Intervjuo por Varsovia Vento

Mi rapidas prezenti al vi la freŝan 56-an elsendon de la populara podkasto “Varsovia Vento“.Ĉi-foje ĝi rimarkindas ne nur pro la intervjuo kun Georgo Handzlik kaj ĉiam ĉarmega voĉo de Irek. Ĉi-elsende Arina Osipova, mia lernantino, helpantino kaj kunordigantino de la E-klubo “Arĝenta Flamo” intervjuis min pri la Verda Filmejo.
Sube vi povas aŭskulti la tutan 9-minutan intervjuon (7 Mb.): (simple klaku la nigran sageton)
Audio clip: Adobe Flash Player (version 9 or above) is required to play this audio clip. Download the latest version here. You also need to have JavaScript enabled in your browser.
Elŝuti la 9-minutan specimenon (7 Mb.)
Aŭskultu la tutan 56-an elsendon kun multaj interesaĵoj: http://www.podkasto.net/2010/03/28/la-56a-elsendo/
Tie vi povas ankaŭ inter aliaj intervjuoj elŝuti la intervjuon pri Verda Filmejo.
P.S. Kara Irek, dankon al vi kaj al Varsovia Vento pri la eblo rakonti pri nia projekto. Mi esperas, ke tio nur vekos plian intereson de esperantistoj pri interŝanĝo de naciaj filmartoj.
Aleksander Osincev
Foto: farita de Pavel Veselov (Tjumeno). Sur la foto: dekstre Arina Osipova, maldekstre Aleksander Osincev
Pritakso de la filmo:
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:





11