Filmo tradukata
Fama usona reĝisoro Sam Green produktis dokumentan filmon pri Esperanto. Ĝi titoliĝas “The Universal Language” (La Universala Lingvo). Tiu filmo, interalie, malfermos la unuan Esperantan Kinofestivalon.
Jen, kion skribas reĝisoro pri ĝi:
Plej laste de filmteamo Sam Green kaj Carrie Lozano, La Universala Lingvo estas kaprica, gaja bildo de Esperanto. La lingvo, kiu laŭvorte tradukiĝas al “iu kiu esperas,” estis evoluigita de D-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof en la malfruaj 1800-aj jaroj kredante, ke paco pli verŝajnus, se homoj tutmonde povus komunikiĝi efektive kun unu la alia. Esperanto eble ne kompareblas al la angla laŭ kvanto da parolantoj, sed ĝi ankoraŭ estas sukcesa. Ĝiaj multaj entuziasmuloj firme kredas, ke Esperanto plivastiĝados, allogante novajn parolantojn ĉirkaŭ la terglobo. La filmo teksas intervjuojn kun lingvistoj, arkivaj bildoj, kaj serio de buntaj vinjetoj de esperantistoj tutmonde parolante pri siaj plej ŝatataj vortoj kaj frazoj. Ni lernas kaj la historio, kaj malkovras la ĉarmon de ĉi tiu inspirita lingvo. La absoluta ĝojo kiun ĝiaj subtenantoj havas vortigi siajn esprimojn estas atesto al la boneco kiam oni dediĉas sin al la misio por pli bona interkompreniĝo.
Sam Green planas produkti DVD-on kaj ŝatus tradukigi la 35-minutan filmon en multajn lingvojn.
La reĝisoro promesis senpagajn DVD-ojn al tradukantoj.
La subtekstoj konsistas nur el 235 subteksteroj. La limdato por traduki estas la 16-a de junio 2011.
Ĉu vi ŝatus traduki la subtekstojn en vian nacian lingvon?
La deziranto povas proponi sin ĉe: alex.osintsev@gmail.com
La jam prizorgataj lingvoj estas:
- Esperanto
- la hispana
- la portugala
- la ĉeĥa
- la rusa
- la franca
- tokipono
Pritakso de la filmo:
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:





4