Verda Filmejo

Gerda malaperis

11a de Junio 2009

Gerda malaperis


Priskribo

Imagu

Origina titolo: Gerda malaperis
Lando: Brazilo
Lingvo: Esperanto
Jaro: 2006
Ĝenro: Detektiva filmo, dramo, instrua filmo
Reĝisoro: Joe Bazilio
Geaktoroj: Eliezer Emanuel, Vitor Leitão, Sara Monteiro, Lorena Leos, Kleber Veloso, Jaime Bazilio k.a.
Daŭro: 01:12 h:min
Filmstudio: Imagu
Subtekstoj: 7 lingvoj: Esperanto, la hispana, la franca, la germana, la nederlanda, la portugala, la angla

Priskribo:

La trezoro de la lumserĉantoj… kie ĝi troviĝas? Vi kaj niaj geamikoj Bob, Tom kaj Linda malkrovos tiun sekreton…

Gerda malaperis! Tiu ĉi estas rakonto pri malaperinta profesorino… la nura kiu scias kiel traduki malnovan dokumenton kiu kondukos vin al riĉa trezoro… sed… kiu kaptis ŝin? Kie ŝi troviĝas? Ĉu ŝi estas mortinta?

Nur niaj tri herooj scias la respondojn…
Nun estas via vico malkrovi ankaŭ tiun sekreton kaj solvi la misteron…
Misteron, danĝeron, amuziĝon, amon… kaj ridindajn momentojn vi ĝuos en tiu ĉi aventuro travivita de niaj tri geamikoj.

La filmo estas bazita sur la fama kaj mondskale konata verko de Claude Piron.

En la DVD vi trovos subtekstojn en 7 lingvoj, “malantaŭ la scenoj” kaj intervjuojn.

Havebla ĉe La Esperanta Retbutiko kontraŭ 24.79 EUR

Reklamfilmeto


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

aĉamalbonabonabonegasuperba (4 voĉoj, averaĝe: 2,75 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Kazaroza
  • Iun vesperon, trajno
  • Kio estos, estos
  • Mefisto
  • DVD Bin-jip (Malplenaj domoj)
  • Komentoj:

    1. KienLi

      Kiu spektis la filmon? Kion vi pensas pri ĝi?

    2. Sal’ karaj,

      cxu iu havas na emule-ligilo de cxi tiu filmo?

      Dankegon!

    3. » cxu iu havas na emule-ligilo de cxi tiu filmo?

      Havu honton, aĉetu per REU en Rusio aŭ alimaniere en aliaj lokoj, estas oportune kaj ne tro koste. Estas la rara okazo, kiam aĉeto de disko signife helpas aperon de novaj tiaj diskoj. Aŭ venu gaste — mi montros al vi :)

      La filmo estas nenia: sufiĉe amuza por lernofilmo, kun iom da brazila spico. Kaj ĉio. Tamen bonega laboro kaj granda atingo por nia malgranda film-industrio.

    4. KienLi

      > Estas la rara okazo, kiam aĉeto de disko signife helpas aperon de novaj tiaj diskoj.

      Pro tio mi ne disdonas aktualajn Esperanto-filmojn. Per aĉeto de la disko subtenu la produktanton.

    5. Karaj,
      ni en la Esperanto-Klubo Munkeno jam uzis tiun bonan filmon por plibonigi nian e-scion. Vi povas uzi diverslingvajn subtitolojn kaj per uzado de la e-subtitoloj komencantoj pli facile povas sekvi la paroladon, kiu ofte estas iomete brazile influita. Tre rekomendinda filmo

    6. Filmoj entute estas bonega instrumaterialo, ĉar oni perceptas la lingvon vive en reala situacio, pro tio oni pli bone memorfiksas.

    7. Ĉu iu povus alŝuti la filmon en Interreton?

      Ĝis baldaŭ

    8. Kienli

      Mi jam diris mian opinion pri la afero

    9. KienLi

      Karaj, ne forgesu pritaksi la filmon per steloj fine de la artikolo. 1 – malbona … 5 -bonega. Dankon!

    10. Stefan

      Jen unu el la plej acxaj filmoj, kiujn mi spektis dum mia tuta vivo. Prononco fusxa, plena je brazilacxaj akcxentoj, roluloj kies mienoj kaj movoj estas kaj restas amatoregaj, kaj fusxega transadapto de historio originale okazinta en Euxropo, kiu en la filmo havas lokon en Brazilo.

      Fusxega laboro, kaj pro tio mem, vere Esperantista, en la senco plej malbona. Kial cxio en cxi tiu lingvo devas esti tiel fusxa, cxiam?

      Kaj precipe, kial cxiuj sxatas lauxdi amatoregajn kaj ege fusxajn laboracxojn, nur cxar ili estas en Esperanto? Kia stranga manio de la esperantistoj…se estas io en Esperanto , gxi farigxas auxtomate spektinda….

      Acxa filmo…elspezu vian monon en pli utilan aferon..baf!!

    11. Stefan

      Cetere, mi jxus legis la komentojn…ridindaj, vere!

      Kial oni ne povas kopii rete tiun merdan filmon, cxar tiel la ago estus kontraux-movada…sed kopii kaj pirati cxiujn aliajn filmojn de cxi tiu retejo, jen afero inda..

      Iru merden, vi piratoj kaj fusxaj esperantistacxoj…!!!!

    12. Dankon pro via komento, ĝi estas tre grava. ;)

      Mi esperas, ke vi havas propran opinion ankaŭ pri aliaj filmoj, kiuj estas prezentitaj en la retejo.

      Mi ankaŭ esperas, ke, krom kriaĉi ĉi tie, vi okupiĝas pri vere interesaj kaj utilaj, ne amatorecaj kaj ne tiaj fuŝaj projektoj kaj aferoj, verŝajne ili estas ankaŭ ne tiaj pirataj.

      Volonte mi aŭdus pri ili. ;)

    13. STEFAN, ne zorgu ke mi jam telefonis al amikoj miaj el Holivudo kaj MTV kaj konvinkis ilin komenci produktante en Esperanto.
      Kompreneble la filmo ne estas holivuda produktaĵo, estas amatoreta sed estas vere spektinda kaj por mi estas ja tre valora ĉar estas en Esperanto. Kaj estas bona maniero por praktiki, ĉefe por tiuj kiuj legis la historion, kiel mi.

    14. vktoronino

      Mi ne komprenas kial vi instigas acxeti tiun filmon kaj santempe oferas “senpage” la aliajn

    15. Mi ja ne insistas pri tio, ke la filmo ne povas esti disdonata ie. Se oni volas, oni trovos. Mi havas pri tio sian firman vidpunkton.

      Esperanta filmado kaj produktado bezonas subtenon, cxi-kaze financan, ecx ol aliaj bonaj projektoj. Bedauxrinde esperantistoj ne komprenas tion kaj taksas nek la laboron nek rezultojn.

      Kompare kun la nesperanta filmproduktado, kiu ricevas grandegajn profitojn, la esperanta bezonas pli da atento.

      Estas mia opinio, kio influas la filmelekton en cxi tiu pagxaro.

      Mi elspezas mian monon por subteni la pagxaron (retgastigo) , por acxeti filmojn, por planata servilo por disdoni filmojn kaj plifaciligi la elsxuton, mi elspezas mian tempon gxis 8 horoj tage por la pagxaro.

      Do, mi elspezas, elspezu ankaux vi minimume ne por subteni min, sed por subteni E-filmoproduktadon. ;)

    16. KienLi–

      Vi tute pravas, miaopinie. Trafa sinteno. Kaj bonan servicon vi provizas por ni.

      Koran dankon.

    Enskribi komenton por “Gerda malaperis”