilatoj inter herooj, kiuj komenciĝis tiel agresive, multfoje transformiĝas ĝis reziproka simpatio.

Humura, iom artfilmeca, freŝstila …

Aldona informo:

Kio estas agorafobio?

Origina nomo de la filmo – «Agorafobio» (la greka αγορά — placo kaj φόβος — timo) — la timo al malplena spaco; senkonscia timo, kiun oni sentas estante sen akompano en la granda placo aŭ homplena strato.  Ĝi akompanas nervajn malsanojn kaj perturbojn.

En moderna medicino la termino inkluzivas ne nur timon de malplenaj spacoj, sed ankaŭ timon de similaj situacioj. Precipe la malkvieteco koncernas sekvajn situaciojn: homamaso, publikaj lokoj, translokiĝo ekster domo kaj vojaĝo sen akompanantoj.

En plivastigita senco agorafobio estas timo de la vivo. La diagnozon oni povas doni al la moderna junularo. Pri tio, en kiu grado fari tion, penis pensi la aŭtoroj de la filmo.

Rimarko

La filmo en Rusio estis poziciata kiel emo-filmo (emo estas subkulturo), tamen ĝi enhavas nenion, kio povus esti asociita kun emo, krom robo de ĉefrolulino kaj frizuro de alia.

Tamen enhavas multajn ideojn de moderna socio pri kulturo kaj diversaj direktoj de kulturo kaj subkulturo. Krom tio enhavas temojn, kiuj dume estis ofte prisilentataj en rusia filmoarto, kiel ekzemple samsekseco.

Reklamfilmeto

Subtekstoj

La subtekstojn tradukis Aleksander Osincev kaj Arina Osipova.

La parton redaktis Jevgenij Tiĥonov.

La subtekstojn provlegis kaj korektis Robert Bogenschneider.

Subtekstoj ĉapelitaj (Unikodo)

Subtekstoj ĉapelitaj (UTF-8)

Subtekstoj x-sistemo (ANSI)

Subtekstoj h-sistemo (ANSI)

Nepre legu!


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (1 voĉoj, averaĝe: 5,00 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Popularmuziko de Vittula
  • DVD Berlin Calling
  • Berlin Calling
  • Kuŝejetoj
  • Planlingvo: la filmo. DVD-prezento.
  • Komentoj:

    1. Alekso

      La torrent-dosiero:

      http://torrage.com/torrent/D604625AD0E5500401E696C61EDCE0089199F69F.torrent

      Formato: AVI
      Grando: 1,36 Gb
      Lingvo: la rusa
      Subtekstoj: Esperanto

      Bv. resti disdonanta

      La rapidshare-ligiloj:

      baldaŭ aperos

    2. Rusoj kaj samseksemuloj! Mi ne povas kredi… mi perceptas tiom profundan malamon de rusoj al samseksemuloj, ke mi ne povas imagi ke samseksemuloj rolus iamaniere en rusa filmo (!!!)

    3. Nu fakte la filmo estas ne pri samseksemuloj, sed la temo aperas tute nature. Oni aludas kaj malkaŝas kaj poste denove miksas ĉion elpensitan kaj fine oni dubas pri ĉio, kion oni vidas. ;)

      Tre nerekta suĵeto sen antaŭvideblaj scenoj kaj agoj.

    4. Tiu interalie estas mia plej ŝatata filmo de la jaro 2009. ;)

    5. Saluton KIENLI

      Kien mi povas trovi la koverton altkvalitajn de ĉi tiuj filmo?
      Amike:
      Pietro.´.

    6. Mi penos serĉi

    7. Mi spektis ĝin ĉi semajnfinon, kun mia edzino (kiu ne scipovas la rusan, kaj esperanton nur supraĵe)

      Ĝi estas iom freneza! Kaj finfine, la familiaj rilatoj de la roluloj estas iom konfuza…

      Nu, iasence ĝi havas la parfumon de la unuaj filmoj de Pedro Almodóvar: ĥaosa, freneza, sprita, popol-humura, provoke mojosema…

    8. Vi pravas, la filmo estas freneza, tre freneza…

      Tamen estas io, kio igas min spekti ĝin denove kaj denove.

    9. Mike

      Cxu mi povas elsxuti nur la subtekstojn (sen videon)?

    10. Certe, vizitu la menueron “Subtekstoj” kaj premu la elŝutu koncernajn subtekstojn.

    11. Tiu cxi filmo estas brila! Mi prisciis filmojn kun E-ajn subtitolojn jam delonge, fakte ekde mi partoprenis en IJK en Rusio antaux kelkaj jaroj. Sed neniam havis (aux prenis) sxancon vidi tian filmon. Finfine mi per bitorrent elsxaltis tiun cxi filmon kaj spektis gxin… kaj vere brila!

      Mi treege dankas al la persono kiu subtitulis tiun cxi filmon, kaj igis gxin alirebla por pli vasta spektaro! Mia amiko havas rapidsharan konton, kaj li elsxutis multajn filmojn de cxi tie, mi atendas ke li donu al mi, kaj mi planas spekti multe pli da filmoj… Mi cxiam treege sxatas spekti filmojn de la tuta mondo – estas multe pli interesa ol vidi cxiam la samajn holivudajn stultajxojn…

      Dankon!!!

    12. Dankon, Stian, pro viaj dankvortoj. Tiu filmo estas mia ŝatata filmo de la jaro 2009 pro tio mi kaj Arina decidis traduki ĝin kaj donaci al la tuta mondo la geniecon de reĝisoro.
      Mi esperas, ke vi daŭre trovados interesaĵojn en la retejo. ;)

    13. jonathan

      saluton. Mi provis elŝuti el rapidshare, sensukcese.
      Mankas kelkaj partoj.
      Mi dankos se vi ebligos kaj reordigos la arĥivojn.
      dankon

    Enskribi komenton por “Fermitaj spacoj”