Filma forumo » Ĉio pri filmoj

La esperanta torento-tracker

(14 mesaĝoj)
  • Kreita antaŭ 10 monatoj de uzanto Kienli
  • Lasta mesaĝo de Kienli

  1. Estas konstruata la Unua Esperanta torento-trecker.(ĉefe por filmoj en Esperanto). Vi povas aliĝi kaj helpi.

    Certe helpantoj kaj testantoj ricevos poste grandajn avantaĝojn. ;)

    Aliĝu al la teamo!

    Afiŝita antaŭ 10 monatoj #
  2. kio estas la retpaĝo?, kaj kial ne uzi piratebay.org kaj simple enhavi en la titolo

    "filmanomo.esperanto.divx"

    "filmanomo.subtekstita.divx"

    ?

    ĉu ne estus pli bone ke hazardaj neesperantistoj vidi filmojn kun esperanto subtekstoj?

    Afiŝita antaŭ 9 monatoj #
  3. Certe tio funkcias kaj tra mininova.org mi afiŝis multajn filmojn. Sed tiaj grandaj torentejoj kiel thepiratbay.org aŭ mininova.org havas grandajn problemojn. Do, indas havi propran torentejon por esti certa, ke ĉio funkcias.

    Afiŝita antaŭ 9 monatoj #
  4. Mi tute ne spertas pri 'torrent'.

    1) Mi elŝutis kelkajn filmojn per rapidshare. Cele al disdonado, mi demandas ĉu eblas disdoni tiujn per torrenta kliento. Se tio eblas, kiel fari?

    2) Mi uzas Azureus/Vuze kaj Deluge. Mi konstatas ke Deluge estas preskaŭ dekoble pli rapida. Ĉu eblas disdoni per Deluze tiujn ricevitaj per Vuze? Se tio eblas, kiel fari?

    Antaŭdankojn.

    Afiŝita antaŭ 8 monatoj #
  5. Jes, Joan, vi povas disdoni la jam elŝutitajn videojn.

    Elŝutu torentan dosieron (tiun malgrandan) kaj kiam vi indikas, kien (en kiu dosierujo) la torenta kliento (ĉu Deluge aŭ Azerus/Vuze) devas elŝuti la videon, vi simple elektas la jam elŝutitan videon. La programo kontrolos la videon kaj ekdisdonos.

    * Kaze, se vi dum ekelŝuto ne elektadas la dosierujon, kien la kliento elŝutu, do tiam vi kopiu la jam ekzistantan videon (kun subtesktoj) en la defaŭltan (agorditan) dosierujon.
    Ekz. Mia torenta kliento Trasmission estas agordita tiel, ke ĝi ĉiam elŝutas en la dosierujon "Media", mi kopias la ekzistantan videon en "Media" kaj per Transmission mi elektas la torentan dosieron (tiun malgrandan). La programo kontrolas la videon kaj ekdisdonas.

    Afiŝita antaŭ 8 monatoj #
  6. Dankon Kienli. Mi jam havas la tutan Verdan filmejon en mia komputilo kaj mi disdonas ĉion inter Deluge kaj Vuze. Iom post iom mi translokos ĉion al Deluge ĉar ĝi estas pli rapida.
    Nur mankas la torrage-torrento por Animacia_kolekto1. Se vi ĝin faras ni eĉ ĝin disdonos.

    Afiŝita antaŭ 8 monatoj #
  7. Ŭaŭ, jen kia bonega novaĵo. Dankon por kreo de spegulo. ;) Mi esperas, ke vi krom disdonado ankaŭ ĝuos la spektadon de filmoj.

    La torento por Animacia kolekto1 estas ĉi tie:

    http://torrage.com/torrent/D89F249BBDF7285A0B4ECE0A9BABA292A5A0B785.torrent

    Afiŝita antaŭ 8 monatoj #
  8. Kienli, nur unu eblan problemon mi konstatas. Temas pri la filmo 'Iun.vesperon,trajno' kies torento havas la informon ke la filma pakedo enhavas la dosierojn: 'Iun.vesperon,trajno.avi', 'Iun.vesperon,trajno_eo.srt', 'Iun.vesperon,trajno_en.srt', 'legumin.txt' kaj 'Restu seed-anta.txt' sed la rapidshare-a elŝuto nur havas tiujn:'Iun.vesperon,trajno.avi', 'Iun.vesperon,trajno_eo.srt', 'legumin.txt' kaj 'Restu seed-anta.txt'. Tamen Deluge nur rekonas la dosieron 'Iun.vesperon,trajno.avi'. Mi sensukcese devigis foje la programon denove rekoni la dosierojn kaj en la kolumno 'Progress' registriĝas Checking 99,99% kaj tuj Downloading 99,99% kaj ne evoluas al 'Seeding' nek al 'Queued'.

    Afiŝita antaŭ 8 monatoj #
  9. Io simila okazas pri 'animacia_kolekto_1'. Mi havas la dosierojn 'etulo.prociono.ass',
    'etulo.prociono.avi', 'Fabelo.pri.caro.Saltan.avi', 'Fabelo.pri.caro.Saltan.srt', 'Fabelo.pri.popo.kaj.lia.dungito.Balda.avi', 'Fabelo.pri.popo.kaj.lia.dungito.Balda.ssa', 'legumin.txt', 'sxalupeto.ass' kaj 'sxalupeto.avi', tamen Deluge nur rekonas la dosierojn '*.avi' kaj en la kolumno 'Progress' aperas 'Downloading 99,86%'.

    Afiŝita antaŭ 8 monatoj #
  10. Sendis al vi la mankantan dosieron por la filmo Iun vesperon, trajno. Pri la animacia kolekto provu rearanĝi la disdonon.

    Se nenio rezultos, lasu tiujn filmojn. Gravas, ke vi disdonas la aliajn. ;)

    Afiŝita antaŭ 8 monatoj #
  11. Dankon Kienli. Nur mi restartigis la programon kaj ambaŭ filmpakedoj kompletiĝis (ŝajne reelŝutiĝis la dosieroj, ĉar la dosierdato ŝanĝiĝis). Nu, ĉio en ordo. ;)

    Afiŝita antaŭ 8 monatoj #
  12. Bone, dankon pro via disdono.

    Afiŝita antaŭ 8 monatoj #
  13. Nova problemo: Mi ĵus translokiĝis ĉe mia filino -fakte nun mi loĝas pli da tempo ĉe ŝi ol ĉe mi pro tio ke mi devas plenumi miajn devojn kiel denova avo- kaj Deluge, la plej rapida ĉe mi, ĉi tie ne funkcias; el 24 filmoj por disdoni, 19 vicas kaj la aliaj 5 semas.

    Mi ankaŭ havas Transmission kaj mi provis disdoni per ĝi sed ankaŭ ĝi ne funkcias.

    La sola kiu funkcias ĉe mia filino estas la malrapida Vuze.
    Ĉu mi devas agordi la torentan klienton por ŝanĝi ion ajn? Ĉu vi povas min helpi?
    Dankon!

    Afiŝita antaŭ 7 monatoj #
  14. He, estas iom malfacile helpi, havante tion da informoj.

    Eble estas la problemo de interret-kompanio, oni speciale malhelpas la torentojn. La solvo por tio estus ŝalti la anomiman reĝimon ĉe kelkaj torentaj klientoj.

    Eble la pordoj (angle "port") por la torentoj estas fermitaj per enkursigilo (router), se vi uzas ĝin. La solvo: malfermi ilin en enkursigilo.

    Eble la operaciuma fajroŝirmilo (firewall) malhelpas, do kiel solvon necesas agordi por la torenta kliento permeson en la fajroŝirmilo.

    Eble vi provu rearanĝi la disdonon.

    Eblas rigardi la agordojn por la maksimume ebla kvanto de disdonataj torentoj.

    Estas multaj aliaj problemoj. Provu, Joan, ion, mi penos helpi.

    Afiŝita antaŭ 7 monatoj #

RSS-fluo de ĉi tiu temo

Sendi mesaĝon

Vi devas ensaluti la forumon, por rajti komenti.