Verda Filmejo

Kiel komenci?

Saluton,

intence aŭ hazarde vi trafis retejon, kies ĉefa celo estas kolekti filmojn en Esperanto, rakonti pri ili kaj disponigi ilin al internacia komunumo.

En Verda Filmejo vi povas:

1. Ricevi pli fa informoj pri filmoj en Esperanto, ĉu originale kreitaj, ĉu subtekstigitaj aŭ ĉu dublitaj en Esperanto.

2. Babili pri filmoj aŭ demandi ion en Forumo de Verda Filmejo (http://filmoj.net/forumo)

3. Elŝuti filmojn per torento aŭ Rapidshare.

4. Lerni kiel vi mem povas krei kaj traduki subtekstojn (http://filmoj.net/subtekstejo)

En la ĉefa paĝo vi ĉiam trovos la afiŝon de la koncerna filmo, alklakante la afiŝon vi derektiĝos al informa paĝo, kie troviĝas ĉefaj informoj pri la filmo, priskribo, foj-foje interesaj faktoj, filmbildoj kaj reklamaj filmetoj ankaŭ subtekstigitaj aŭ voĉegitaj kaj kio plej gravas subtekstoj, kun indiko de tradukantoj.

Alklakante la afiŝon en la informa paĝo vi povas spekti reklamajn filmetojn.

La paĝo estas daŭre prilaborata.