Verda Filmejo

Freŝaj novaĵoj

11a de Aprilo 2010

Freŝaj novaĵoj


Saluton, karaj vizitantoj,

mi ĝojas, ke nia laboro ne estas vana, kaj ke multaj esperantistoj regule vizitadas la retejon kaj revenas poste.

Nur malĝojigas min la fakto, ke mi estas la sola administranto de Verda Filmejo. Tion mi penos solvi dum la baldaŭa tempo.

Por iom da tempo mi prenas ferion por iom ripozi de la streĉa laboro ĉe Verda Filmejo. Mi ne scias por kiom da tempo.

Pro tio maloftiĝos la aperoj de filmoj. La disdonado kaj prizorgado de ligiloj restas.

Se vi havas subtekstojn por iu filmo, vi daŭre povas sendi ilin al mia adreso. Ilia apero ĉi tie dependos de la kvalito de traduko kaj preteco de video. La redaktataj de mi tradukoj aperos post ilia preteco.

Ankaŭ dum la baldaŭa tempo mi ŝatus reordigi la ekzistantan strukturon de la retejo, kiu ne plu estas oportuna.

Pro tio mi serĉas helpanton, retan programiston.

Kaj la sekva novaĵo:

La lunda filma afiŝo ne aperos ĉe Verda Filmejo pro la oficiala funebro en mia lando. Ni funebras kune kun ĉiuj poloj okaze de aviadila katastrofo kun pola registaro.

Aleksander Osincev


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (3 voĉoj, averaĝe: 4,67 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Video-raporto pri kinofestivalo
  • Kargo: seksum-trafiko
  • Filmo tradukata
  • Servilo paneis
  • Esperanta Kinofestivalo
  • Komentoj:

    1. KienLi

      Lige kun mia ripozo, por ne perdi kontakton kun Verda Filmejo vi povas aboni RSS-fluon aŭ aboni dissendatajn novaĵojn dekstre.

    2. Tony Sar

      Bonan ripozon por vi,kara amiko! Kaj miajn sincerajn kondolencojn por la pola popolo. Pace ripozu la mortintoj en tiel tragika akcidento.

    Enskribi komenton por “Freŝaj novaĵoj”