Ĝuste tiu Münchhausen
| Origina titolo: | Тот самый Мюнхгаузен (Tot samij Munhauzen) |
| Lando: | Sovetio |
| Lingvo: | la rusa |
| Jaro: | 1979 |
| Ĝenro: | Komedio, Fikcio |
| Reĝisoro: | Mark Zaĥarov |
| Geaktoroj: | Oleg Jankovskij, Inna Ĉurikova, Elena Koreneva, Aleksander Abdulov, Leonid Jarmolnik, Oleg Kvaŝa, Leonid Bronevoj. |
| Daŭro: | 2:22 h:min (2 partoj po 71 minutoj) |
Priskribo:
Komika fantazio pri vivo, amo kaj morto de la fama barono Münchhausen, kiu vivis en la 18-a jarcento kaj iĝis heroo de multaj gajaj libroj kaj legendoj.
Barono volas edziĝi kun amata de li Marta, sed la eklezio malpermesas edziĝon, ĉar ekzistas vivanta edzino de la barono. Laciĝinta Marta volas, ke barono estu kiel ĉiuj, sed li ne volas kaj fakte ne povas esti tia.
La duko permesos la edziĝon nur en la kazo, se la barono skribe konfirmos, ke ĉiuj liaj rakontoj estas malveraj kaj li mem estas normala ordinara homo. La barono konsentas, subskribas forkonfeson de siaj rakontoj kaj la saman tagon forbruligas sian manuskripton, foriras en alian ĉambron. Aŭdiĝas pafo.
Post la oficiala morto de la barono pasis tri jaroj. La mortinta barono fariĝis famulo. La edzino de la barono eldonas multajn volumojn de la “verkoj de la barono”, kaj liaj rememoroj en tiuj verkoj estas redaktitaj kaj garnitaj per ŝiaj elpensaĵoj. La kastelon de la barono vizitas eksterlandaj turistoj, pri li oni kantas kantojn kaj instalas monumenton.
Sed la barono vere ne mortis, pri kio scias Marta, kiu iĝis lia edzino kaj kelkaj liaj antaŭaj konatoj. Marta ne sukcesis toleri la novan ordinaran baronon kaj forlasis lin kaj la barono decidas releviĝi.
Sed la viva barono estas malutila por la urbo kaj li estas proklamita falsnomulo. La juĝa proceso decidas okazigi ekspertizon, kio signifas, ke li devas ĉeestate de atestantoj ripeti unu el siaj heroaĵoj, nome flugon al la Luno per kuglego.
La barono konsentas ripeti ĝin, sed la pulvo en la kanono estis intence malsekigita, por ke lia provo malsukcesu kaj por ke li restu viva. En la lasta momento li ekscias pri tio kaj postulas veran sekan pulvon.
Anstataŭ plenumi tiun deziron la juĝproceso konfesas lin barono, “pro la sukcesa flugo kaj reveno de la Luno”.
La barono malkonsentas tion, diras ke ĉi-foje li ankoraŭ ne flugis kaj foriras en la kanonon…
Interesaj faktoj:
Loko de filmado
Oni filmis en Germanio, en ĝia socialisma parto, en GDR. Reala Münchhausen loĝis en la urbo Bodenwerder proksime de Hannover, sed tio jam estis FRG, kaj filmistoj ne rajtis veturi tien. Pro tio oni filmis la gepatran urbon de la barono en urbeto Wernigerode, kiu aspektis same.
Amasajn scenojn partoprenis germanaj geaktoroj kaj loĝantoj de la urbo. Foj-foje en la filmo oni povas vidi, ke kelkaj personoj movas lipojn aliel ol oni aŭdas la parolon, do geaktoroj parolis germane kaj poste oni sonigis ilin ruse.
“Filmoeraroj”
- En iu sceno oni mencias la akcepton de Sendependeco de Usono. La filmo tamen prezentas la jaron 1779. La Britio akceptis la Sendependecon de Usono nur la 3an de septembro 1783.
- En la dua parto de la filmo (45-a minuto) en sceno, kie pastro preĝante iras de unu fenestro al la alia, oni povas vidi modernan elektran konektingon 220 V.
- En la dua parto, kiam la barono, kiun oni rekonis, eniras la ĉambron en la dua etaĝo, kie sidas Jakobina kaj Rahmkopf, oni povas vidi virinon, vestitan je ĝinso kaj pulovero kaj manon, tenantan lumĵetilon.
La subtekstojn tradukis Jevgenij Tiĥonov (Ŝak).
Provlegis: Alaŭdo.

Pritakso de la filmo:
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:


(3 voĉoj, averaĝe: 4,67 el 5)



8