Verda Filmejo

?u kopirajto mortigas Esperanton?

3a de Aprilo 2011

?u kopirajto mortigas Esperanton?


Publikigita kun permeso de redaktoro de  soci-kultura revuo Kontakto Rogener Pavinski, kie la artikolo unue aperis.

Terminoj

Komence mi ?atus klarigi terminojn. Mi distingas inter a?torrajto kaj kopirajto.

A?torrajto estas rajto de a?toro pri intelekta propra?o, kiu fiksas la a?torecon de  unika esprimo de iu ideo a? fakto.

Kopirajto estas la rajto kopii, distribui kaj transsendi verkon (inkluzive elsendon), rajto komerci per ?i a? krei ties devena?ojn, rajto ju?procesi por eldevigi la ?i-anta?e menciitajn rajtojn kaj rajto transdoni la ?i-anta?ajn rajtojn al aliuloj [el Vikipedio].

La disdivido celas atentigi pri ekzisto de du flankoj, kiuj ?is nun estis ka?itaj, tamen subkomprenataj en unu anglalingva termino copyright.

Problemo

Oni povas sufi?e longe diskuti pri la senco de kopirajto, kiun kelkaj ekopiniis fundamenta, malgra? ke anta? cent jaroj ?i ne ekzistis le?e. Oni povas sufi?e serioze opinii, ke la kopirajto subtenas la evoluon de kulturo, tamen oni forgesas, ke la foresto de kopirajto fiksita en la le?aro  ne malhelpis kaj foje e? multe helpis al la evoluo de kulturo dum jarcentoj.

La moderna kulturo ne estas esence nova kaj fre?a, ?i ?iam estas miksa?o de io, jam travivita, vidita, a?dita, spertita. Ne eblas krei ion, kio ne ekzistas sur la Tero. E? la plej teruraj kaj strangaj viva?oj el fikciaj a? fantastaj libroj estas nur kolekto de jam konataj trajtoj kaj partoj de la ekzistantaj. La ideoj de iuj a?toroj inspiras aliajn a?torojn pri kreado surbaze de tiuj ideoj.

Kaj la kopirajto en tiuj kondi?oj estas baro por kreantoj. ?i malpermesas uzi jam ekzistantajn ideojn por fari propran esprimon de tiuj ideoj.

La tuta sistemo de kopirajto en la unua vico nutras ne la a?toron, sed la rajtoposedantajn distribuantojn, kiuj ricevis permeson distribui kaj vendi la verkon. ?uste ili decidas, kie kaj kiel vendi la verkon, ?u traduki la verkon en fremdan lingvon, kaj en kiun lingvon prefere oni traduku por fine ricevi pli grandan profiton.

Kial kopirajto mortigas Esperanton?

?uste en tiu punkto kopirajto mortigas Esperanton. Mi ne ?atus diri, ke kopirajto minacas la ekziston de Esperanto, sed kopirajto minacas E-kulturon. La kulturo fakte estas la etoso de ekzisto de la lingvo.

La tutmonda E-komunumo, ne multnombra, kvankam komparebla kun malgranda ?tato,  estas geografie disigita, ne havas evoluintan merkaton de varoj. Oni ne povas esperi pri sukcesaj vendoj de ?us aperinta libro a? muzika KD. Ni havas klarajn ekzemplojn de malsukceso: Internacia Televido, la Imagu-Filmo kaj e? la Libroservo de UEA, kiu ne celas profiton kaj fakte ne estas profita. La ekzistantaj vendejoj, retbutikoj estas nur karikaturo de la negoco, ili ekzistas pro entuziasmo de siaj posedantoj.

Ni ne povas esperi pri la grandaj kvantoj de la kreantaj originala?oj kaj pri la aktualaj traduka?oj ni ne povas esperi ?uste pro kopirajto.

Mia sperto de komunikado kun distribuantoj de filmoj klare montras kelkajn problemojn.

Unue, la E-merkato pro ?ia kripleco kaj malgrandeco ne interesas la distribuantojn.

Komence ili ne scias pri Esperanto entute. Tamen post la klarigo kaj prezento de moderna stato de la internacia lingvo kaj prezento de kelkaj bonaspektaj kaj seriozaj projektoj, oni demandas pri komerco kaj tiam mi ne povas prezenti esperantistojn pagipovaj.

Due, la sistemo de distribuado estas bazita sur disvidivo kaj vendoj de licencoj la? geografia principo. Oni vendas licencon por distribuo en iu konkreta lando a? e? samlingvaj landoj, se tie oni parolas la lingvon de la tradukonta verko. Do, por distribui la kopirajtitajn verkojn en Esperanto mi devus a?eti tiom da licencoj en kiom da landoj mi distribuos. Pro la malmulteco da esperantistoj kaj malmultaj vendoj tiu distribuado i?as sensenca de financa vidpunkto. Certe mi ne parolas pri apartaj licencoj, kiam e? por unu lando oni vendas kelkajn licencojn. Por filmoj oni vendas licencon pri distribuado per DVD-diskoj, televido kaj kinejoj. Sed tio ne koncernas Esperanto-movadon.

Pro la menciitaj problemoj mi ne povas ricevi licencon por unu franca filmo, malgra? ke la filmo-kreantoj rifuzis pri la a?tora rajto kaj kopirajto. Tamen la distribuanto de la filmo prisilentas la permeson kunlabori kaj ne respondas informpetojn.

Pro la kopirajto ne povas aperi libro “Hari Poter kaj la ?tono de la sa?uloj”, malgra? ke la traduko pretas kaj ?i estas bona, malgra? ke multaj E-eldonejoj anoncis sin pretaj presi la libron.

La kopirajto baras grandegan parton de tradukebla nacia kulturo a? igas esperantistojn pirati la verkojn, kio ne kreas bonan impreson pri tiuj.

Esperoj kaj solvoj

Tamen ekzistas eliro kaj espero, ke E-kulturo ne mortos, sed rici?os en aliaj manieroj. Kaj kio koncernas la filman kulturon mi ?atus skizi la sekvajn solvojn.

Unue, uzi kaj subteni verkojn, al kiuj estis atribuita unu el permesiloj de Krea Komuna?o (Creative Commons). La movado ?irka? la liberaj a? duonliberaj licencoj kreskas kaj disvasti?as, kio bone influas la kvaliton kaj la kvanton de verkoj la? tiuj licencoj.

Due, la novaj manieroj distribui la enhavon pere de interreto vi?as la limojn inter landoj kaj kontinentoj. Interreto aperas en pli multe da landoj, e? tre malfortaj de ekonomia vidpunkto. La evoluo de interreto permesas transdoni grandajn dosierojn de alta kvalito.

Trie, anka? la internaciaj pagsistemoj rapide evoluas kaj tio signifas, ke la ricevo de profito far kreantoj sendepende de distribuantoj ne plu estas problemo.

Kvare, la evoluo de teknikaj a?oj por simplaj uzantoj, mikrofonoj, komputiloj, po?telefonoj, fotiloj, programaro ?io permesas al ?iu komenci krei propran verkon. La grandegaj kaj senpagaj retejoj,  ekz. youtube.com, permesas kundividi sian verkon kun aliaj esperantistoj tra la mondo kaj ricevi komentojn. La sociaj retoj kiel Facebook.com kreas grupojn de interesi?antojn, kiuj servos kiel distribuantoj de la verkoj.

Aleksander Osincev

Vi povas el?uti la belan ekzempleron de revuo Kontakto libere, pagante nur unu “pepa?on” ?e http://kontakto.tejo.org/ .


Blogafiŝo publikigita de KienLi.

Pritakso de la filmo:

Komentoj:

  1. maristo

    Zamenhof kura?e rezignis pri a?torrajtoj rilate Esperanto por ke lingvo vivu libere. Li ?iam aspiris redukti sian a?toritatecon kaj eviti troan malliberi?on de lingvo. Esperantistoj-entuziastoj devus sekvi tian ekzemplon. Dilemo estas nur en tio, ke sen reala komerco Esperanto ne povos fari?i profitiga, kion multaj volus vidi(anka? por okupi pri Esperanto profesie). Sed samtempe, sen sufi?a disvasti?eco on povos rikolti nur kopekojn.

  2. Dale (Deljo) Gulledge

    Esperu! Mi konsentas ke la permesiloj kreitaj por malfermfontaj programoj povas helpi E-an kulturon. Ni ne estas solaj. Vidu:

    http://timsk.wordpress.com/2005/07/06/the-libre-software-meeting-2005/

  3. Oni urghe bezonas :

    1) ian “Spotify” por chiuj esperantajn kulturajhojn (kaj kopirajtajn, kaj kopileftajn) kun malgranda paga abono (lau propra enspezo)

    2) kaj poste ian “tutajha mecenateco” http://www.ipernity.com/blog/dormomuso/250259
    lau la ege interesa pronono de Richard Stallman :
    http://www.gnu.org/philosophy/dat.html

    “tutajha mecenateco” estas ia “Licence Global” (france, “Global Licence” angle) : http://j.mp/e10c6q

    http://en.wikipedia.org/wiki/DADVSI#The_.22global_license.22

  4. atata

    Restas nur malgranda obstaklo: devigi a?torojn iel produkti sian propran enhavon kvankam je nivelo de “Hari Poter kaj la ?tono de la sa?uloj” kaj disdoni ?in senpage

  5. KienLi

    Ne necesas devigi ilin. Ili jam faras tion pli kaj pli ofte. Ser?u en interreto pri la verkoj, distribuataj la? Creative Commons.

    Ekz. la libro “Machine of Death”, kiu bonege vendi?is en Amazon oni ekdistribuis la? Krea Komuna?o: http://machineofdeath.net/ebook

  6. lesniks

    Ne necesas devigi ilin. Ili jam faras tion pli kaj pli ofte. Ser?u en interreto pri la verkoj, distribuataj la? Creative Commons.