Kion mi trovos ĉi tie?
Saluton!
Vi venis al nia blogo, kaj tio signifas, ke vi interesiĝas pri filmoj, ne gravas, kiomaĝa vi estas, ne gravas, kiun lingvon vi parolas.
Se vi venis al ni, tio signifas, ke ni parolas komunan lingvon, la intenacian. Kaj ĉi tie vi trovos ne ĉiujn filmojn, kiuj ekzistas en la mondo, sed nur tiujn, kiuj aŭ origine estis faritaj en Esperanto, aŭ subtekstigitaj per esperantaj subtitoloj aŭ voĉigitaj en Esperanto. Do, nur verdaj filmoj trovos ĉi tie sian hejmon.
Ni kunlaboras kun kelkaj subtekstigaj teamon kaj penos regule prezenti al vi ilian laboron.
La blogo estas strukturita sekve:
En la ĉefa paĝo vi ĉiam trovos la afiŝon de la koncerna filmo, alklakante la afiŝon vi derektiĝos al informa paĝo, kie troviĝas ĉefaj informoj pri la filmo, priskribo, foj-foje interesaj faktoj, ekranprintaĵoj kaj reklamaj filmetoj ankaŭ subtekstigitaj aŭ voĉegitaj kaj kio plej gravas subtekstoj, kun indiko de tradukantoj.
Alklakante la afiŝon en la informa paĝo vi povas spekti reklamajn filmetojn.
Ni ne deliktas aŭtorajn rajtojn, pro tio ne donas al vi videon. Ĉiuj informoj en la blogo estas nur reklamaj, por vi poste aĉetu la fimon kaj spektu ĝin kun esperantlingvaj subtekstoj.
Ni ne respondecas pri komentoj en la blogo, sed foj-foje moderigos, se komentantoj tro malestimos rajtojn de aliaj.
Por ĉiam esti informita pri aktualaĵoj, ni konsilas al vi aboni RSS-fluon aŭ dissendon de novaj afiŝoj:
Kaj ni invitas vin ne nur spekti la filmojn, sed ankaŭ krei proprajn subtekstojn en Esperanto.
Kunlabore via,
REJM (Rusia Esperantista Junulara Movado)
Aleksander Osincev
Pritakso de la filmo:
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:





2