Verda Filmejo

Kargo: seksum-trafiko

8a de Oktobro 2011

Kargo: seksum-trafiko


Yan Vizinberg, usona reĝisoro, decidis fari sian filmon “Cargo” (Kargo) kun subtekstoj en Esperanto.

Kial? Chuck Smith eltrovas tion en sia anglalingva artikolo en “Esperanto blog”.

“Kargo”, laŭ vortoj de Yan, rakontas historion de juna rusino, kiun oni trompe hom-trafikas de Teksaso al Novjorko en Usono. La filmo temas pri du malsamaj homoj: egiptia transportanto kaj rusia junulino, kiuj okazis por du tagoj en la sama kamioneto. Iliaj rilatoj transformiĝas tre malrapide de malamikaj al tute humanaj fine. Do, la filmo ĝenerale estas pri komunikado kaj  kompato.

La filmokreanta teamo estas tre internacia: la reĝisoro havas rusan devenon, la aktoroj estas egiptaj kaj rusaj, la produktantoj estas britaj kaj usonaj, la publicisto estas esperantisto, krom tio en la filmo aperas poloj.

La filmo jam estas preta, baldaŭ, fine de oktobro okazos premiero en Novjorko. Sed por altiri pli da atento la kreantoj decidis monkolekti ĉe Kickstarter, la platformo, kiu jam estas sukcese provita de esperantistoj en du projektoj (monkolektado por “Conlang: the movie” kaj “Asternauts”).

Do, vi mem povas helpi al tiu filmo sukcesi. Simple vizitu “Kickstarter” kaj kontribuu per iom da mono. Eĉ unu eŭro povas helpi. Rapidu, restas nur 4 tagoj. KLAKU

Krom tio, se la filmo sukcesos, ĝi estos prezentita en la dua Esperanta Kinofestivalo.


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (3 voĉoj, averaĝe: 4,67 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Video-raporto pri kinofestivalo
  • Filmo tradukata
  • Servilo paneis
  • Esperanta Kinofestivalo
  • Ĉu kopirajto mortigas Esperanton?
  • Komentoj:

    1. Laŭ mia impreso de la eta parto de la filmo, homoj preferos aŭskulti la anglalingvan dialogon ol legi subtitolojn. Oni ne havos sufiĉe da tempo por legi ĉiun vorton antaŭ ol la sceno ŝanĝiĝos. Pro tio, la fakto ke Esperanto estas uzita, por komprenigi la homojn, estos nur kuriozaĵo. Mi imagas ke tiu kiu vidis kaj aŭskultis la filmon diros: “Se mi ne scipovus la anglan, mi ne povus kompreni la rakonton.” Mi opinias ke estos ŝanco, tamen, ke iu decidos dungi aktorojn kiuj flue parolas Esperanton. La rezulto estus bonega reklamo por Esperanto, pro la profunda intereso pri seksumo, parte de la normalaj homoj. La Esperanto movado urĝe bezonas ion por doni al la homaro motivon por lerni Esperanton. Ĝis nun, komerci per Esperanto ne sukcesis, sed spekti filmon per Esperanto povus respektindigi la lingvon inter intelektuloj. Ĉi-momente, ili tabuas Esperanton, kaj tial lingvo-instruistoj ĝenerale rifuzas popularigi la lingvon per kursoj en la plejmulto da lernejoj en la mondo. Seksumaj filmoj en la angla kaj la franca, ekzemple, havas altan reputacion. Pro tio, multaj homoj kredas ke indas lerni tiujn lingvojn. Mi ne argumentas ke lernejoj montru seksumajn filmojn, sed se lingvo-instruistoj scius ke tiaj filmoj haveblas, tio ŝanĝus iliajn decidojn pri Esperanto, kaj la tabuo finiĝus. Mi esperas ke estos sufiĉe da aktoroj kiuj volos lerni fluparoli Esperanton. Necese, ili estus bonegaj profesiuloj, kapablaj konvinki aŭdantaron. Do, la unua tasko estos trovi profesiajn aktoronj pretajn lerni Esperanton al alta nivelo.

    2. ciccino

      Kara David Curtis,
      mi jam spektis multajn filmojn en iuj lingvoj kun esperantaj subtekstoj. Mi ĉiam legis, ankaŭ dum spektado de Gattaca, filmo en la angla.

      Mi aŭskultis kaj samtempe legis nur kiam mi spektis filmojn en mia lingvo, kaj — kredu min — eĉ tiam mi legis pli ol aûskultis. Kaj temis pri filmoj ne tradukitaj fare de profesiuloj.

      Do mi ne komprenas kial vi skribas tion pri profesie tradukita filmo, kiun eble vi ankoraŭ ne spektis…

    3. Tony Sar

      Antaŭ unu semajno mi ricevis la filmon “Kargo” (Cargo). Bedaŭrinde ĝi ne estas subtekstigita en esperanto. Neniu vorto en esperanto aperas dum la tuta filmo. Eĉ en la skatolkovrilo tute ne aperas la vorto esperanto. Mi antaŭmendis la filmon (kaj jam antaŭpagis ĝin) ĉe Kickstarter. Oni anoncis ke mi ricevos “Kargo-n” subtekstigita en esperanto. Ĉu mi miskomprenis? Mi sentas ke oni trompis min. Ĉu estis mensogo en la reklamado pri la esperanta soubtitolado de la filmo? Se iu el niaj samideanoj konas ion pri ĉi tiu afero, bonvolu iomete klarigi al ni ĉiuj, kio okazis. Dankon!

    4. KienLi

      Saluton, Tony.

      Ĉar ne multaj eble scias, ke Rusio havas la plej malbonan poŝton en la mondo, do mi ŝatus plendi pri tio. Mi ankoraŭ ne ricevis ĉi-tiun DVD-on kaj eĉ ne ricevis DVD-on “The Universal Language” de Sam Green.

      Sed mi jam aŭdis unufoje pri tio, ke oficiala DVD ne havas subtekstojn en Esperanto. Kaj tiu homo, nia kunlaboranto jam petis klarigon de la kontakta persono de filma teamo.

      Laŭ la antaŭa plano devis ekzisti speciala Esperanta eldono de la DVD.

      Do, ni atendas klarigojn.

    Enskribi komenton por “Kargo: seksum-trafiko”