Filma forumo » Ĉio pri filmoj

Ĉu voĉo aŭ subtekstoj en la filmo?

(15 mesaĝoj)

  1. Multaj miaj konatoj diskutas pri la malsupre menciita demando. Kion vi opinias?

    Afiŝita antaŭ 1 jaro #
  2. Voĉo preferindas, sed tro kostas.
    Evidente pro tio dum sovetia tempo eksterlandaj filmoj nepre estis voĉe dublitaj, sed nun havas nur subtekstojn.

    Aliflanke, se origina sono de la filmo estas arte valora per si mem (ekz. "Ombreloj de Cherbourg" - pardonu se mi misskribis) - do preferindas subtekstoj.

    Afiŝita antaŭ 1 jaro #
  3. Ĉu vi vidis filmojn, kiuj estis voĉigitaj fuŝe?

    Afiŝita antaŭ 1 jaro #
  4. ŝajne ne... mi ne memoras.

    Afiŝita antaŭ 1 jaro #
  5. petriko
    Membro

    Kiel nederlandano mi jam tute alkutimiĝis al subtekstigitaj filmoj. Nur filmojn celitajn por infanoj oni kutime dubligas ĉi tie. Eĉ tiajn filmojn mi mem preferas vidi kun la originalaj voĉoj kaj kun subtekstoj.

    Laŭ mia sperto voĉoj en dublitaj filmoj estas kutime (sed, mi konfesas, ne ĉiam) malpli bonaj ol en originalvoĉaj. Ofte la elektitaj voĉoj ŝajne ne vere apartenas al la surekrana aktoro, kaj tio ĝenas min.

    Eĉ multe pli aĉe estas se eblas mallaŭte aŭdi la originalajn voĉojn de la filmo dum unu-du duarangaj 'aktoroj' aldonas la nacilingvajn voĉojn. Ve, fi, bah kaj aĉ! ;-)

    Sed tamen fojfojfoje la dublado estis ege bone farita. Ekzemple dum iu E-renkontiĝo mi vidis la filmon Gattaca kun esperanto-subtekstoj kaj francaj voĉoj. Mi neniam aŭdis pri tiu filmo kaj mi vere sincere tiam pensis ke la filmo estas franca. Nur post pli ol horo mi rimarkis ke estas tamen dublita filmo. Honoron al tiuj dublintoj!

    Dublitaj filmoj estas kompreneble ankaŭ taŭgaj por vortblinduloj kaj analfabetoj.

    Tamen mi mem preferas vidi la filmojn subtekstigitaj.

    Afiŝita antaŭ 1 jaro #
  6. Avro
    Membro

    Miaopinie oni ne ricevas (rigardas k aŭdas) bone kartunajn filmojn, kie ja estas multe da rapide dirataj emociaj frazoj, nur per subtekstoj. Verdire mi ne imagas rigardi ilin kiel sendubligitaj. Kaj ekz. polaj dubladoj de usonaj kartunfilmoj kutime estas... perfekta (oni ne povas aliel kiam ludas elito de pola aktoraro).

    Jes, en Nederlando kaj eĉ en Kroatio filmoj estas subtekstigitaj. Ĉe ni en Pollando - ne (pigra nacio?). Eble ĝi estas pro mia aĝo sed por mi legado kaj samtempa ĝusta kompreno de filmo ne estas facila afero.

    Sed ja "voĉo" ne signifas nur "dublado", kiu estas proceso longa kaj multekosta. Mi ŝatas filmojn kun "legantoj". Kompreneble, la voĉoj devus esti ĝustaj pri tembro kaj laŭteco.

    Kaj se tamen subtekstoj - kiel ena parto de filmo aŭ en ekstera dosiero? Miaopinie - la ena (ne elasta solvo, sed mi deziras vidi ĉapelojn - ja unikodo daŭre ne estas standarto ĉie - instataŭ "x" ol - veeeeeeee! - "h").

    Afiŝita antaŭ 1 jaro #
  7. Kompreneble estas pli bona la originala voĉo ol ia dublaĵo, sed la lingvo nuntempe necesas pli materialoj kiuj oni povas aŭskulti ĝin voĉe ol legita.
    Ekzemple,
    mi tre ŝatis aŭdi na La Simpsonoj per esperantvoĉoj, tute fuŝa tradukado el nur unu persono, sed treege gaja krom ĝua.

    Afiŝita antaŭ 1 jaro #
  8. Ĉu en Brazilio oni kutime dublas filmojn aŭ subtekstigas?

    Kiel aspektas la situacio en aliaj landoj? Ĉu estas jam fortaj tradicioj?

    Afiŝita antaŭ 1 jaro #
  9. P.Fisxo
    Membro

    En Rusio preskaux cxiuj kinoj estas dubligitaj. Nur kelkaj kinejoj prezentas kinojn subtekstigitajn. Kaj la kinejoj situas en Moskvo, Sankt-Perburgo kaj versxajne ecx ne plu.
    Mi opinias, ke dubligitaj kinoj estas multe pli tauxgaj por evoluigi la lingvon. Certe la auxskultanto perdas iajn nuancojn de fonta lingvo, sed povas akiri abundan profiton por propra lingvouzo.

    Afiŝita antaŭ 1 jaro #
  10. Dublita televide kaj subtitolita kineje, ĉar estas malsamaj spektantoj.

    Afiŝita antaŭ 1 jaro #
  11. En Hispanujo oni sisteme dublas ĉiujn filmojn, por kinejoj kaj por televido. Mi ne ŝatas tion, almenaŭ tiel sisteme kaj insiste, ke oni ne povas elekti! Jes, veras ke la kvalito de dublado estas altega (tiom long-jara dublo-industrio ne povus generi aĉ-kvalitan produktaĵon!), sed mi ofte ŝatus aŭskulti la originalajn voĉojn de la aktoroj.

    Tiu ŝato iĝas neceso kiam la filmo estas plurlingva! Ekz., en "Vicky-Cristina-Barcelona" aktoroj parolas precipe angle, sed foje hispane. En dublado oni ne perceptas tiun ŝanĝon de lingvo.

    En Madrido estas manpleno da kinejoj kiuj proponas versiojn subtekstajn, anstataŭ dublitaj, de filmoj, kiuj krome estas iom for de la ordinara komerca distribuado; do, temas pri filmoj plej ofte ne-usonaj.

    Afiŝita antaŭ 1 jaro #
  12. Esta voĉa maŝino tie: http://bit.ly/deHvmw
    Ĉu ĝi povas helpi por dubli filmojn?

    Afiŝita antaŭ 6 monatoj #
  13. Certe, ne. La maŝino ne povas dume anstataŭigi la vivan voĉon de dublisto.

    Afiŝita antaŭ 6 monatoj #
  14. Avro
    Membro

    Lastatempe mi rimarkis aperon de nova lingvo ĉe www.opensubtitles.org: ESPERANTO.

    Per ligilo http://www.opensubtitles.org/pl/search/sublanguageid-epo oni eblas vidi multe da esperantaj subtekstoj. Nu, unua penso: granda rivalo por filmoj.net ĵus kreskis, kaj konkuri kun tiel potenca retejo ŝajnas - precipe pri filmaj novaĵoj - sensenca. Do, tempo por vasta dublado en filmoj.net?

    Bedaŭrinde, evidentiĝis ke esperantaj subtekstoj ĉe www.opensubtitles.org fakte estas... rumanaj. Do, vivu filmoj.net (voĉe k tekste)!

    Afiŝita antaŭ 6 monatoj #
  15. Hehehe, jes mi vidis tiuj esperantajn subtekstojn ĉe www.opensubtitles.org.

    Kaj ni ne konkuras kun iu ajn, la konkuro estas sencenca.

    Afiŝita antaŭ 6 monatoj #

RSS-fluo de ĉi tiu temo

Sendi mesaĝon

Vi devas ensaluti la forumon, por rajti komenti.