Kukolo
| Origina titolo: | Кукушка (Kukuŝka)/ Cuckoo |
| Lando: | Rusio |
| Lingvo: | la samea, la finna, la rusa, la germana |
| Jaro: | 2002 |
| Ĝenro: | Milita filmo, Dramo |
| Reĝisoro: | Aleksander ROGOĴKIN |
| Geaktoroj: | Anni-Kristiina Juuso, Ville Juhana Haapasalo, Viktor Biĉkov |
| Daŭro: | 01:40 h:min |
| Oficiala paĝaro: | http://www.sonyclassics.com/thecuckoo/ |
| IMDb: | ID 0308476 |
Priskribo:
La fono de la eventoj estas fino de la Daŭriga milito (milito inter Sovetunio kaj Finnlando kadre de la Dua mondmilito) ie en la nordo de Finnlando. Juna finna soldato Veikko, katenigita kaj forlasita de la kunbatalantoj por morti; sovetia kapitano, kiu estis transportata al militista juĝejo por esti juĝata kiel antisovetiulo, sed hazarde iĝis libera; kaj Anni, vivanta sole samea virino, kiu zorgas pri la du viroj. Vivante en la kabaneto de Anni, la viroj ekscias, ke Finnlando ĉesigis militon kontraŭ Sovetunio (tio reale okazis la 19-an de septembro 1944), per kio ili ne plu estas malamikoj. Por ŝi ili estas ne malamikoj, sed simple viroj. Kaj ĉiuj tri parolas tri diversajn lingvojn…
Interesaj faktoj:
Anni-Kristina vere estas sameo, bone parolas en sia lingvo kaj konas multajn tradiciojn kaj folkloraĵojn. Laŭ la vortoj de la reĝisoro Rogoĵkin, kun ŝi konatiĝis ie en festeto Ville Haapasalo (Veikko en la filmo), ŝi eĉ ne estas profesia aktorino, malgraŭ ke kritikantoj ne emas kredi tion, taksante ŝian aktoran laboron vera sukceso.
Anni-Kristina ricevis pro sia rolo kelkajn prestiĝajn premiojn, inter ili la plej prestiĝan en rusia kino premion “Nika” por la plej bona virina rolo en 2003.
Ankaŭ “kukolo” estis slanga nomo, donita de sovetiaj soldatoj al finnaj snajperoj dum Daŭriga milito.
La subtitoloj estas tradukitaj de Vjaĉeslav Ivanov (http://e-novosti.info).

Probable vin interesos ankaŭ tiuj filmoj:


(8 voĉoj, averaĝe: 4,88 el 5)



15