Verda Filmejo

Karaktero

28a de Julio 2009

Karaktero


Priskribo

Origina titolo: Karakter
Lando: Nederlando
Lingvo: la nederlanda
Jaro: 1997
Ĝenro: Psikologia dramo
Reĝisoro: Mike Van Diem
Geaktoroj: Jan Decleir, Fedja Van Huet, Betty Schuurman k.a.
Daŭro: 2:02 h:min
Oficiala paĝaro: http://www.sonypictures.com/classics/character/
Buĝeto: $4,500,000
IMDb: ID 0119448

Priskribo:

Pli bone eduki filon sola, ol akcepti tro malfruan proponon oficialigi rilatojn…
Pli bone labori kontraŭ mizera mono en buroo, paŝo post paŝo atingante pli altan ŝtupon ol peti patron pruntedoni iom da mono…
Pli bone lasi filon en malliberejo, ol montri simplajn homajn sentojn…
Herooj de la filmo havas komplikajn karakterojn kaj volon, kiu frakasas vivojn kaj sortojn … Fera karaktero, kiu obeas nek koron, nek konscion… Nek paŝo flanken, nek malgranda cedo kun propra konscio…

Premio:

OSKAR 1998 en kategorio: “La plej bona filmo en fremda lingvo”

Reklamfilmeto


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (1 voĉoj, averaĝe: 5,00 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Macario
  • La cent paŝoj
  • Senmova
  • Popularmuziko de Vittula
  • Kio estos, estos
  • Komentoj:

    1. Alekso

      La torrent-dosiero troviĝas ĉe:

      http://torrage.com/torrent/9FE29EA1619CA4A2F47D96F6241EF5B145E59D34.torrent

      Formato: AVI
      Grando: 1,09 Gb
      Lingvo: la nederlanda
      Subtekstoj: Esperanto

      Bv. restu disdonanta per via torrent-kliento.

    2. Patrick (Petriko) Oudejans

      Tre bona priskribo de la bonega filmo. Gratulon!
      Patrick (petriko) Oudejans, la tradukinto

    3. Dankon, Patrick, pro via takso kaj pro bonaj subtekstoj.

      Mi ĝojus pli, se vi disponigus al ni pli da viaj tradukoj por aperigi ilin ĉi tie, en la retejo. ;)

    4. Saluton karaj geamikoj.

      Bedauxrinde la (6 parto) lasta parto de cxi tiu filmo kiu estas gardata en Rapidshare estas fusxita.
      Bonvolu cxu iu povus alsxuti gxin denove.
      Tutkore dankas vin:

      Pietro.´.

    5. Pietro, ĉu vi uzas WinRAR por malpaki?

      Tie estas funkcio pri kuraco de rompitaj pakaĵoj. Kuracu la 6-an parton kaj ĉio senprobleme malpakiĝos.

    6. Saluton kara!

      Jes mi uzas cxi tiun programon, bedauxrinde la kuracado ne funkciis, la arkivo CRC estas fiaskita, sed ne gravas mi provos elsxuti gxin denove.
      Elkore vin dankas:
      Pietro.´.

    Enskribi komenton por “Karaktero”