Verda Filmejo

Hundo Barboso kaj neordinara kroso/Vodkofarantoj

7a de Oktobro 2009

Hundo Barboso kaj neordinara kroso/Vodkofarantoj


Priskribo

Origina titolo: Пёс Барбос и необычный кросс/Самогонщики
Lando: Sovetio
Lingvo: la rusa
Jaro: 1961
Ĝenro: Komedio, mallonga filmo
Reĝisoro: Leonid Gajdaj
Geaktoroj: Jurij Nikulin, Georgij Vicin, Jevgenij Morgunov
Daŭro: 0:11 h:min / 0:19 h:min
IMDb: ID 0055468 / ID 0055400

Priskribo:

Hundo Barboso kaj neordinara kroso

“Hundo Barboso kaj neordinara kroso”  estas mallonga filmo laŭ felietono de Stepan Olejnik, ĝi estis filmita en studio “Mosfilm” en la jaro 1961. La filmo estas parto de almanako “Tute serioze”. Ĝi estas la unua filmo pri tri friponoj: Timemulo, Problemulo, Spertulo. La filmo estis nomumita por la Ora palma branĉo dum Festivalo de Cannes en 1961 por la plej bona mallonga filmo.

Ekzistas historio, laŭ kiu, la muzika akompano estis farata jam por la preta, muntita filmo kaj pro tio la sovetia komponisto Bogoslovskij mem direktis orkestron dum la registrado de sontrako dum sur ekrano estis montrata la video.

Suĵeto

Ekscentra komedio pri aventuroj de fripona triopo – Timemulo, Problemulo kaj Spertulo – dum fiŝkaptado kun dinamito.

Vodkofarantoj

Timemulo, Problemulo kaj Spertulo decidas ekprodukti memfaritan alkoholon, sed la hundo Barboso denove malhelpas kaj finfine la kapitulaco al polico ŝajnas pli bona solvo…

Filmbildoj

post-2-1222620231

Reklamfilmeto

Hundo Barboso

Vodkofarantoj

Subtekstoj

La subtekstojn tradukis skirlet.

Elsxuti

Nepre legu!


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (4 voĉoj, averaĝe: 5,00 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Planlingvo: la filmo. DVD-prezento.
  • Planlingvo
  • Senmova
  • Popularmuziko de Vittula
  • Moskvo–Kasiopeo/ Adoleskuloj en la Universo
  • Komentoj:

    1. Certe ĝi estas facile komprenebla :P

    2. Mi persone ŝategas la triopon ;) Kaj interalie la frazoj de filmoj kun ili iĝas frazeologismoj inter popolo.

    3. Maraero Favora

      Bonvolu disdoni la filmon :)

    4. Ĝi estas disdonata 24 horojn tage. ;)

    5. Maraero Favora

      hm… strange… Mi ne povas elsxuti gxin. Torrent-kliento ne trovas seed-antulojn.

    6. Mi nun provos ekdisdoni per alia kliento. Post unu minuto.

    7. Maraero Favora

      Dankon! :) Cxio eklaboris! :)

    Enskribi komenton por “Hundo Barboso kaj neordinara kroso/Vodkofarantoj”