Verda Filmejo

Gattaca. Gena eksperimento

21a de Septembro 2009

Gattaca. Gena eksperimento


Priskribo

Origina titolo: Gattaca
Lando: Usono
Lingvo: la angla
Jaro: 1997
Ĝenro: Furorfilmo, fantazio
Reĝisoro: Andrew Niccol
Geaktoroj: Ethan Hawke, Uma Thurman, Jude Law, Gore Vidal, Xander Berkeley, Jayne Brook
Daŭro: 1:46 h:min
Buĝeto: $ 36 000 000
IMDb: ID 0119177

Priskribo:

Bonvenon en Gattaca, en la perfekta mondo de estonteco. Ĉi tie ĉiu estas gene programita kaj tre trista sorto atendos tiun, kiu estis naskita per amo, sed ne en laboratorio. Ĝuste tiu sorto trafis Vincent Freeman, kiu jam dum naskiĝo akiris staton “ne-valida”.
Vincent havas gravajn mankojn: li perceptas la mondon emocie, li scipovas senti kaj kredas, ke liaj revoj realiĝos. Ĝuste pro tio li aĉetas personecon de alia homo, provante trompi la sistemon kaj iĝi estimata membro de Korporacio de estonteco Gattaca.
Sed kiam li preskaŭ sukcesas liberiĝi de la mondo, kie regas antaŭjuĝoj laŭ genoj, murdo minacas malkovri lian veran personecon. Malgraŭ lia senkulpeco, Vincent havas kion kaŝi kaj kion perdi.  Kaj estas malfacile resti viva, kiam ene de vi vivas du personoj…

Interesaj faktoj:

  • Dum filmado Uma Thurman kaj Ethan Hawke komencis amrilaton kaj post unu jaro ŝi naskis bebon kaj ili edziĝis.
  • La originalan muzikon por la filmo komponis fama brita komponisto-minimumisto Michael Laurence Nyman.
  • Novaĵmesaĝoj per laŭtparoliloj ene de Gattaca estas en Esperanto por fari impreson de estonteco.
  • En titoloj kaj subtitoloj fine kaj komence de la filmo en nomoj de personoj estas markitaj per helblua koloro  literoj, kiujn enhavas la filmtitolo.
  • Rolulino de Uma Thurman ricevis sian nomon honore al itala astronomo Giovanni Domenico CASSINI. En la aperjaro de la filmo estis lanĉita al Saturno samnoma kosmoŝipo, kaj en la jaro 2005 ĝi atingis Titanon, la ĉefan celon de Vincent.
  • En la filmo estis uzitaj aŭtomobiloj de 1960-aj jaroj: polica Rover P6 kaj Citroеn DS, kiun stiras Irene.
  • Ĉiuj rolantaj aŭtoj estas elektroaŭtoj. Senkontakta ŝarĝilo, uzita en la filmo, estas prenita de elektroaŭto EV1, produktita en 1999.
  • Ŝtuparo en la loĝejo de Jeromo estas konstruita en la formo de spiralo de DNA.
  • La nomo Gattaca en originalo estis farita el la unuaj literoj de Adenino (A), Timino (T), Guanino (G), kaj Citozino (C), konstruelementoj de molekulo de DNA, kio montras la centran pozicion de genetiko en ŝtata fundamento.

Reklamfilmeto


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (2 voĉoj, averaĝe: 4,50 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • La tempokrimoj
  • Tamburado
  • DVD Kiaj sonĝoj povas veni
  • Kiaj sonĝoj povas veni
  • Karamuru
  • Komentoj:

    1. Ansardom

      Bonega elekto. Ch tiu filmo estas tre interesa kaj ech havas frazojn en esperanto!!! Gratulojn!!

    2. Kie mi povas trovi la filmon? Kiu versio estis uzata por subtekstigi?

    3. Alekso

      La torrent-dosiero troviĝas:

      http://torrage.com/torrent/49DE091648D4D620D082CF32C025E3807C8C7D29.torrent

      Formato: AVI
      Grando: 1,02 Gb
      Lingvo: la angla
      Subtekstoj: Esperanto

      Rapidshare ligiloj:
      baldaŭ aperos

    4. Jen estas pruvo, ke en la filmo oni iom parolas Esperanton:

      http://www.youtube.com/watch?v=HWPCf9cdX-E

    Enskribi komenton por “Gattaca. Gena eksperimento”