Verda Filmejo

Festo, festo, festo!!!

2a de Junio 2010

Festo, festo, festo!!!


Hodiaŭ la Verda Filmejo festas la unuan datrevenon. Ni aĝas ĝuste unu jaron kaj kelkajn horojn.

Malfacilis imagi antaŭ unu jaro, ke la projekto vivos kaj evoluos. Ne multaj scias, kiel la projekto naskiĝis.

Naskiĝo

Komence de majo 2009 inter la forumanoj de la plej populara ruslingva E-forumo E-novosti.info, kiun administras Slavik Ivanov, aperis la ideo daŭrigi la subtekstigadon de filmoj en Esperanton. (Antaŭ jam estis tradukitaj kelkaj sovetiaj filmoj.). Tiam estis elektita tre freŝa kaj impresa filmo “Loĝata insulo” de Fjodor Bondarĉuk laŭ la samnoma romano de Fratoj Strugackij. La aŭtoro de la E-traduko Mikaelo Bronŝtejn permesas uzi lian tradukon de la romano. Proksimume dum unu monato la subtekstoj estis tradukitaj, redaktitaj kaj provlegitaj. La 1-an de junio naskiĝis blogo Verda Filmejo, kiu uzas la esperantigitan sistemon WordPress. Kaj la 8-an de junio aperis la unua filmo.

Evoluo

Jaro 2009

01.06 – Rusia Esperantista Junulara Movado subtenas la Verdan Filmejon kaj aĉetas retgastigon por ĝi.

08.06 – Aperas la unua filmo kun subtekstoj en Esperanto “Loĝata insulo“.

27.06 – Ni organizas “La Unuan Konkurson” pri filmoj. Ĝin gajnas brazilano Evandro Ferreira de Avellar.

15.09 – La kvanto de vizitantoj superis la ciferon 4000, kiu loĝas en 75 landoj. Aperis Filma forumo.

20.09 – La Verda Filmejo ekhavis la helservilon, kiu helpas disdoni filmojn 24 horojn tage, 7 tagojn semajne. Samtempe ekfunkcias la fona malfermitkoda torentejo de Verda Filmejo, kiu helpas kunordigi la disdonadon de la video.

29.10 – Aperis la dokumenta parto de la retejo, kiu kolektas informojn kaj instrukciojn pri kiel krei kaj traduki subtekstojn. Ĝi nomiĝas Subtekstejo.

02.12 – Estis senditaj du mesaĝoj al rajtoposedantoj de du filmoj kun peto pri permeso traduki subtekstojn. Unu respondis jese. La dua silentas ĝis nun.

20.12 – La Verda Filmejo ŝanĝas sian aspekton. Ĝi perdas sian nigran stilon kaj iĝas blanka. La uzantoj de iPhone/IPod Touch/Android blackberry/mini HTC povas rigardi la specialan version de Verda Filmejo por poŝtelefonoj. Ĉirkaŭ 40 torentoj de filmoj estis translokitaj de mininova.org al www.torrage.com. Estis kompilita Listo de filmoj, kiu helpas orientiĝi en granda kvanto de diversĝenraj filmoj.

Jaro 2010

03.01 – Estis kreita serĉilo por Fajrovulpo kaj ekis la oficiala traduko de la filmo Revolucia operaciumo (kiu nun estas finita).

21.01 – La 10 000 vizitantoj rigardis la 37 000 paĝojn.

06.03 – Aperis la unua kreita DVDKazaroza” kun subtekstoj en Esperanto.

08.03 – Aperis kelkaj filmoj por iPhone.

21.03 – Estis kreita la Listo de aperontaj filmoj.

29.03 – Varsovia Vento disaŭdigas intervjuon de Aleksander Osincev pri Verda Filmejo.

06.05 – Verda Filmejo ricevas la duan administranton, Kirill Ŝvedov.

08.05 – La maratono de E-lingvaj filmoj estis lanĉita. Ĝis nun aperis tri filmoj, originale kreitaj aŭ dublitaj en Esperanto.

Statistiko

Ekde la komenco ni uzas Google Analytics por sekvi la statistikon.

Ekde la naskiĝo la projekton vizitis 17 630 vizitantoj el 96 landoj, kiu rigardis 65 400 paĝojn.

La 55% de vizitantoj uzis Fajrovulpon, 20% Internet Explorer, 12% – Google Chrome, 5% – Opera, 4% – Safari. La uzantoj de Vindozo estas 73%, uzantoj de Linukso – 20%, uzantoj de Macintosh – 7%, uzantoj de iPhone, iPad, iPod, Android, FreeBSD, SymbianOS konsistis la reston.

Filma statistiko.

Ekde la komenco en Verda Filmejo aperis 58 longdaŭraj filmoj kaj 30 mallongaj filmoj en 18 lingvoj kaj 26 ĝenroj.

La kvanto de kunlaborantoj, kiu minimume unufoje helpis traduki, redakti aŭ provlegi estas 40 personoj.

Planoj

1. Dum la IJK en Kubo ni planas prezenti la unuan dublitan filmon en Esperanto de Verda Filmejo.

2. Afiŝi ĉiujn filmojn el la Listo de aperontaj filmoj.

3. Komenci kolektadon de dezirantoj dubli filmojn. Kaj certe komenci dubladon en Esperanto.

4. Organizi multajn konkursojn kaj kvizojn.

5. Organizi la Unuan Filman Festivalon de E-filmoj.

6. Ŝanĝi aspekton kaj interfacon de Verda Filmejo al pli interaga por ke pli da vizitantoj kaj kunlaborantoj povus pli komforte kunlabori. Fari komfortan serĉ-sistemon.


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (1 voĉoj, averaĝe: 5,00 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Video-raporto pri kinofestivalo
  • Kargo: seksum-trafiko
  • Filmo tradukata
  • Servilo paneis
  • Esperanta Kinofestivalo
  • Komentoj:

    1. GRATULON; laŭ mia opinio Verda Filmejo estas la plej grava afero rilate al divastigado de Esperanto!
      Karaj amikoj, via laboro estas treege bela, dank’ al Verda Filmejo hodiaŭ mi povas divastigi Esperanton pli bone kaj montri al miaj geamikoj ke Esperanton ne estis farita nur por paroli pri Esperanto, sed ankaŭ por amuzo kaj vidi interesajn filmojn…

    2. KienLi

      Dankon, Pietro, pro viaj varmaj vortoj. Ankaŭ via helpo estis kaj estas grava por evoluo de VF.

    3. Stanislaw Mandrak

      Mi tutkore gratulas pro Via festo. Via laboro helpos konatiĝi kun bonaj filmoj kiujn oni ofte ne povas vidi pro la ne kono de fremda lingvo en kiu filmo estas produktita. Mi persone kopiis kelkajn filmojn por montri ilin dum somero enlande kaj eksterlande dum somero. Bonega laboro. Faru tiel!!!

    4. Vitja

      Gratulojn!

    5. KIRSHVEDOV

      Interese, ke estis mi, kiu proponis traduki “Loĝatan insulon”, sed mi faris tion ŝerce! Mi tute ne atendis, ke oni reale sekvos mian ideon, kaj kio rezultiĝos el tio…

    6. KienLi

      Dankon, karaj, pro viaj gratuloj.

    7. “GRATULON; laŭ mia opinio Verda Filmejo estas la plej grava afero rilate al divastigado de Esperanto!
      Karaj amikoj, via laboro estas treege bela, dank’ al Verda Filmejo hodiaŭ mi povas divastigi Esperanton pli bone kaj montri al miaj geamikoj ke Esperanton ne estis farita nur por paroli pri Esperanto, sed ankaŭ por amuzo kaj vidi interesajn filmojn.”

      Mi tute konsentas!

    8. KienLi

      Dankon, Douwe, pro viaj vortoj. La ideo de la projekto estas ĝuste krei ion per Esperanto, sed ne por Esperanto, uzi la verajn funkciojn de la lingvo.
      Mi esperas, ke la projekto daŭre evoluos kaj trovados novajn kunlaborantojn.

    Enskribi komenton por “Festo, festo, festo!!!”