Verda Filmejo

Kiaj sonĝoj povas veni

28a de Marto 2010

Kiaj sonĝoj povas veni


Priskribo

Origina titolo: What Dreams May Come
Lando: Usono, Novzelando
Lingvo: la angla
Jaro: 1998
Ĝenro: Dramo, fantazio, romantiko
Reĝisoro: Vincent Ward
Geaktoroj: Robin Williams, Cuba Gooding Jr., Annabella Sciorra, Max von Sydow, Jessica Brooks Grant, Josh Paddock, Rosalind Chao, Lucinda Jenney, Maggie McCarthy, Wilma Bonet, Matt Salinger, Carin Sprague, June Carryl, Paul P. Card IV, Werner Herzog
Daŭro: 1:53 h:min
IMDb: ID 0120889

Priskribo:

Kris Nielsen mortas en aŭtoakcidento, kaj nun kiam li estas “senmorta”, li daŭre penas resti kune kun sia bela, sed mortula edzino Ann. Dank’ al akompananta lin amika spirito li ekkutimiĝas al sia nova stato kaj paradiza ĉirkaŭaĵo. Kaj kiam senespera Ann mortigas sin kaj estas malbenita kaj por eterno kondamnita al infero, Kris provas serĉi ŝin por esti kun ŝi, sed ankoraŭ neniu sukcesis savi pekan animon, terure, sed juste punatan. Por helpi al Kris venas liaj tre proksimaj ĉielaj amikoj kaj kune ili komencas la plej danĝeran kaj plej turmentan vojaĝon en ilia vivo, ĝuste en ilia vivo post la morto.

Pri la titolo:

La angla titolo de la filmo “What dreams may come” devenas de la fama dialogo de Hamleto “To be, or not to be” (“Ĉu esti aŭ ne esti, tio estas la demando”.).  L.L.Zamenhof tradukis la “Hamleton” de William SHAKESPEARE en Esperanton jam en 1894, kaj tio estis la 71-a libro en Esperanto.

Tio influis nian decidon preni por la E-versio de la titolo la frazon de la traduko de Zamenhof.

For in that sleep of death what dreams may come
When we have shuffled off this mortal coil,…

(William Shakespeare – To be, or not to be (from Hamlet 3/1)

Jen estas la barilo! Kiaj sonĝoj
Viziti povas nian mortan dormon
Post la forĵeto de la teraj zorgoj,..

(L. L. Zamenhof – “Ĉu esti aŭ ne esti, tio estas la demando”)

Premioj:

La filmo ricevis la sekvajn premiojn:

1999 – Premio “Oskar” pro “La plej bonaj bildigaj efektoj”

1999 – Premio “Satellite Awards” pro “La plej bonaj bildigaj efektoj”

kaj aliaj ĉefe pro bildigaj efektoj.

Antaŭfilmeto

Subtekstoj

La subtekstojn tradukis Douwe Beerda kaj KienLi.

Provlegis: Farmehr Amirdust.

Subtekstoj ĉapelitaj (Unikodo)

Subtekstoj ĉapelitaj (UTF-8)

Subtekstoj x-sistemo (ANSI)

Subtekstoj h-sistemo (ANSI)

Nepre legu!


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (2 voĉoj, averaĝe: 5,00 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • DVD Kiaj sonĝoj povas veni
  • Karamuru
  • La Fonto
  • eXistenZ
  • Bukedo
  • Komentoj:

    1. KienLi

      La torenta dosiero troviĝas ĉe:

      http://torrage.com/torrent/9BEC506645DB44BA31868C131B89CDD3AEB80BFA.torrent

      Rapidshare: http://rapidshare.com/users/SFE1E3/ (11-parta arkivo)

      [Filmo]
      Formato: AVI
      Grando: 1.9 Gb.
      Lingvo: la angla
      Subtekstoj: (1) Esperanto, (2) la angla, (3) la rusa

      [Video]
      Distingivo: 1024×432
      Kodeko: DivX 5
      Kadroj po sekundo: 23,98
      Bitrapido: 2204 Kbps
      Kvalito: 0,21 b/px

      [Sono]
      Kodeko: ATSC/A-52 Dolby AC3
      Kanaloj: 2
      Frekvenco: 48000 Hz
      Bitrapido: 192 Kbps

      DVD:

      La torenta dosiero troviĝas ĉe:
      http://torrage.com/torrent/E085C4A4B563E84499F05B49E512714D696EA8B8.torrent

      Laŭ via peto mi alŝutos al Rapidshare.

      Formato: DVD-video
      Kodeko: MPEG2
      Sistemo: PAL
      Grando: 2,33 Gb
      Lingvo: la angla
      Subtekstoj: Esperanto

    2. KienLi

      Unika, belega filmo kun bonega aktorado plena je plej sinceraj sentoj, kiujn oni povas pruvi nur per renkonto kun morto.

    3. Ah bonege, unu de miaj plej sxatataj filmoj!

    4. Tony Sar

      Vi trafis se temas pri la titolo. Ciuj referencoj al la traduka laboro de Zamenhof estas laûdindaj. Same okazis kiam oni uzis la tradukon de Zamenhof por la subtekstigado de “La Revizoro ” de Gogol. Ni atendas la aperon en DVD de la sama filmo, sed kompreneble kiam al vi estos eble, char via agado en Verda Filmejo ja estas abunda kaj fruktodona.

    5. KienLi

      Mi havas ankoraŭ kelkajn filmojn, kies teksto jam enhavas famaj verkoj. Certe tio plifaciligos la tradukon kaj faros ĝin pli literatura.

    Enskribi komenton por “Kiaj sonĝoj povas veni”