Verda Filmejo

Kazaroza

20a de Januaro 2010

Kazaroza


Priskribo

Origina titolo: Казароза
Lando: Rusio
Lingvo: la rusa
Jaro: 2005
Ĝenro: Historia detektivo, dramo
Reĝisoro: Alona Demjanenko
Geaktoroj: Oksana Fandera, Jevgenija Krjukova, Aleksej Serebrjakov, Vladislav Galkin, Jegor Berojev, Daniil Spivakovskij, Jekaterina Vuliĉenko, Viktor Verĵbickij, Kajsim Averin, Anna Bolŝova, Dmitrij Ŝevĉenko, Aleksander Likov, Anatolij Ĵuravlov, Petr Veljaminov, Kirill Lavrov, Ksenija Rappoport, Lija Aĥedĵakova
Daŭro: 3 serieroj po 52 min.
IMDb: ID 0959401

Priskribo:

La jaro 1920. En uralan provincan urbon venas gastrole kun koncerto fama kantistino Zinaida Kazaroza. Ŝia malnova admiranto ĵurnalisto Sveĉnikov persvadas ŝin kanti en Esperanto-klubo “Espero”. Dum la kluba koncerto ŝi estas murdita de nekonato. Ekde nun Sveĉnikov decidas, ke li devas trovi la murdiston…

“Mistero de ŝia animo estas kaŝita en mistero de ŝia morto”.

Misteraj sektanoj, idisto, murdisto kaj postsekvata revoluciulo, esperantistoj kaj  kaŝitaj amantoj, ĉiuj ili plektas streĉitan suĵeton de la triparta filmo “Kazaroza” laŭ la samnoma romano de Leonid Juzefoviĉ.

La romano “Kazaroza” estas historia detektivo pri la eventoj en Ruslando de la tempo de la rusa civila milito. Estis eldonita en la jaro 2002 kaj jam en la jaro 2003 ĝi iĝis finalisto de prestiĝa literatura konkurso “Russian Booker Prize“.

Filmado

Laŭ mendo de la “Unua kanalo”, tutrusia televidkanalo, estis filmita triparta filmo “Kazaroza”. La scenaron skribis mem Leonid Juzefoviĉ, sed ĝi ege malsamas kun la romano, la romano finiĝas aliel kaj estas alia murdisto. La montro de la filmo estis komence planita por 2005, tamen estis ŝovita al februaro de 2006.

En la ruslingva DVD-disko estas Filmo pri filmo, rakonto pri la ceteraĵoj, pri la ideo, pri Esperanto. Oni ankaŭ intervjuis du famajn esperantistojn, Georgij Kokolija kaj Viktoro Aroloviĉ, la lasta eĉ kantas la himnon “Espero”.

Reklamfilmeto

Subtekstoj

La subtekstojn tradukis KienLi.

Redaktis: Jevgenij Tiĥonov (Ŝak).

Provlegis kaj korektis:   Robert Bogenschneider.

Subtekstoj ĉapelitaj (Unikodo)

Subtekstoj ĉapelitaj (UTF-8)

Subtekstoj x-sistemo (ANSI)

Subtekstoj h-sistemo (ANSI)

Nepre legu!


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (9 voĉoj, averaĝe: 5,00 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Iun vesperon, trajno
  • Gerda malaperis
  • Macario
  • La cent paŝoj
  • Senmova
  • Komentoj:

    1. KienLi

      La torenta dosiero:

      http://torrage.com/torrent/48F15E374B7D25C0149034A2BF8D162D4E8D852B.torrent

      Rapidshare-ligiloj: http://rapidshare.com/users/X01SQZ/ (11-parta arkivo)

      [Filmo]
      Formato: AVI
      Grando: 1,80 Gb
      Lingvo: la rusa
      Subtekstoj: Esperanto

      [Video]
      Distingivo: 712×376
      Kodeko: XviD MPEG-4 codec
      Kadroj po sekundo: 25,00
      Bitrapido: 1308 Kbps
      Kvalito: 0,20 b/px

      [Sono]
      Kodeko: ATSC/A-52 Dolby AC3
      Kanaloj: 2
      Frekvenco: 48000 Hz
      Bitrapido: 256 Kbps

    2. KienLi

      DVD Kazaroza

      La torenta dosiero troviĝas ĉe:

      http://torrage.com/torrent/9FAA164A8463752ADE1A276ED68D28956A608D79.torrent

      [Filmo]
      Kazaroza
      Formato: DVD-video
      Grando: 4,33 Gb
      Sontrako: la rusa
      Subtekstoj: (1) Esperanto, (2) la rusa

    Enskribi komenton por “Kazaroza”