Verda Filmejo

Homaj Rajtoj

28a de Oktobro 2009

Homaj Rajtoj


Priskribo

Origina titolo: Youth for Human Rights – 30 Rights. 30 Ads
Lando: Usono
Lingvo: la angla
Ĝenro: Dokumenta
Daŭro: 30 filmetoj je 01:00 min
Oficiala paĝaro: www.humanrights.com (en la angla) www.homajrajtoj.org (en Esperanto)

Priskribo:

Ni povas teni mondon el milito plej bone per daŭra kreado de paca mondo, kie homoj respektas kaj fidas unu la alian. Por tiu celo homaj rajtoj estas bonaj deirpunktoj.

Kio estas homaj rajtoj?
Ĉiu havas certajn rajtojn, simple ĉar li aŭ ŝi estas homo. Tiuj estas rajtoj, ĉar oni rajtas esti tia, fari aŭ havi certajn aferojn. Ĉi tiuj rajtoj ekzistas por via protekto kontraŭ homoj kiuj volas damaĝi aŭ dolorigi vin. Ili ekzistas ankaŭ por realigi ke ni povas pace kunvivi.

Estas 30 bazaj homaj rajtoj.
Iu, kiu kontrolis ĉu oni skribe fiksu ĉi tiujn rajtojn por ĉiu en ĉiu lando, estis sinjorino E. Roosevelt, la edzino de Franklin D. Roosevelt, kiu estis prezidanto de Usono de 1933 ĝis 1945.

Sinjorino Roosevelt diris pri ĉi tiuj homaj rajtoj:

Kie fakte komenciĝas la universalaj rajtoj?
Ĉe ĉiu angulo de strato, en ĉiu vilaĝeto tro malgranda por mapo. Estas afero por la individuo aŭ la entrepreno kie laboras la individuo. Tiuj estas la lokoj kie ĉiu viro, ĉiu virino kaj ĉiu infano volas esti traktataj egale, volas esti juĝataj egale, volas havi egalajn ŝancojn. Se en tiuj ĉi lokoj la rajtoj ne havas sencon, ili havos sencon nenie. Se homoj ne respektas ĉi tiujn rajtojn etskale, ni ankaŭ ne povas atendi plibonigon grandskale.

Filmbildoj

48961947ak7

Reklamfilmeto

Subtekstoj

La subtekstojn tradukis Joop Kiefte kun subteno de NEJ.

Elsxuti

Nepre legu!


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

aĉamalbonabonabonegasuperba (1 voĉoj, averaĝe: 5,00 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • La Vojo al Feliĉo
  • Esperanto – la centjara
  • Kio estos, estos
  • Profesia dokumentaĵo pri Esperanto
  • Dek minutojn pli aĝa
  • Komentoj:

    1. Maraero Favora

      Dankegon! :) Cxi tiuj filmetoj estas ravaj!

    2. De vidpunkto de filmarto ili estas bonegaj. De la vidpunkto, kiu kreis ilin, ili estas danĝeraj.

    3. Maraero Favora

      Kiel ili povas esti dangxera??

    4. Komparu:

      laŭ si mem la libro “Mein Kampf” de Adolf Hitler estas nur libro kun ideoj (mi nun legas ĝin),

      sed se preni ĝin kiel ilon, tio iĝas armilo. Ĉio dependas de tio, kiu uzas tiun ilon. Se tiu estas bona, okazos nenio, se tiu estas malbona, okazos milito.

      laŭ si mem la filmetoj estas bonegaj, sed la organizo, kiu kreis ilin (Scientologio) celas iom pli ol nur informi pri homaj rajtoj. ;)

    5. Ansardom

      Bona laboro. Interesa kaj instrua filmo.Dankon pro via laboro.

    6. Dankon al Joop kaj NEJ!

    7. La ligilioj al http://www.humanrights.com (en la angla) http://www.homajrajtoj.org (en Esperanto) ne bone funkcias. Ĉu iu povas ripari ĝin?

    8. Dankon pro informo. Mi riparis.

    Enskribi komenton por “Homaj Rajtoj”