Verda Filmejo

Karamuru

17a de Novembro 2009

Karamuru


Priskribo

La priskribon verkis Emilio Cid.

Origina titolo: Caramuru – A Invenção do Brasil
Lando: Brazilo
Lingvo: la portugala
Jaro: 2001
Ĝenro: Komedio, fantazio, romantiko
Reĝisoro: Guel Arraes
Geaktoroj: Selton Mello, Camila Pitanga, Deborah Secco, Tonico Pereira, Débora Bloch, Luís Melo, Pedro Paulo Rangel, Diogo Vilela, Marco Nanini
Daŭro: 01:25 h:min
IMDb: ID 0298786

Priskribo:

Karamuru – la inventado de Brazilo, verkita kaj direktita de Guel Arraes kaj Jorge Furtado, montras, kun bonhumuro, kiel okazis la “trovado” de Brazilo. En la skipo estas Marco Nanini (rakontanto), Selton Mello (Diogo Alvares, Karamuru), Camila Pitanga (Paragŭasú), Déborah Secco (Moema), Tonico Pereira (Itaparika), Débora Bloch (Isabelle), Luis Mello (Vasko de Athayde), Pedro Paulo Rangel (Moŝto Jakobo) kaj Diogo Vilela (Hektoro).

La temo de la filmo estas la historio de Diogo Alvares, portugala artisto, talenta pentristo, respondeca por unu el la legendoj de la brazila mitologio – tiu de Karamuru.

Antaŭe, Diogo kaŭzis embarason kun la mapoj, kiuj estus uzitaj en la vojaĝoj de Petro Alvares Kabral.

Dungita de Moŝto Jakobo, la kartografisto de la reĝo, por ilustri la valoran dokumenton, li perdis ĝin al la franca Isabelle, kiu vivas en la reĝa korto, serĉante oron, povon kaj bonajn rilatojn. Ŝi ŝtelis la mapon kaj la artisto estis deportita. En la vojaĝo, Diogo konas Hektoron, la mojosan ekziliton, kvazaŭ antaŭlon de tiu, kiun hodiaŭ ni konas kiel dorsakulo. Kiel multaj karaveloj, kiuj riskis, la ŝipo de Vasko de Atahyde dronis.

Sed Diogo sukcesis alveni al Brazilo kaj la malfortuno finfine helpis por doni komencon al la amohistorio inter li kaj Paragŭasú, la indianino, kiun li konas alveninte al la nova mondo, al la biblia reva paradizo. Poste, la historio de la ŝipdroninto etendiĝus, kiel la legendo, pri kiu li estis la unua reĝo de Brazilo.

La am-afero inter la malkovrinto kaj la indianino estas, fakte, la historio de la erotika triangulo inter Diogo, Paragŭasu kaj ŝia fratino Moema. La tri vivis en perfekta harmonio, sub rigardado de la kaciko Itaparika, estro de la indianoj tupinambaoj, rolulo kun trajtoj de brazila personeco – nia kaciko estas pigra, fripono kaj, ĉefe amuza.

Ĝis la oficiala elŝipiĝo de la portugaloj, kiam la harmonio de la nova mondo estis interrompita de la koloniistoj/esploristoj. Diogo Revenas al Portugalio por esti kronita reĝon. Enamiĝitaj, Paragŭasu kaj Moema plonĝas en la maron sekvante la karavelon, sed nur Paragŭasu alvenas al la ŝipo. Ŝi kaj Diogo daŭrigas ilian amohistorion, kun ĉiuj impaktoj de la eŭropa kulturo en la vivo de belega indianino.

Reklamfilmeto

Subtekstoj

La subtekstojn tradukis James Piton, Emilio Cid, Padilja, Salenka, Avellar, Wsouto (per http://laponto.esperanto.org.ar).

James Piton, Emilio Cid, Padilja,
Salenka, Avellar, Wsouto

Subtekstoj ĉapelitaj (Unikodo)

Subtekstoj ĉapelitaj (UTF-8)

Subtekstoj x-sistemo (ANSI)

Subtekstoj h-sistemo (ANSI)

Nepre legu!


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (8 voĉoj, averaĝe: 4,75 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Tamburado
  • DVD Kiaj sonĝoj povas veni
  • Kiaj sonĝoj povas veni
  • Planlingvo: la filmo. DVD-prezento.
  • Popularmuziko de Vittula
  • Komentoj:

    Enskribi komenton por “Karamuru”