Mi amas filmojn de Miyazaki Hayao, sed mi nur povas trovi du esperantaj filmoj de li, Mia Najbaro Totoro kaj La vojaĝo de Ĉihiro.
Bonvolu, mi petas vin, faru kaj alŝutu pli liajn filmojn.
Mi dankegas.
Mi amas filmojn de Miyazaki Hayao, sed mi nur povas trovi du esperantaj filmoj de li, Mia Najbaro Totoro kaj La vojaĝo de Ĉihiro.
Bonvolu, mi petas vin, faru kaj alŝutu pli liajn filmojn.
Mi dankegas.
Ankaŭ mi tre ŝatas liajn filmojn. ;) Dankon pro via mendo )
Ankaŭ alia filmo de Miyazaki, "Moviĝanta kastelo de Haul", estas spektebla kun E-subtekstoj.
Vi povas trovi ĝin ĉi tie:
http://thepiratebay.org/torrent/4954298/Howls_Moving_Castle[2004]DvDrip_TriAudio[Eng_Jap_Fre]AC3_5.1DXO
La "Moviĝanta kastelo de Haul" jam estas prezentita. Ankoaraŭ unu filmo de Miyazaki atendas sian vicon.
Saluton,
Mi estas la tradukinto de La vojaĝo de Ĉihiro kaj de Mia najbaro Totoro. Se sufiĉaj homoj volas, mi povas ektraduki ankaŭ la filmon Princino Mononoke. Kaj post kiam mi aĉetos la filmon, mi volas traduki ankaŭ la novan filmon Ponjo sur Klifo.
Alia de mi ŝatata filmo kiun mi tradukis ne estas oficiale Miyazaki-filmo sed li multe kunlaboris. Temas pri 'Se vi bone aŭskultas' (japane: mimi wo sumaseba, angle: Whisper of the Heart). Mi povos zorgi ke ankaŭ tiu filmo aperu sur filmoj.net .
@Kienli: pri kiu filmo temas?
Saluton, Petriko.
ankoraŭ unu dosiero de subtekstoj en Esperanto, kiun mi havas de Miyazaki estas Princino Mononoke. ;)
Kaj mi havas eble eĉ vian varianton de subtekstoj por "Se vi bone aŭskultas". Por ambaŭ mi havas videon.
^^
Bonege!
Mi estas tradukema. Kiun filmon mi traduku? Ĉu Tombo de lumpiroj (singult') aŭ La liverservo de la sorĉistino (Kiki)?
Petriko, vi ne kredos, sed mi ankaŭ havas "La Tombon de la lampiroj" en Esperanto (tamen mi devas draste redakti ĝin kaj provlegi).
Pri "La liverservo de la sorĉistino" mi havas interesan informon, kiun mi povas traduki poste.
Do, ĉu vi elektas "La liverservon"? ;)
^^
Jes, mi elektas tiun. Post pli-malpli du-tri monatoj ĝi estos preta, ĉar mi okupiĝas pri ankaŭ nederlanda filmo.
Vere vi estas tre tradukema(j)! Haŭl estas havebla, Mononoke preskaŭ kaj nun montriĝas ke vi jam havas krudan version de La tombo de la Lumpiroj... Mi vere preskaŭ ne kredas. Nekredeble. :-D
@verdvirsoristo: Subite vi havos multe pli da elektoj. Priĝoju tion. ;-)
@Kienli: Nun ankoraŭ mankas Naŭsika el Ventovalo... Aŭ ĉu ankaŭ tiu estas tradukata? ;-þ
Petriko, mi rakontos al vi sekreton. Ĉi tiuj filmoj de Miyazaki estis tradukitaj ne laŭ mia peto, kaj ne de mi. (
Sed mi tutegale estas tradukema kaj mi tradukas multe kaj ankaŭ redaktas multe. Baldaŭ aperos kelkaj miaj tradukoj, se mi finredaktos ilin.
"Naŭsika"-n mi ne havas. ;)
Vi devas ensaluti la forumon, por rajti komenti.