Kin-Dza-Dza
| Origina titolo: | Кин-дза-дза! |
| Lando: | Sovetio |
| Lingvo: | la rusa, la kartvela |
| Jaro: | 1986 |
| Ĝenro: | Sciencfikcio, filozofi-satirika komedio, malutopio |
| Reĝisoro: | Georgi Daneliya |
| Geaktoroj: | Stanislav Lyubshin, Evgeni Leonov, Yuriy Yakovlev, Levan Gabriadze, Olga Mashnaya, Irina Shmelyova, Lev Perfilov, Anatoli Serenko, Aleksandra Dorokhina, Galina Daneliya-Yurkova, Anatoli Martynov, Victor Marenkov, Rezo Khobua, Igor Bogolyubov, Valentin Bukin |
| Daŭro: | 2:08 h:min |
| IMDb: | ID 0091341 |
Priskribo:
Konstruisto Vladimir Maŝkov ne antaŭvidis, ke la kutima intenco aĉeti en vendejo panon kaj makaroniojn finiĝos per intergalaksia vojaĝo. Kvankam ĉio komenciĝis absurde, renkonto kun studento kun granda sako kaj violino kaj duonnuda homo, havanta malgrandan aparaton, kiun li nomis maŝineto por translokigo en la spaco. Kaj sufiĉis nur puŝi la maŝineton kaj …
Citaĵo:
Tio estas nek Tero, nek Afriko, karulo. Tio estas planedo Pluk 215 en tenturo, Galaksio Kin-Dza-Dza. Ĉu klaras?
“Kin-Dza-Dza” estas komedia kaj profunde filozofia malutopia filmo, malfacile imagebla en sovetia Rusio, ke ĝi povis aperi, kaj malfacile komprenata ekster Rusio. Ĝi estas legenda filmo, kiun oni aŭ fanatike amas, aŭ tutanime malamas, ĉiu vidas nur tion, kion volas vidi.
Malutopia karaktero de la filmo primokas sociajn problemojn kaj tradiciojn, kiam nenion plu eblas ŝanĝi.
Mallonga ĉatlana-pacaka vortaro
KeCe – alumeto
CAK – sonorileto por nazo
ECIĤ’ – kesto por malliberuloj
ECILOPP’ – registara reprezentanto
PEPELAC’ – interstela ŝipo
GRAVICAPO – movila detalo de pepelac’
ĈATL – monunuo sur planedo Pluk
TRANKLUKILO – armilo
LUC – fuelo por pepelac’, produktata el akvo
KJU – permesebla en socio blasfemo
KU – ĉiuj ceteraj vortoj
Interesaj faktoj:
- La vorto “Ku” samsonas kun la portugala “cu”, kiun oni povas traduki kiel “postaĵo” (ankaŭ por nomi malagrablan homon aŭ eventon). Verŝajne dank’ al tio la komedio “Kin-Dza-Dza” ricevis specialan premion “Pro kreema koncepto” dum kinofestivalo en Rio-de-Ĵanejro.
- Kiam la filmo estis finfilmita, estro de Sovetio iĝis K.U. Ĉernenko. Por oni permesu la aperon de la filmo la reĝisoro decidis ŝanĝi la tekston, precize la vorton “Ku”, kiu estis la sama kun la komencaj literoj de la Ĝenerala sekretaro de Centra Komitato de Komunista partio. Ekzistis variantoj “Ka”, “Ko”, “Ki” k.a. Sed dum oni pensis, Ĉernenko mortis, kaj la vorto “Ku” restis.
- Laŭ scenaro Violonisto kunportis ne vinagron, sed vodkon. Kaj anstataŭ alteriĝi al la Tero, oni ebriaj eraris kaj trafis planedon Alfa. Kiam la filmo estis finfilmita, en la lando komenciĝis ŝtata movado kontraŭ alkoholo kaj oni anstataŭigis vodkon.
- Kanto “Panjo, panjo, kion ni faru” sonas komence kaj fine de la filmo el la televido en loĝejo de Vladimir. Ĝi estis en la ludfilmo “Kotovskij” de la jaro 1942 pri la civitana milito en Rusio. Komponisto de la filmo “Kotovskij” estis fama sovetia komponisto Sergeo Prokofjev. En la filmo Vladimir ludas pli simplan muzikon, probable prenitan el la “Lulkato” de I.Philiph.
- La rolon de Abradokso sur planedo Alfa laŭ plano de reĝisoro devis ludi Norbert Kuĥinke, kiu rolis eksterlandanon en la sovetia filmo “Aŭtuna maratono”, sed kinostudio Mosfilm malpermesis filmi Norbert laŭ politikaj kialoj. Pro tio tiun rolon ludis mem la reĝisoro Georgi Daneliya.
- Kanto “Ĉe l’river’, ĉe l’river’, ĉe l’bordo alia…”, kiun kantas Uef’, kiam oni veturigas lin en la fera kesto sur Pluk, sonas en ĉiuj filmoj de Daneliya, kie rolis J. Leonov ekde la filmo “Tridek tri”.
- Epizodo, kiam la roluloj kantas en kaĝo la kanton “Panjo, panjo, kion ni faru” estis filmita sub la moviĝanta scenejo de teatro de Ruĝa Armeo.
- Fama violonisto Gidon Kremer petis komponiston Gia Kanĉeli komponi muzikan verkon por simfonia orkestro laŭ la filmo “Kin-Dza-Dza” kaj “Larmoj falis”. La komponisto plenumis la peton. La unuan fojon tiun verkon oni ludis en Germanio kun la nomo “Eine kleine Daneliada” (Malgranda Daneliado). Ĝi postulis, ke orkestranoj dum la ludado kelkfoje kantu “Ku”, kio enorme plezutigis ilin. (VIDU LA MENUERON “REKLAMFILMETO”) Laŭ tiu ĉi muziko estis farita baleto. Tie “Ku” kantas jam virina ĥoro.
- La vorto “Pepelac’” (la ŝanĝita kartvela “pepela”) signifas papilion. Tiu ĉi nomo jam estis uzita en la filmo de Daneliya “Mimino” (1977), kie piloto de helikoptero Valiko Mizandari nomis tiel sian helikopteron.
- En la filmo estis uzitaj kelkaj variantoj de pepelac’ de diversaj dimensioj.
- Pepelac’-on, per kiu oni flugas en la filmo, faris la reĝisoro kaj aspektigisto Teodor Teĵik. En deponejo de malnovaj aviadiloj estis trovita aviadilo Tu-124, de kiu oni prenis la voston. La aparaton oni instalis en la sesa pavilono de Mosfilm, kie rustigis ĝin kaj kolorigis.
- La aĵo ene de pepelac’, kiu moviĝas ĉe plafono estas detalo de movilo de helikoptero.
- La filmo devis esti filmata en la dezerto Karakumoj, tamen okazis eraro kaj vagonoj kun pepelac’, liverantaj ilin tien laŭ fervojo perdiĝis survoje. Laŭ dokumentoj oni ne trovis ilin, ĉar tie estis skribite “varo: pepelac”"(fervojistoj ne sciis kion serĉi). Rezulte direktoro de “Mosfilm” petis KGB-on (Komitato de Ŝtata Sekureco) helpi. Oni trovis pepelac’ojn post unu monato kaj duono en Vladivostok. Kaj anstataŭ en printempo oni filmis en somero, kiam tie estas la plej varma sezono.
- Unu el aktoroj de la filmo Levan Gabriadze (ludis violoniston) post fino de filmado prenis 40-centimentran maketon de pepelac’ por memori, kiu ĝis nun staras en lia domo.
- En unu el televidintervjuoj G. Daneliya rakontis tiun historion. Foje dun iu el konofestivaloj lin aliris unu usona reĝisoro kaj diris: – Mi vidis vian “Kin-Dza-Dza!” Bonega! Ĉe ni en Usono tiaj specialaj efektoj kostas tre multe. Ĉu vi ne povus helpi al ni pri tiaj efektoj? — Kiaj specialaj efektoj? Ni ne havis specialajn efektojn, – miris Daneliya. – Kial do? Vi ja havis grandegan flugantan barelon. Tio estas speciala efekto. – Ne, certe ne. Nia ministerio pri defendo donis al ni gravicapon kaj pro tio nia pepelac’ en la filmo flugas. Skribu leteron al nia ministerio, eble ili donos gravicapon ankaŭ al vi.
Reklamfilmeto:
Orkestro ludas muzikon el la filmo:
Specimeno de dublita filmo
Pritakso de la filmo:
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:






16