Ĉu filmoj en Esperanto estas utopio?
Dum prezentadoj de Esperanto, ĉie kie mi organizadis ilin, oni demandadis min, ĉu ekzistas radioj, revuoj aŭ filmoj, aŭ eĉ televido en la internacia lingvo. Laŭ miaj rakontoj pri mirindaj ecoj de Esperanto, en kiuj la lingvo vere aspektis viva kaj uzata de multaj personoj, memkompreneble tuj mi devis prezenti longegan aŭ ne tro longan liston de radiostacioj, revuoj kaj filmoj. Se pri deko da radiostacioj kaj cento da revuoj kaj gazetoj mi ne havis problemojn, pri filmoj tamen mi devis konfesi, ke ekzistas nur kelkaj filmoj, originale produktitaj en Esperanto dum ĝia 123-jara historio, kiujn eblas kalkuli per fingroj de unu mano. Pri malsukceso de E-televido mi prefere silentis.
Esperanto ne estas escepto, ja ekzistas centoj da lingvoj, en kiuj oni ne produktas filmojn, en kiuj oni ne elsendas per radio, en kiuj oni eĉ ne presas revuojn. Sed ĉu tio koncernas la lingvon, kiun parolas, laŭ diversaj kalkulmanieroj, ekde 2 ĝis 10 milionoj da homoj el ducento da landoj, kiuj opinias, ke ekzistas unika internacia E-kulturo?
Kial esperantistoj evitas la plej fortan kaj impresan arton, kiu kunforĝis sonon kaj bildon, teatron kaj literaturon?
La homoj jam delonde perceptas la mondon per bildoj, sed ne per tekstoj. Eble pro tio la eksteruloj ne rimarkas Esperanton, ke ĝi daŭre vivas en tekstoj, sed ne en bildoj.
Mi kolektis kelkajn opiniojn, kiuj, laŭ mia sinteno, bone ilustras la ĝeneralan situacion, kaj kiujn mi skizas sekve:
- Produktado de filmoj estas multekosta;
- Malposedo de la parola Esperanto de plejmulto de esperantistoj;
- Malmultas personoj, kiuj serioze kaj profesie agas per Esperanto kaj produktas ion kulturan;
- Esperantistoj ne havas originalan kaj taŭgan suĵeton aŭ bonan ideon.
Laŭ mia imago kaj kapablo, mi ŝatus espliki ĉiun punkton.
1. Produktado de filmoj estas multekosta.
Por krei altkvalitan filmon oni bezonas grandajn financajn rimedojn por pripagi scenariston, reĝisoron, aktorojn, produktadon, muntadon kaj multon alian. Ankoraŭ antaŭ unu jaro mi kredus al tiu aserto. Sed la vivo donas al ni tute aliajn ekzemplojn: la brita amatora reĝisoro Marc Price filmis la filmon “Colin” en 2008 kontraŭ 70 dolaroj per amatora kamerao, la filmo estis alte taksita en la filma festivalo en Cannes. La usona reĝisoro Oren Peli filmis la furoran hororan filmon “Paranormala Aktiveco” (Paranormal Activity) en 2007 per la buĝeto de 15 000 dolaroj, kaj estis filmita per amatora kamerao, sed la filmo kolektis 190 000 000 dolarojn.
2. Malposedo de la parola Esperanto de plejmulto de esperantistoj
Ŝajne temas pri tio, ke estas malfacile trovi aktorojn, kiuj parolus klaran, viglan kaj vivan Esperanton. Mi rekomendus al tiuj personoj, kiu asertas tion, partopreni iun grandan E-aranĝon, por certiĝi, ke ekzistas multege da esperantistoj, kiuj parolas Esperanton kiel gepatran lingvon aŭ eĉ pli bone, ĉar Esperanto devigas paroli klare kaj bele por esti komprenata. Specialan rolon ludas parolmaniero kaj akĉento, sed tio nur aldonas ĝuindan ĉarmon.
Tamen mi povas kompreni la aserton, ĉar averaĝe la parola kapablo de esperantistoj ne aspektas perfekta. Bedaŭrinde, ne ĉiuj havas ĉiutagan praktikon en la parola lingvo. Esperanto daŭre vivas pli en tekstoj, ol en paroloj. Manko de kapablo pri parola lingvo estas kaŭzita ankaŭ de manko de aŭdvidaj materialoj en la internacia lingvo. Unu naskas alian, tio estas dume nedisŝirebla cirklo.
3. Malmultas personoj, kiuj serioze kaj profesie agas per Esperanto kaj produktas ion kulturan.
Pli kaj pli mi ricevas impreson, ke eĉ proksimume kalkulita kvanto de esperanto-parolantoj, estas tro optimisma. Malmultas personoj, kiuj atingas vere bonan nivelon de la lingva posedo, ankoraŭ malpli multe kreas ion per Esperanto. Tio estas konata fakto ankaŭ por aliaj movadon, kaj entute por homa aktivado: kreantoj estas malmultaj, konsumantoj estas plejparto. Sed ŝajnas, ke tiu proporcio en kazo de Esperanto aspektas katastrofa el vidpunkto de kreado de kulturo, ja la tuta kvanto de esperanto-parolantoj estas malmulta. Do, rezultas, ke ne ĉiuj direktoj de kultura evoluo kaj ne ĉiuj direktoj de aktivado estas aktivaj, ĉar simple mankas homoj por tio. Ekzistas ankaŭ alia aspekto: laŭ sia naturo esperantistoj estas idealistoj, kio naskiĝas el la interna ideo de Esperanto, ili estas revantoj pri pli harmonia kaj justa mondo. Kaj, evidente, por subteni siajn revojn, oni ne bezonas krei ion, ĉar kreado apartenas al la fizika mondo, ne al revoj.
4. Esperantistoj ne havas originalan kaj taŭgan suĵeton aŭ bonan ideon
Ankaŭ tiun punkton mi opinias vera. Malgraŭ ekzistanta tre riĉa E-literaturo, eĉ originala, ŝajne nenio inspirigas kreemulojn surekranigi E-verkojn. Ŝajne, la ”unika E-kulturo, kiun oni nomas internacia” ankaŭ ne inspirigas. Temas ĝuste pri ludfilmoj. La dokumentajn filmojn sukcese faras Roman Dobrzyński. Ekzistas belega informa filmo ”Esperanto estas…” de Rogener Paviski kaj E@I-skipo.
Mi certe mensogus, se mi prisilentos la fakton de surekranigo de ”Gerda malaperis” de Claude Piron kaj ”La Patro” laŭ adaptita verko de la japana literaturo de filmo-studio ”Imagu-Filmo”.
Sed tiuj filmoj aspektas pli escepto ol la regulo, ili estas kvazaŭ falanta stelo, kiu aperas bele kaj klare kaj poste malaperas el la horizonto. Mi ĝuis la amatorecon de la filmado kaj esperis pri daŭrigo, sed la miraklo ne daŭris longe. La entrepreno ŝajne ne plu ekzistas kaj ĝia retpaĝo ne funkcias. Mi povas supozi, ke la atendoj pri financaj enspezoj per la filmo estis vanaj.
Mi ne volas kritiki ĉiujn kaj ĉion, sed mi ŝatus peni kompreni la ekzistantan situacion, kompari ĝin kun la situacio en la aliaj landoj kaj en la mondo kaj prezenti tion, kion mi jam vidis kaj spertis, kaj eble veki la intereson de kreemuloj pri agado en grandega tereno de moviĝantaj bildoj.
Nova provo
La bezono pri modernaj aŭdvidaj materialoj estas evidenta. Kiel respondo al tiu bezono antaŭ duonjaro kreiĝis iniciata teamo pri dublado de filmoj en Esperanto surbaze de la filma portalo Verda Filmejo, la plej granda kolekto de subtekstoj en Esperanto. Ankoraŭ frue paroli pri la rezultoj, sed jam nun ni povas paroli pri tio, ke eblas uzi modernajn objektojn de la aŭdvida internacia kulturo, kiu ĉefe ekzistas sub la licenco de Krea Komunaĵo (Creative Commons) en niaj propraj celoj, kreante proprajn derivaĵojn de tiuj objektoj, ricevante ion novan kaj freŝan.
La malnetojn mi ŝatus prezenti dum IJK-66 en Kubo dum prezento de nia filma agado kaj dum Filmaj vesperoj.
Se vi havas pliajn ideojn pri la temo aŭ ŝatus reagi, bonvolu komenti la artikolon.
La artikolo verkita por TEJO-Tutmonde.
Aleksander Osincev
Pritakso de la filmo:
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:





12