Ĉi tie komence mi ŝatus mallonge priskribi, kiel oni povas elŝuti dosierojn uzante torentojn.
Por komenco vi bezonas klientan programon. Trovu ĝin por via operaciumo. Ekzistas amaso da bonaj klientaj programoj, ekz, uTorrent, Transmission, Deluge. Agordo kutime estas facila. Legu priskribon por via kliento.
Due vi bezonas torentan dosieron. Ĝi estas kutime malgranda, kutime pezas kelkajn kilobajtojn. Ĝi enhavas nur informojn por la koncerna(j) dosiero(j): grandon, torentan servilon.
Elŝutu torentan dosieron (dosieron kun la dosierfinaĵo .torrent) kaj malfermu ĝin per via torenta kliento. Poste, se tio ne estas defaŭlta, elektu la dosierujon, kien la programo elŝutos la dosierojn, kaj startu la elŝuton.
Post kial la programo montros 100-procentan staton de la elŝuto, vi povas ĝui la elŝutitajn dosierojn.