Verda Filmejo

?uste tiu M?nchhausen

15a de Junio 2009

?uste tiu M?nchhausen


Priskribo

Origina titolo: Тот самый Мюнхгаузен (Tot samij Munhauzen)
Lando: Sovetio
Lingvo: la rusa
Jaro: 1979
?enro: Komedio, Fikcio
Re?isoro: Mark Za?arov
Geaktoroj: Oleg Jankovskij, Inna ?urikova, Elena Koreneva, Aleksander Abdulov, Leonid Jarmolnik, Oleg Kva?a, Leonid Bronevoj.
Da?ro: 2:22  h:min (2 partoj po 71 minutoj)

Priskribo:

Komika fantazio pri vivo, amo kaj morto de la fama barono M?nchhausen, kiu vivis en la 18-a jarcento kaj i?is heroo de multaj gajaj libroj kaj legendoj.

Barono volas edzi?i kun amata de li Marta, sed la eklezio malpermesas edzi?on, ?ar ekzistas vivanta edzino de la barono. Laci?inta Marta volas, ke barono estu kiel ?iuj, sed li ne volas kaj fakte ne povas esti tia.

La duko permesos la edzi?on nur en la kazo, se la barono skribe konfirmos, ke ?iuj liaj rakontoj estas malveraj kaj li mem estas normala ordinara homo. La barono konsentas, subskribas forkonfeson de siaj rakontoj kaj la saman tagon forbruligas sian manuskripton, foriras en alian ?ambron. A?di?as pafo.

Post la oficiala morto de la barono pasis tri jaroj. La mortinta barono fari?is famulo. La edzino de la barono eldonas multajn volumojn de la “verkoj de la barono”, kaj liaj rememoroj en tiuj verkoj estas redaktitaj kaj garnitaj per ?iaj elpensa?oj. La kastelon de la barono vizitas eksterlandaj turistoj, pri li oni kantas kantojn kaj instalas monumenton.

Sed la barono vere ne mortis, pri kio scias Marta, kiu i?is lia edzino kaj kelkaj liaj anta?aj konatoj. Marta ne sukcesis toleri la novan ordinaran baronon kaj forlasis lin kaj la barono decidas relevi?i.

Sed la viva barono estas malutila por la urbo kaj li estas proklamita falsnomulo. La ju?a proceso decidas okazigi  ekspertizon, kio signifas, ke li devas ?eestate de atestantoj ripeti unu el siaj heroa?oj, nome flugon al la Luno per kuglego.

La barono konsentas ripeti ?in, sed la pulvo en la kanono estis intence malsekigita, por ke lia provo malsukcesu kaj por ke li restu viva. En la lasta momento li ekscias pri tio kaj postulas veran sekan pulvon.

Anstata? plenumi tiun deziron la ju?proceso konfesas lin barono, “pro la sukcesa flugo kaj reveno de la Luno”.

La barono malkonsentas tion, diras ke ?i-foje li ankora? ne flugis kaj foriras en la kanonon…

Interesaj faktoj:

Loko de filmado

Oni filmis en Germanio, en ?ia socialisma parto, en GDR. Reala M?nchhausen lo?is en la urbo Bodenwerder proksime de Hannover, sed tio jam estis FRG, kaj filmistoj ne rajtis veturi tien. Pro tio oni filmis la gepatran urbon de la barono en urbeto Wernigerode, kiu aspektis same.

Amasajn scenojn partoprenis germanaj geaktoroj kaj lo?antoj de la urbo. Foj-foje en la filmo oni povas vidi, ke kelkaj personoj movas lipojn aliel ol oni a?das la parolon, do geaktoroj parolis germane kaj poste oni sonigis ilin ruse.

“Filmoeraroj”

  • En iu sceno oni mencias la akcepton de Sendependeco de Usono. La filmo tamen prezentas la jaron 1779. La Britio akceptis la Sendependecon de Usono nur la 3an de septembro 1783.
  • En la dua parto de la filmo (45-a minuto) en sceno, kie  pastro pre?ante iras de unu fenestro al la alia, oni povas vidi modernan elektran konektingon 220 V.
  • En la dua parto, kiam la barono, kiun oni rekonis, eniras la ?ambron en la dua eta?o, kie sidas Jakobina kaj Rahmkopf, oni povas vidi virinon, vestitan je ?inso kaj pulovero kaj manon, tenantan lum?etilon.

Reklamfilmeto

Subtekstoj

La subtekstojn tradukis Jevgenij Ti?onov (?ak).

Provlegis: Ala?do.

Subtekstoj ?apelitaj (Unikodo)

Subtekstoj ?apelitaj (UTF-8)

Subtekstoj x-sistemo (ANSI)

Subtekstoj h-sistemo (ANSI)

Nepre legu!


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:

Komentoj:

  1. Alekso

    La filmon EN BONA KVALITO vi povas el?uti ?i tie:

    http://torrage.com/torrent/A99035B748596AB7C6C1AA322DD5CAF3BE2B1279.torrent

    Kvalito: DVDRip
    Formato: AVI
    Videokodeko: DivX
    Sonkodeko: AC3
    Video: 704×528 (1.33:1), 25 fps, DivX Codec 5.x or 6.x ~2000 kbps avg
    Sono: 48 kHz, AC3 Dolby Digital, 3/2 (L,C,R,l,r) + LFE ch, ~448.00 kbps avg

    La filmon en MALPLI BONA kvalito vi povas el?uti de Rapidshare:
    balda? aperos

    Estas du partoj, enhavantaj subtekstojn

    1a parto:
    Grando: 577 Mb.
    Formato: AVI

    2a parto:
    Grando: 516 Mb
    Formato: AVI

  2. KienLi

    La filmo estas legenda. En Rusio oni prenis de ?i multajn frazojn.

  3. » en urbeto Wernigorode

    Sonas tre rusece 🙂 Верни?город. Tute povus ekzisti…

  4. KienLi

    Ja tiu urbo ekzistas kaj e? kun tiu interesa nomo: http://eo.wikipedia.org/wiki/Wernigerode 😉

  5. KienLi

    Karaj, ne forgesu pritaksi la filmon per steloj fine de la artikolo. 1 – malbona … 5 -bonega. Dankon!

  6. La vivo preparas por ni surprizojn. Evidenti?is (okazas ?e fu?uloj), ke formatoj utf-8 kaj unikodo ne estas la samaj. Ne ?iuj el menciitaj de ni ludiloj akceptas utf-8.

    Do, karaj, mi petas vian pardonon kaj konsolas el?uti de la retejo nun ?ustajn subtekstojn por viaj filmludiloj.
    Simple el?utu!

  7. Richard

    La torrent-dosiero beda?rinde forestas! Mi tre ?atus spekti ?i tiun filmon je alta kvalito.. 🙂

  8. mi esperas helpi al vi dum mallonga tempo 😉

Enskribi komenton por “?uste tiu M?nchhausen”

Mi ne estas roboto.