Verda Filmejo

Ĉu kopirajto mortigas Esperanton?

3a de Aprilo 2011

Ĉu kopirajto mortigas Esperanton?


Publikigita kun permeso de redaktoro de  soci-kultura revuo Kontakto Rogener Pavinski, kie la artikolo unue aperis.

Terminoj

Komence mi ŝatus klarigi terminojn. Mi distingas inter aŭtorrajto kaj kopirajto.

Aŭtorrajto estas rajto de aŭtoro pri intelekta propraĵo, kiu fiksas la aŭtorecon de  unika esprimo de iu ideo aŭ fakto.

Kopirajto estas la rajto kopii, distribui kaj transsendi verkon (inkluzive elsendon), rajto komerci per ĝi aŭ krei ties devenaĵojn, rajto juĝprocesi por eldevigi la ĉi-antaŭe menciitajn rajtojn kaj rajto transdoni la ĉi-antaŭajn rajtojn al aliuloj [el Vikipedio].

La disdivido celas atentigi pri ekzisto de du flankoj, kiuj ĝis nun estis kaŝitaj, tamen subkomprenataj en unu anglalingva termino copyright.

Problemo

Oni povas sufiĉe longe diskuti pri la senco de kopirajto, kiun kelkaj ekopiniis fundamenta, malgraŭ ke antaŭ cent jaroj ĝi ne ekzistis leĝe. Oni povas sufiĉe serioze opinii, ke la kopirajto subtenas la evoluon de kulturo, tamen oni forgesas, ke la foresto de kopirajto fiksita en la leĝaro  ne malhelpis kaj foje eĉ multe helpis al la evoluo de kulturo dum jarcentoj.

La moderna kulturo ne estas esence nova kaj freŝa, ĝi ĉiam estas miksaĵo de io, jam travivita, vidita, aŭdita, spertita. Ne eblas krei ion, kio ne ekzistas sur la Tero. Eĉ la plej teruraj kaj strangaj vivaĵoj el fikciaj aŭ fantastaj libroj estas nur kolekto de jam konataj trajtoj kaj partoj de la ekzistantaj. La ideoj de iuj aŭtoroj inspiras aliajn aŭtorojn pri kreado surbaze de tiuj ideoj.

Kaj la kopirajto en tiuj kondiĉoj estas baro por kreantoj. Ĝi malpermesas uzi jam ekzistantajn ideojn por fari propran esprimon de tiuj ideoj.

La tuta sistemo de kopirajto en la unua vico nutras ne la aŭtoron, sed la rajtoposedantajn distribuantojn, kiuj ricevis permeson distribui kaj vendi la verkon. Ĝuste ili decidas, kie kaj kiel vendi la verkon, ĉu traduki la verkon en fremdan lingvon, kaj en kiun lingvon prefere oni traduku por fine ricevi pli grandan profiton.

Kial kopirajto mortigas Esperanton?

Ĝuste en tiu punkto kopirajto mortigas Esperanton. Mi ne ŝatus diri, ke kopirajto minacas la ekziston de Esperanto, sed kopirajto minacas E-kulturon. La kulturo fakte estas la etoso de ekzisto de la lingvo.

La tutmonda E-komunumo, ne multnombra, kvankam komparebla kun malgranda ŝtato,  estas geografie disigita, ne havas evoluintan merkaton de varoj. Oni ne povas esperi pri sukcesaj vendoj de ĵus aperinta libro aŭ muzika KD. Ni havas klarajn ekzemplojn de malsukceso: Internacia Televido, la Imagu-Filmo kaj eĉ la Libroservo de UEA, kiu ne celas profiton kaj fakte ne estas profita. La ekzistantaj vendejoj, retbutikoj estas nur karikaturo de la negoco, ili ekzistas pro entuziasmo de siaj posedantoj.

Ni ne povas esperi pri la grandaj kvantoj de la kreantaj originalaĵoj kaj pri la aktualaj tradukaĵoj ni ne povas esperi ĝuste pro kopirajto.

Mia sperto de komunikado kun distribuantoj de filmoj klare montras kelkajn problemojn.

Unue, la E-merkato pro ĝia kripleco kaj malgrandeco ne interesas la distribuantojn.

Komence ili ne scias pri Esperanto entute. Tamen post la klarigo kaj prezento de moderna stato de la internacia lingvo kaj prezento de kelkaj bonaspektaj kaj seriozaj projektoj, oni demandas pri komerco kaj tiam mi ne povas prezenti esperantistojn pagipovaj.

Due, la sistemo de distribuado estas bazita sur disvidivo kaj vendoj de licencoj laŭ geografia principo. Oni vendas licencon por distribuo en iu konkreta lando aŭ eĉ samlingvaj landoj, se tie oni parolas la lingvon de la tradukonta verko. Do, por distribui la kopirajtitajn verkojn en Esperanto mi devus aĉeti tiom da licencoj en kiom da landoj mi distribuos. Pro la malmulteco da esperantistoj kaj malmultaj vendoj tiu distribuado iĝas sensenca de financa vidpunkto. Certe mi ne parolas pri apartaj licencoj, kiam eĉ por unu lando oni vendas kelkajn licencojn. Por filmoj oni vendas licencon pri distribuado per DVD-diskoj, televido kaj kinejoj. Sed tio ne koncernas Esperanto-movadon.

Pro la menciitaj problemoj mi ne povas ricevi licencon por unu franca filmo, malgraŭ ke la filmo-kreantoj rifuzis pri la aŭtora rajto kaj kopirajto. Tamen la distribuanto de la filmo prisilentas la permeson kunlabori kaj ne respondas informpetojn.

Pro la kopirajto ne povas aperi libro “Hari Poter kaj la ŝtono de la saĝuloj”, malgraŭ ke la traduko pretas kaj ĝi estas bona, malgraŭ ke multaj E-eldonejoj anoncis sin pretaj presi la libron.

La kopirajto baras grandegan parton de tradukebla nacia kulturo aŭ igas esperantistojn pirati la verkojn, kio ne kreas bonan impreson pri tiuj.

Esperoj kaj solvoj

Tamen ekzistas eliro kaj espero, ke E-kulturo ne mortos, sed riciĝos en aliaj manieroj. Kaj kio koncernas la filman kulturon mi ŝatus skizi la sekvajn solvojn.

Unue, uzi kaj subteni verkojn, al kiuj estis atribuita unu el permesiloj de Krea Komunaĵo (Creative Commons). La movado ĉirkaŭ la liberaj aŭ duonliberaj licencoj kreskas kaj disvastiĝas, kio bone influas la kvaliton kaj la kvanton de verkoj laŭ tiuj licencoj.

Due, la novaj manieroj distribui la enhavon pere de interreto viŝas la limojn inter landoj kaj kontinentoj. Interreto aperas en pli multe da landoj, eĉ tre malfortaj de ekonomia vidpunkto. La evoluo de interreto permesas transdoni grandajn dosierojn de alta kvalito.

Trie, ankaŭ la internaciaj pagsistemoj rapide evoluas kaj tio signifas, ke la ricevo de profito far kreantoj sendepende de distribuantoj ne plu estas problemo.

Kvare, la evoluo de teknikaj aĵoj por simplaj uzantoj, mikrofonoj, komputiloj, poŝtelefonoj, fotiloj, programaro ĉio permesas al ĉiu komenci krei propran verkon. La grandegaj kaj senpagaj retejoj,  ekz. youtube.com, permesas kundividi sian verkon kun aliaj esperantistoj tra la mondo kaj ricevi komentojn. La sociaj retoj kiel Facebook.com kreas grupojn de interesiĝantojn, kiuj servos kiel distribuantoj de la verkoj.

Aleksander Osincev

Vi povas elŝuti la belan ekzempleron de revuo Kontakto libere, pagante nur unu “pepaĵon” ĉe http://kontakto.tejo.org/ .


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:
aĉamalbonabonabonegasuperba (3 voĉoj, averaĝe: 5,00 el 5)
Ŝarĝo ... Ŝarĝo ...

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:
  • Video-raporto pri kinofestivalo
  • Kargo: seksum-trafiko
  • Filmo tradukata
  • Servilo paneis
  • Esperanta Kinofestivalo
  • Komentoj:

    1. maristo

      Zamenhof kuraĝe rezignis pri aŭtorrajtoj rilate Esperanto por ke lingvo vivu libere. Li ĉiam aspiris redukti sian aŭtoritatecon kaj eviti troan malliberiĝon de lingvo. Esperantistoj-entuziastoj devus sekvi tian ekzemplon. Dilemo estas nur en tio, ke sen reala komerco Esperanto ne povos fariĝi profitiga, kion multaj volus vidi(ankaŭ por okupi pri Esperanto profesie). Sed samtempe, sen sufiĉa disvastiĝeco on povos rikolti nur kopekojn.

    2. Dale (Deljo) Gulledge

      Esperu! Mi konsentas ke la permesiloj kreitaj por malfermfontaj programoj povas helpi E-an kulturon. Ni ne estas solaj. Vidu:

      http://timsk.wordpress.com/2005/07/06/the-libre-software-meeting-2005/

    3. Oni urghe bezonas :

      1) ian “Spotify” por chiuj esperantajn kulturajhojn (kaj kopirajtajn, kaj kopileftajn) kun malgranda paga abono (lau propra enspezo)

      2) kaj poste ian “tutajha mecenateco” http://www.ipernity.com/blog/dormomuso/250259
      lau la ege interesa pronono de Richard Stallman :
      http://www.gnu.org/philosophy/dat.html

      “tutajha mecenateco” estas ia “Licence Global” (france, “Global Licence” angle) : http://j.mp/e10c6q

      http://en.wikipedia.org/wiki/DADVSI#The_.22global_license.22

    4. atata

      Restas nur malgranda obstaklo: devigi aŭtorojn iel produkti sian propran enhavon kvankam je nivelo de “Hari Poter kaj la ŝtono de la saĝuloj” kaj disdoni ĝin senpage

    5. KienLi

      Ne necesas devigi ilin. Ili jam faras tion pli kaj pli ofte. Serĉu en interreto pri la verkoj, distribuataj laŭ Creative Commons.

      Ekz. la libro “Machine of Death”, kiu bonege vendiĝis en Amazon oni ekdistribuis laŭ Krea Komunaĵo: http://machineofdeath.net/ebook

    Enskribi komenton por “Ĉu kopirajto mortigas Esperanton?”