Konopjelko
| Origina titolo: | Konopielka |
| Lando: | Pollando |
| Lingvo: | la pola |
| Jaro: | 1981 (premiero: 13a septembro de 1982) |
| Ĝenro: | Komedio |
| Reĝisoro: | Witold Leszczyński (esperante: Vitold Leŝĉinski) |
| Geaktoroj: | Krzysztof Majchrzak (kiel Kazimiro Bartoŝewiĉ’), Anna Seniuk (kiel Ĥana, edzino de Kazimiro), Joanna Sienkiewicz (instruistino Jola), Jerzy Block (Jozefo, patro de Kazimiro), Marek Siudym (Mikaelo, frato de Kazimiro), Tomasz Jarosiński (Jozefo, nomata Joĉjo, filo de Kazimiro), Franciszek Pieczka (almozulo, Dio en la dormo de Kazimiro), Anna Milewska (Maria Dipatrino en la dormo de Kazimiro), Arkadiusz Bazak (delegato), Aleksander Fogiel (vokto), Jan Jurewicz (Filipo), Zbigniew Kaczmarek (Kozak’), Jacek Kałucki (Zbiĉjo, de Zbignjevo, asistanto de geodezisto, amanto de instruistino), Marek Kępiński (geodezisto), Jan Paweł Kruk (Dunaj’), Tadeusz Wojtych (Domin’), Wojciech Zagórski (Simono “Lamulo”), Sylwester Maciejewski (soldato en motorboato) |
| Daŭro: | 1:28 h:min |
| IMDb: | ID 0085807 |
Priskribo:
Ĉi tiu filmo estas adapto de romano de Edward Redliński. Titola “Konopjelko” estas ĵargona nomo de kristnaska kanto, kiu heroldas naskiĝon de Jesuo, en la filmo “la bona novaĵo” estas proksimiĝo de civiliza progreso. La intrigo okazas en pola vilaĝo Taplario, ie malproksime en bjalistoka regiono, en 40-aj jaroj, ĵus post la dua milito. Ĝuste tie daŭras la batalo inter la tradicia vivo de kamparanoj kaj civilizaj akiraĵoj de postmilita mondo.
En simpla, mora kaj superstiĉa vivo de vilaĝo kaj kamparano Kazimiro kaj lia familio (patro Jozefo, graveda edzino Ĥana kaj ilia filo Joĉjo) okazas vera revolucio. En Taplario aperas delegato, kiu anoncas pri kurento en ĉiu vilaĝa kabano postnelonge kaj pri malfermo de unua lernejo. Juna instruistino el urbo luprenos ĉambron ĉe Kazimiro kaj dank’ al ŝi finfine li ekscios kiel li… nomiĝas.
Premioj:
1983 – Vevey (Internacia Festivalo Filmoj Komediaj) – premio de publiko
1983 – Vevey (IFFK) – premio “Ora bastoneto” por Krzysztof Majchrzak
1984 – Gdynia (Festivalo de Polaj Filmoj Fabulaj) – Ĉefa premio de Ĵurio por Witold Leszczyński
1984 – Haugesund (Internacia Festivalo Filmoj) – Ĉefa premio de kritikistoj por Witold Leszczyński
Pritakso de la filmo:
Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:



(2 voĉoj, averaĝe: 4,50 el 5)



3