Do, kiu estas via ŝatata filmo? Kaj kial?
Filma forumo » Ĉio pri filmoj
Kiu estas via ŝatata filmo?
(7 mesaĝoj)-
Afiŝita antaŭ 1 jaro #
-
Jen mia (iom hazarda) plej ŝatata filmaro:
1) La Aliuloj (angle: The Others, hispane: Los Otros) de Alejandro Amenábar (2001)
- pro scenaro, terurtremoj kaj eĉ rolo de Nicole Kidman2) A.I.: Artefarita Inteligenteco (angle: A.I.: Artificial Intelligence) de Steven Spielberg (2001)
- pro infana rolo de Haley Joel Osment kaj longa fino por pripensi kaj mediti3) Danculino en Mallumo (angle: Dancer in the Dark) de Lars von Trier (2000)
- pro rolo de Björk4) La Brilado (angle: The Shining) de Stanley Kubrick (1980)
- pro la reĝisoro kaj rolo de Jack Nicholson5) La Georfejo (hispane: El orfanato) de Juan Antonio Bayona (2007)
- pro terurtremo6) Senelire (angle: No Way Out) de Roger Donaldson (1987)
- pro scenaro7) Estante Tie (angle: Being There) de Hal Ashby (1979)
- pro scenaro kaj roloj de Peter Sellers kaj Shirley MacLaine8) La Verda Mejlo (angle: The Green Mile) de Frank Darabont (1999)
- pro scenaro9) La Sesa Senco (angle: The Sixth Sense) de N. Night Shyamalan (1999)
- pro scenaro kaj infana rolo de Haley Joel Osment10) La Purpura Koloro (angle: The Color Purple) de Steven Spielberg (1985)
- pro rolo de Whoopi GoldbergAfiŝita antaŭ 1 jaro # -
Tre bonan guston vi havas ;)
Afiŝita antaŭ 1 jaro # -
Felicxan novjaron!
pasintlunde mi spektis e la televido la filmon "La Truman-spektaklo" (http://eo.wikipedia.org/wiki/The_Truman_Show) dublita en la hispana. Mi opinias ke tiu filmo meritas esti subtekstigita en esperanto.
Ĉu iu alia konas ĝin kaj opinias kiel mi?
Amike,
JoanAfiŝita antaŭ 8 monatoj # -
Feliĉan novjaron ankaŭ al vi, Joan!
ŝajnas, ke la filmo estas interesa, mi jam trovis ĝin. Ĝi estas tradegikomedio.
Mi gustumu ;)
Afiŝita antaŭ 8 monatoj # -
Matrix, Eternal Sunshine of the Spotless Mind
Afiŝita antaŭ 8 monatoj # -
Matrico Elprovo estas en mia stoko de subtekstoj.
"Eternal Sunshine" mi ŝatas.
Afiŝita antaŭ 8 monatoj #
Sendi mesaĝon
Vi devas ensaluti la forumon, por rajti komenti.